Josip Broz Tito: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
47 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
| [[Dosiero:USSR stamp I.B.Tito 1982 6k.jpg|thumb|200px|[[Poŝtmarko]] de [[Soveta Unio]], Josip Broz Tito, [[1982]] (Michel № 5151, Scott № 5019)]]
|}
Post la Dua mondmilito Tito (ekde 1945 premiero, kaj ekde 1954 prezidento) rapide akiris la aŭtokration en la Komunista partio. La unuaj tri jaroj de lia regado Tito enkondukis kolektivigojn kaj aliajn aranĝojn kiuj ne malsuperis tiujn de la Sovet-Unio. La sekreta servo, OZNA spuris en la stratoj al faŝistoj, kunlaborantoj, eks-[[Ustaŝo]]j kaj eks-[[Ĉetniko]]j. En tiuj jaroj oni rigardis Titon kiel la plej fidela adepto de [[Stalin]].
 
En [[1948]] okazis rompiĝo kun la [[Sovet-Unio]], i.a. pro malkonsento de opinio kun [[Iosif Stalin|Stalin]]. Kiam Stalin obstine persistis ke Jugoslavio liberiĝis dank’ al la Sovet-Unio, Tito diris ke Jugoslavio liberigis ''sin mem''. Ankaŭ Tito ne samopiniis pri la ekonomiaj aranĝoj kiujn Stalin klopodis apliki en la [[orienta bloko]], kaj kiuj vere estis bonaj por la Sovet-Unio, sed ne por Jugoslavio. La vera ofendiĝo estis la propono por unuiĝi kun [[Bulgario]] kaj [[Albanio]]. La ideo ke orientblokaj landoj mem povis fari tion sen konsento de Stalin estis por Moskvo absurda, kaj Stalin klopodis haltigi la landojn. [[Enver Hoĝa|Hoxha]] de Albanio kaj Dimitrov de Bulgario konfesis sian eraron, sed Tito daŭre rezistis Moskvon.
 
La fakto ke Jugoslavio sin poste povis firmteni, kontraŭ la premo de la orienta bloko, kaj interne de la komunismo daŭrigis iri en propran direkton, multe plifortigis la prestiĝon de Tito en propra lando kaj eksterlando. Kiam li en [[1950]] proklamis memregadon de la laboristoj en Jugoslaviaj kompanioj, li kreis per tio antimodelon kontraŭ la [[stalinismo]]. La OZNA nun sendis la adeptojn de Stalin al koncentrejoj.
 
== Senalianca Movado ==
En la internacia politiko Tito strebis al ‘senbloka’ pozicio por Jugoslavio. La estis unu el la inaciatintoj kaj inspirintoj de la konferencoj de la [[Senalianca Movado]], akceptis ekonomian subtenon de ĉiuj flankoj kaj ne nur kontraŭis la ideologiajn pretendojn de [[Popolrespubliko Ĉinio|Ĉinio]] kaj [[Albanio]], sed ankaŭ kritikis la Sovet-Rusian agadon en [[Hungario]] (1956) kaj [[Ĉeĥoslovakio]] (1968). En propra lando Tito kontraŭbatalis i.a. la opozicion de [[Milovan Djilas|Djilas]] kaj [[Aleksandar Ranković|Ranković]].
 
Ekde la komenco de la [[1970-aj jaroj]] la problemo de etnaj kaj ideologiaj kontrastoj denove leviĝis en Jugoslavio. Tito reagis unuflanke per purigado en la partio kaj aliflanke per la en [[1974]] proklamita federacia konstitucio, en kiu la dominanta pozicio de [[Serbio]] iomete estis limigita per fakta egalrajtigo de la aŭtonomaj provincoj [[Kosovo]] kaj [[Vojvodino]] al la ses respublikoj. Samtempe li severe agis al siaj oponantoj.
 
== Morto de Tito kaj la federacio ==
Tito mortis je la [[4-a de majo]] [[1980]]. Li eniris la historion kiel komunista gvidanto kiu kapablis halti la komunistan marŝon al la okcidento: li malgluis sian landon de la orienta bloko, sekvis sian propran vojon kaj donis al la komunismo en Jugoslavio propran staturon. Li elkreskis de partizangvidanto al respektata politikisto. Kiel dumviva prezidento Tito diktatore regadis, tio ebligis al li subpremi malkvieton kaj ŝtopi la buŝon al politikaj kontaŭuloj por dekoj da jaroj. Post la morto de Tito ideologiaj kaj subhaŭtaj etnaj tensioj kondukis al perfortaj konfrontadoj: montriĝis ke lia vivolaboro estis vana laboro. Ekde [[1986]], kiam la naciismo en Serbio venkis, la diversaj respublikoj disiĝis. Finfine tio kondukis al la disfalo de la jugoslavia ŝtatfederacio.
 
== Tito kaj Esperanto ==
 
{{vivtempo|1892|1980|Tito, Josip Broz}}
 
[[Kategorio:Jugoslavaj politikistoj]]
[[Kategorio:Marŝaloj]]
[[Kategorio:Kroatoj]]
 
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|mk}}
112 889

redaktoj

Navigada menuo

Personaj iloj

Nomspacoj

Variantoj