8 119
redaktoj
Pangea (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Pangea (diskuto | kontribuoj) |
||
De post 1968 la defendo de pedofilio iĝis tre polemika ene de la ekstrem-maldekstraj grupoj kaj de la maldekstraj amaskomunikiloj. La malfondiĝo en 1971 de la maŭista/liberecana grupo ''Vive le Révolution'', gvidita de Roland Castro, okazis parte pro la internaj debatoj pri la temo. Samepoke, la redakcio de la revuo ''Politique-Hebdo'' malakceptis, laŭ la diro de ĝia tiama ĉefredaktoro-asistanto, Hervé Hamon, publikigi intervjuon kun René Schérer pro ties «porpedofiliaj sintenoj». ''Tankonalasanté'', kritika revuo de la medicina institucio, ĉesis aperi post, kiam iu sektoro favora al pedofilio provis uzi ĝin kiel vektoron de siaj ideoj.
La speciala statuso de la intelektuloj en Francio, kiu ebligis al verkistoj, kiaj [[Henry de Montherlant]] kaj André Gide senĝene agnoski ilian preferon al neplenkreskuloj, aŭ kiaj [[Roger Peyrefitte]] atingi bruan sukceson<ref name="Anne-Claude"/><ref>Ambroise-Rendu, Anne-Claude, 1988</ref>, ankaŭ ebligis aliajn, kiaj [[Tony Duvert]] kaj [[Gabriel Matzneff]], defendi ekde la fino de la 1960aj jaroj senvualajn diskursojn favoraj al pedofilio. Duvert, kiu en 1967 publikigis sian unuan romanon, ''Récidive'', kaj en 1973 gajnis la [[Premio Médicis|Premion Médicis]], senvuale deklaros sin pedofilo. En 1974 li publikigis ''[[Le Bon Sexe illustré]]'', eseo en kiu li kritikas la seksan edukadon kaj la familion kaj defendas, ke «oni devas agnosku al la neplenaĝuloj, kaj infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori». En 1975 li ĝisfunde elvolvis siajn ideojn en nova eseo, ''[[L’Enfant au masculin]]'' («La infano virsekse»), en kiu li asertas, ke li havis ses-jarajn seksajn kunulojn. Matzneff, kiu abunde parolis en siaj libroj pri sia prefero al la geadoleskantoj sen esti atakita de la amaskomunikiloj kaj samtempe kunlaborante en ĵurnaloj, kiaj ''Le Monde'', samjare publikigis ''[[Les Moins de seize ans]]'' («La malpli-ol-16-jaruloj»), verketo en kiu li ekzaltas pederastion. La filozofo [[René Schérer]], profesoro en la Eksperimenta Universitata Centro de Vincennes, publikigis ankoraŭ en 1974 ''[[Émile perverti]]'' («La perversia Emilio»), eseo en kiu li kontestas, ke la seksaj rilatoj estas malutilaj por la infanoj kaj bedaŭras, ke la nuntempa edukado malakceptas kaj ekskludas la «pederastiajn rilatojn inter instruistoj kaj lernantoj»<ref>Schérer, René. ''Émile perverti''. Laurence Viallet-Éditions du Rocher: Paris, 2006, pp. 145–146.</ref>. Schérer kaj la romanisto Guy Hocquenghem direktos en 1976 unu numeron de la revuo ''Recherches'' pri infaneco kaj edukado, kun la subteno, inter aliaj, de Michel Foucault kaj François Châtelet, kiu signos la apogeon de tiu ĉi intelektula diskurso pri pedofilio kaj hebefilio<ref>Droit, Roger-Pol, 2001.</ref>. Tiaj verkoj estis ĝenerale subtenataj de eldonistoj, kiuj aliĝas
En majo 1977, la ĵurnalo ''Libération'', tute fidela al la tezoj de la seksa revolucio senvuale disvolvataj de post Majo de la 68a, publikigis artikolon (republikigita la 1an de marto 1979<ref>«[http://www.bafweb.com/Lib19790301.html Naissance du "front de libération des pédophiles"]». ''Libération'', 1979-03-01.</ref>) titolitan «Naissance du "front de libération des pédophiles"», kiu vokas por partopreno en iu kunveno por krei iun Fronton de Liberigo de la Pedofiloj (Front de Libération des Pédophiles, FLIP). La unua kunveno de la FLIP estis okazinta la 2an de aprilo en la universitata areo Jussieu kaj en ĝi partoprenis trideko da homoj<ref group="noto">La «depostula programo» de la FLIP kreita en tiu unua kunveno determinis la jenajn punktojn:
:1. Batali kontraŭ la jura maljusteco kaj proponi kritikan pripensadon pri la familio kaj la lernejo, bazitan sur politika analizo de la sekseco inter neplenkreskuloj kaj plenkreskuloj.
