Ŝpuro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:




[[Dosiero:Track gauge.svg|700px|center|thumb|Larĝo de trako]]
[[Dosiero:Track gauge.svg|700px|center|thumb|Ŝpuro]]


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 16:00, 30 maj. 2015

La ŝpuro estas unu el la gravaj parametroj de fervoja trako. Ĝi estas la distanco inter la enaj randoj de la supraj partoj de reloj.

La termo ŝpuro estas difinita per la Terminara Komisiono (TK) en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Oficiale sinonimoj ne estas akceptataj. Sed ankaŭ la neoficialaj alinomoj larĝo de trako kaj traklarĝo estas uzataj; tiuj vortoj tamen estas erarigaj, ĉar la trako estas klare pli larĝa ol la ŝpuro.

La larĝo estas diversa en diversaj fervojoj. En plejmulto de landoj estas ĉefa granda ŝpuro, kaj povas ekzisti ankaŭ lokaj malgrandaj fervojaj sistemoj kun malgrandaj ŝpuroj.

La ŝpuro de la reala trako ne estas precize egala al la nominala. Pro eluzado la trako plilarĝiĝas. Ankaŭ oni faras malmulte pli grandajn ŝpurojn en turnoj por plifaciligi veturadon.

Norma ŝpuro estas 1 435 milimetroj, ĝin havas ĉirkaŭ tri kvaronoj de longo de la fervojaj trakoj de la tuta mondo. Malpli grandajn ŝpurojn oni nomas mallarĝajn; la koncernaj trakoj nomiĝas ankaŭ etŝpuraj. Etŝpuraj trakoj estas diversaj, la plej ofte uzataj estas 750, 914, 1 000, 1 067 milimetroj.

Ŝpuroj pli grandaj ol la norma nomiĝas larĝaj: 1 520 mm (en Rusio, landoj de eksa Sovetio, ankaŭ en Finnlando kaj Mongolio, 1 676 mm (en Hispanio kaj Portugalio).

Etŝpuraj trakoj permesas malpli grandajn kurbo-radiusojn kaj tial ofte estas uzataj en malfacila tereno, ekzemple en montaro. Larĝaj ŝpuroj donas pli da stabileco.


Ŝpuro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj