Sekigtuko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pierpao (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:
</gallery>
</gallery>


== Referencoj ==
{{referencoj}}

== Ekstera ligilo ==
{{Projektoj}}
{{Projektoj}}



Kiel registrite je 07:00, 23 maj. 2015

Sekigtuko kaj viŝtuko estas specialaj tukoj, pecoj de sorbemaj teksaĵoj uzataj por viŝado, sekigado kaj/aŭ purigado. Kiam papero anstataŭas tukon por tiaj samaj celoj, tio rilatas al viŝpapero[1].

Sekigtuko transprenas humidon per rekta kontakto, per sorba aŭ frota movo. Estas pluraj tipoj de sekigtukoj. Ekzemplaj sekigtukoj estas jenaj:

bantuko estas granda sorba tuko uzata por sekigi la korpon post banado aŭ lavado;
buŝtuko estas malgranda tuko, kiun oni uzas, por ŝirmi la vestojn kaj viŝi la buŝon dum la manĝado;
mantuko, termino foje uzita por signifi pli ĝenerale viŝtukon pro laŭlitera traduko de la germana vorto Handtuch, estas speco de tualettuko uzata por viŝi la manojn kaj la vizaĝon[2], do malpli granda ol bantuko;

Mantuko estas la centra objekto en La petveturista gvidlibro pri la Galaksio, verkita de usona verkisto Douglas Adams. Liaj ŝatantoj nuntempe ĉiujare festas la "mantukan tagon", dum kiu ili tuttage portas ĉe siaj ŝultroj mantukon kiel esprimo de honoro al la verkisto kaj lia verkaro.

Viŝtuko koncernas purigadon nur de objektoj[3][4], kaj ne nepre sekigon de ili. Ekzemplaj viŝtukoj estas jenaj:

manviŝilo[5] estas malgranda tuko por viŝi al si la manojn.
polvotuko estas malgranda tuko, kiu permesas per milda frotado elmeti polvon de mebloj aŭ de planko;
plankviŝilo estas dika humidigita tuko, kiu permesas formeti polvon kaj malpuraĵojn el la planko (vidi ankaŭ ŝvabrilon);
telertuko[4] estas tuko por viŝi telerojn kaj similaĵojn post ilia lavpurigo.

Referencoj

Ekstera ligilo