Marc Stessgen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
mi aldonas "normalajn biografiajn informojn", ĉar lia vivo havas pliajn facetojn ol nur esti DĴ.
e ThomasPusch movis paĝon DĴ Nucki al Marc Stessgen: Por biografia artikolo la vera ("burĝa") nomo pli taŭgas. La artista nomo facile povas resti alidirektilo.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:39, 11 apr. 2015

Marc Stessgen (naskiĝis la  15-an de marto 1974(nun 1974-03-15), do nun 50-jara) estas germana esperantisto kaj komercisto. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel kunorganizanto de multaj Internaciaj Seminarioj, kunlaboranto de la bonna centra asocia oficejo ĝis transiro de ties funkcio al Berlino komence de la jaro 1995, kaj redaktanto de la bulteno GEJ-Gazeto. Li lernis Esperanton jam kiel juna gimnaziano kaj samklasano de Marko Lins, kaj nun kiel gvidanto de privata senprofita konsilejo pri instalo de retejoj kaj presitaj informiloj plu uzas siajn spertojn kolektitajn en la Esperanto-movado.

Krome li je la nomo DĴ Nucki kiel diskĵokeo (DĴ) en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj ofte surmetis la muzikon dum Esperanto-renkontiĝoj, precipe dum la Internacia Seminario (IS) en Germanio, la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italio kaj la Internacia Junulara Kongreso (IJK). DĴ Nucki produktis meze de la 1990-aj jaroj du elektronikajn kantojn: "Internacia tekno 1" kaj "Internacia tekno 2". Fakte per ili li intencis primoki teknomuzikon. Ne ekzistas oficiala registraĵo de ili.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de lia senprofita konsilejo pri instalo de retejoj kaj presitaj informiloj, kun referenco al la Esperanto-agado (germane) greke sondosiera intervjuo de li en la retejo babel-koeln.de (germane kaj iom da esperante)