Invadaj specioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ekzemplero -> individuo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15: Linio 15:
La '''invadaj specioj''' estas [[animalo]]j, [[planto]]j aŭ aliaj [[vivestaĵoj]] transportitaj kaj enmetitaj fare de [[homo]] en lokoj for de ties areo de natura distribuado kaj kiuj sukcesis setliĝi kaj disvastiĝi en la nova regiono, kie ili iĝas malprofitaj. Ke '''invada specio''' iĝas malprofita, signifas ke ĝi kaŭzas gravajn ŝanĝojn en la konsisto, la strukturo aŭ la procezoj de la naturaj aŭ duonnaturaj [[ekosistemo]]j, endanĝerigante la [[biodiverseco|biologian diversecon]] indiĝenan (en diverseco de [[specioj]], diverseco ene de la [[populacio]]j aŭ diverseco de [[ekosistemo]]j).
La '''invadaj specioj''' estas [[animalo]]j, [[planto]]j aŭ aliaj [[vivestaĵoj]] transportitaj kaj enmetitaj fare de [[homo]] en lokoj for de ties areo de natura distribuado kaj kiuj sukcesis setliĝi kaj disvastiĝi en la nova regiono, kie ili iĝas malprofitaj. Ke '''invada specio''' iĝas malprofita, signifas ke ĝi kaŭzas gravajn ŝanĝojn en la konsisto, la strukturo aŭ la procezoj de la naturaj aŭ duonnaturaj [[ekosistemo]]j, endanĝerigante la [[biodiverseco|biologian diversecon]] indiĝenan (en diverseco de [[specioj]], diverseco ene de la [[populacio]]j aŭ diverseco de [[ekosistemo]]j).


==Vidu ankaŭ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Zebra mitulo]]
* [[Zebra mitulo]]


Linio 25: Linio 25:
[[Kategorio:Biogeografio]]
[[Kategorio:Biogeografio]]
[[Kategorio:Ekologio]]
[[Kategorio:Ekologio]]

{{LigoLeginda|en}}


[[de:Neobiota]]
[[de:Neobiota]]

Kiel registrite je 14:16, 12 apr. 2015

Kudzuo, lianospecio el Japanio invada en sudorienta Usono, fotita en Atlanta, Georgio
La Florida testudo (Trachemys scripta) iĝis invada specio en Eŭropo ĉar ĝi estis ofte liberigita senrespondece en la medion kiam individuo tro kreskis por resti kiel maskoto hejme.

"Invadaj specioj", aŭ Invadaj Ekzotaĵoj, estas termino kaj kategoria esprimo uzata por flaŭro kaj faŭno, kaj por iuj procezoj de refarado kaj konservado en indiĝenaj habitatoj, kun kelkaj difinoj.

  • 1.)Tiu difino, la plej uzata, aludas al neindiĝenaj specioj, tio estas neindiĝenaj plantoj aŭ bestoj kiuj negative influas la biotopojn kaj ekoregionojn kiujn ili invadis el vidpunktoj ekonomia, media aŭ ekologia. Ili malbone efikas per hegemonio en regiono, naturaj medioj, precizaj vivejoj, aŭ eĉ ĉeurbaj areoj rilate la perdon de naturaj limigoj (ekzemple: predantoj aŭ herbivoroj). Tio inkludas neindiĝenajn plantojn klasitajn kiel Ekzotaj Plagoplantoj kaj Invadaj Ekzotaĵoj, kreskantaj kaj enhejmiĝantaj inter indiĝenaj plantaj komunumoj.[1] Tiusence ĝi estas uzata de registaraj organizaĵoj[2][3] same kiel de konservadaj grupoj kiaj Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) kaj California Native Plant Society.[4] Ĝi estas uzata ankaŭ de terentreprenistoj, botanikistoj, priserĉistoj, hortikulturistoj, konservistoj kaj ĝenerala publiko.[5]
  • 2.) Tiu difino inkludas la unuan, sed plilarĝiĝas por inkludi indiĝenajn speciojn, kune kun la neindiĝenaj, kiuj trudas hegemonian koloniigon de preciza biotoponatura medio kaj eligas ĝin el naturaj limigoj (ekzemple: predantoj aŭ herbivoroj). Cervoj estas ekzemplo, se okazas tropopulaciiĝo en ties indiĝenaj areoj kaj apudaj ĉeurbaj ĝardenoj, en Nordorientaj Pacifikaj regionoj de Usono.
  • 3.) Tiu difino identigas invadajn speciojn kiel disvastigatajn neindiĝenajn speciojn.[4] Tio povas esti tiom ampleksa ke ne ĉiu neindiĝena aŭ 'enmetita' specio havas malprofitan sekvon sur neindiĝena medio. Ne malprofita ekzemplo estas la komuna orfiŝo (Carassius auratus), kiu kvankam estas komuna for de sia indiĝena teritorio tutmonde, ĝi vivas rare en malprofita denso en neindiĝena habitato.[4]

Pro ambigueco de tiu difino, la esprimo invada specio estas ofte pridisputata kiel nepreciza termino en la kampo de la ekologio.[4] Tiu ĉi artikolo koncernas la du unuajn difinojn; por la tria, vidu artikolon enmetitaj specioj.

La invadaj specioj estas animaloj, plantoj aŭ aliaj vivestaĵoj transportitaj kaj enmetitaj fare de homo en lokoj for de ties areo de natura distribuado kaj kiuj sukcesis setliĝi kaj disvastiĝi en la nova regiono, kie ili iĝas malprofitaj. Ke invada specio iĝas malprofita, signifas ke ĝi kaŭzas gravajn ŝanĝojn en la konsisto, la strukturo aŭ la procezoj de la naturaj aŭ duonnaturaj ekosistemoj, endanĝerigante la biologian diversecon indiĝenan (en diverseco de specioj, diverseco ene de la populacioj aŭ diverseco de ekosistemoj).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. http://www.cal-ipc.org/ip/inventory/pdf/Inventory1999.pdf Exotic Pest Plant Council. 'Exotic Pest Plants of Greatest Ecological Concern in California' konsultita 4/10/2010.
  2. http://www.invasivespeciesinfo.gov/whatis.shtml National Invasive Species Information Center - What is an Invasive Species?. United States Department of Agriculture: National Agriculture Library. konsultita 1/09/2007.
  3. USA (1999). Executive Order 13112 of February 3, 1999: Invasive Species. Federal Register 64(25), 6183-6186.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Colautti, Robert I.; MacIsaac, Hugh J. (2004), "A neutral terminology to define 'invasive' species" (PDF), Diversity and Distributions 10: 135–141, doi:10.1111/j.1366-9516.2004.00061.x, http://planet.botany.uwc.ac.za/nisl/Invasives/Assignment1/ColauttiandMacIsaac.pdf, retrieved 2007-07-11 
  5. [1] Exotic Pest Plant Council. p. 1. konsultita 4/10/2010.