Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60: Linio 60:
{{Unua}}
{{Unua}}


[[Kategorio:Kapeloj en Hungario]]
[[Kategorio:Kapeloj en Budapeŝto]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Roĥo|Budapeŝto]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Roĥo|Budapeŝto]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Rozalia|Budapeŝto]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Rozalia|Budapeŝto]]

Kiel registrite je 08:26, 27 jun. 2015

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Kapelo de Sankta Roĥo kaj de Sankta Rozalia estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Budapeŝto, en la urbocentro.

Historio

Arkeologoj trovis restaĵojn en 1945, tial laŭ ili en tiu loko estis prakristana tombeja kapelo jam en la 4-a jarcento. Oni konkludas, ke en la 10-a jarcento aŭ iom poste pli nova kapelo estis konstruita. En 1711 pro la malsanoj oni konstruis denove kapelon. En 1740 epidemio pri pesto okazis, tial poste la kapelo estis pligrandigita. Inter 1746-1798 ermito havis apude dometon, kiu okupiĝis pri arboj, dume la kapelo ricevis turon. Inter 1757-1765 diversaj skulptaĵoj estis faritaj. En 1797 hospitalo estis konstruita apud la kapelo. La orgeno estas aŭdebla ekde 1902.

Konstruaĵo

Ankaŭ nun malantaŭe kaj apude situas Malsanulejo Rókus. Post la malsanulejo tuj komenciĝas Placo Blaha Lujza, kiu estas koro de Budapeŝto. La konstruaĵo situas laŭ la trotuaro, sed iomete pli malsupre. La absido estas brikoforma kaj nature pli malgranda, ol la navo. La kirko havas po unu turon kaj navon, interne ĉefaltaron kaj 2 flankajn altarojn.

Inundo

En la 13-an de marto 1838 granda inundo okazis, kiu atingis eĉ la kapelon. Unua etaĝo de la apuda malsanulejo estis grava rifuĝejo. Post jardekoj oni metis tie memortabulon, kie estis videbla la tiutempa akvonivelo. La surskribo menciis 15-an de marto, ĉar tiam estis la plej alta nivelo. Post la revolucio okazinta en la 15-an de marto 1848 la Habsburgoj ne permesis la rememorojn, tial la ruzaj hungaroj ricevis permeson pri inundo-memorejo. Ĉiuj hungaroj sciis, ke la memortabulo informas precipe pri la revolucio.

Memortabulo montranta nivelon de la inundo legebla sur la muro ekstere

Kermeso estas la 16-a de aŭgusto

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.