Balkana duoninsulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2), |left → |maldekstra (2)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 43: Linio 43:
[[Kategorio:Geografio de Serbio]]
[[Kategorio:Geografio de Serbio]]
[[Kategorio:Geografio de Turkio]]
[[Kategorio:Geografio de Turkio]]

{{LigoElstara|tr}}

Kiel registrite je 19:38, 12 apr. 2015

La Balkana duoninsulo estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala duoninsulo.

Ĝi ampleksas la hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio, Montenegro, Kroatio, Respubliko de Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio.

Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro.

La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajtojn alevoluintajn en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn. Oni nomas tion la balkana lingvoligo.

Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto. Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de la Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo". Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

Esperanto en Balkanio

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo de Niš (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.balkanalysis.com greke http://www.lib.msu.edu/sowards/balkan greke http://www.civilitasresearch.org greke http://www.rferl.org/balkan-report