Ilinojso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
estas pluraj "en:Evanston"
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 160: Linio 160:
[[Kategorio:Usono]]
[[Kategorio:Usono]]
[[Kategorio:Usonaj ŝtatoj]]
[[Kategorio:Usonaj ŝtatoj]]

{{LigoElstara|es}}

Kiel registrite je 17:54, 12 apr. 2015

Ilinojso
(Illinois)
Ŝtato
Mapo de usono kun Ilinojso montrata
Blazono
Oficiala nomo: Illinois state
Kromnomo: Land of Lincoln ("Lando de Lincoln")
Lando Usono Usono
Gravaj urboj Ĉikago
Urbo Springfield
Plej alta punkto Charles Mound
 - alteco 377 m s. m.
 - koordinatoj 42° 30′ 00″ N 91° 31′ 00″ U / 42.50000 °N, 91.51667 °U / 42.50000; -91.51667 (mapo)
Plej malalta punkto Misisipo (rivero)
 - alteco 85 m s. m.
 - koordinatoj 36° 58′ 00″ N 87° 30′ 00″ U / 36.96667 °N, 87.50000 °U / 36.96667; -87.50000 (mapo)
Areo 149 949 km² (14 994 900 ha)
Loĝantaro 12 910 409 (2000)
Denseco 86,27 loĝ./km²
Estiĝo 3-a de decembro 1818
Ŝtatestro Pat Quinn
Horzono CST (UTC-6)
 - somera tempo CST (UTC-5)
Vikimedia Komunejo: Illinois
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo

Ilinojso (NPIV'a formo; foje uzeblas ankaŭ la formo Ilinojo, angle: Illinois [il-i-NOJ]) estas unu el Usonaj ŝtatoj.

Ĝi ricevis sian nomon pro la franca formo de Ilini, kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso -ois--la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en la angla. La Ilini estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. La tero kie situas Ilinojo estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojo estis geografie tre oportuna pro esti la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojo fidelis al la Usona Unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.

La flankoj de Ilinojo tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miĉigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago, en Ĉikago, Northwestern University, en Evanston kaj Universitato de Ilinojo, en Ĉampajno-Urbano estas du gravaj universitatoj en Ilinojo.

En Ilinojo loĝas (je 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago (Chicago [ŝiKAGo]), kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford (Ilinojo), Aurora (Ilinojo), Naperville kaj Peoria (Ilinojo). La ĉefurbo estas Springfield (Ilinojo). Ilinojo havas 22 reprezentantojn en Usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).

Famaj ilinojanoj estas Abraham Lincoln kaj Ronald Reagan, usonaj prezidantoj; Adlai Stevenson, usona ambasadoro ĉe la UNO; rokmuzikisto Eddie Vedder; senatano Hillary Clinton; kaj komikisto Jack Benny. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la laborejo de la arkitekto Frank Lloyd Wright en Oak Park, kaj Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.

Politike, Ilinojon ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojo oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de la ŝtatestro George Ryan, ekzistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. Lastatempe, siatempa gubierniestro Rodo Blagojeviĉo estis implikita en elprovo de nacia intereso.Li supoze vendita de malplena senatano seĝo, vakigis kiam siatempa senatano Barack Obama fariĝis prezidanton. Ekde 2009, la nuntempa guberniestro de Ilinojo estas Pat Quinn.

Urbegoj laŭ loĝantarnombro

Urboj laŭ alfabeto (elekto)

Eksteraj ligiloj