:2. Aliĝo al la batalo de la infanoj, kiuj volas ŝanĝi sian vivstilon, kaj al tiu de ĉiu ajn politika grupo serĉanta starigi radikale novan socion, en kiu pederastio
:3.
:4. Preni la parolon en la informaj organoj al ĝi oferotaj de la amaskomunikiloj kaj per la establitaj vojoj.
:5. Manifesti sian solidarecon kun la pedofiloj malliberigitaj aŭ viktimoj de la oficiala psikiatrio.
Fontoj: Françoise Guillaume, [http://books.google.es/books?id=cw3nvs7PpA8C&pg=PA192&lpg=PA192&dq=S'associer+%C3%A0+la+lutte+des+enfants+qui+veulent+changer+leur+mode+de+vie+et+de+tout+groupe+politique+qui+vise+%C3%A0+l'%C3%A9tablissement+d'une+soci%C3%A9t%C3%A9+radicalement+nouvelle&source=bl&ots=m32LR3R4DW&sig=8eqKtlC_X1NmssMn61EgWVnolSk&hl=es&sa=X&ei=bgPgUcmeGKzy7AbKj4DgDw&ved=0CFIQ6AEwBA#v=onepage&q=S'associer%20%C3%A0%20la%20lutte%20des%20enfants%20qui%20veulent%20changer%20leur%20mode%20de%20vie%20et%20de%20tout%20groupe%20politique%20qui%20vise%20%C3%A0%20l'%C3%A9tablissement%20d'une%20soci%C3%A9t%C3%A9%20radicalement%20nouvelle&f=false ''L'enfant : petit homme ou petit d'homme?'']. Parizo: L'Harmattan, 2008, p. 192. ISBN 2296198228</ref>. La FLIP ne postvivis pro la diverĝoj
En julio 1979 fondiĝis la Grupo de Esploro por Alia Infaneco ([[Groupe de Recherche pour une Enfance Différente]], GRED)<ref name="pimo">Santiago, Pablo. «La pedofilia en el universo Internet». En: ''Alicia en el lado oscuro''. Madrido: Imagine, 2004, pp. 387-391.</ref>, kiu iĝos la unua longedaŭra pedofilia asocio en Francio. Membro de la Samseksema Komitato de Urĝeco Kontraŭsubprema (Comité d'Urgence Anti-Répression Homosexuelle, CUARH) kaj de la [[Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj|Internacia Asocio de Gejoj]], GRED manifestos en sia bulteno ''Le Petit Gredin'' sian volon «etendi sian publikon al la infanaj "profesiuloj", al la gepatroj mem, al la juĝistoj kaj al la edukistoj. Kaj al la infanoj!»<ref name="enketo">
Michaël, François. «[http://bibliobleue.fpc.li/Revues/GPH/GPH230/GP230.htm Une enquête sur la presse pédophile]». ''Gai Pied Hebdo'', n-roj 230-231 (aŭgusto 1986), pp. 56-58.</ref>, kun la celo iĝi instrumento por debatado, preter la aktivismo, sinteno alprenita ankaŭ en la konferencoj kaj rondaj tabloj, kiujn ĝi ĉeestos kiel
==== Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento ====
La 4an de aprilo 1978 oni elsendis per la Pariza radio profundan debaton inter Michel Foucault, Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, en kiu ĉi tiuj klarigis siajn kialojn favore al la nuligo de la aĝo de konsento. La konversacio estos publikigita en la franca kun la titolo «La Loi de la pudeur» («La leĝo de la pudoro»)<ref>«Fous d'enfance: Qui a peur des pédophiles?». Recherches, n-ro 37, aprilo 1979, pp. 69-82.</ref><ref>Foucault, Michel. ''Dits et écrits 1976-1979'' - Volumo III. Parizo: Gallimard, 1994, pp. 766-776.</ref><ref>«Sexual Morality and the Law». En: ''Politics, Philosophy, Culture – Interviews and Other Writings 1977-1984''. Nov-Jorko/Londono, 1988, p. 275. ISBN 0-415-90149-9.</ref>.
En 1979, la ĵurnalo ''Libération'' publikigis similan leteron subtene al Gérard R., franca civitano akuzita pri «seksa delikto kontraŭ neplenaĝuloj», en atendo de juĝo antaŭ 18 monatoj. Ĝi estis subskribita de 63 personoj, inter ili Pascal Bruckner, [[Georges Moustaki]] kaj Christiane Rochefort. La letero informis, ke Gérard loĝas kun knabinoj 6- ĝis 12-jaraĝaj, «kies radianta mieno montras al ĉiuj, ankaŭ iliajn gepatrojn, la feliĉon kiun ili trovas [ĉe Gérard]»<ref group="noto">Ĉi tiu letero estis
=== Britio ===
|