Augsburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
[[Dosiero:Rathaus Augsburg.jpg|eta|La urbodomo]]
[[Dosiero:Rathaus Augsburg.jpg|eta|La urbodomo]]
[[Dosiero:0504-augsburg-stulrichstafra.jpg|eta|Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra]]
[[Dosiero:0504-augsburg-stulrichstafra.jpg|eta|Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra]]
La sudgermana urbo '''Augsburg''' (Aŭgsburgo) estas la administra sidejo de [[distrikto Augsburg|samnoma distrikto]] (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la [[Bavario|bavara]] [[administra distriktaro (Germanio)|administra distriktaro]] [[Distriktaro Ŝvabio|Ŝvabio]], universitata urbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Fine de {{#time: F Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario||STATO}}}} la urbo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario|09761000}}}} loĝantojn. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj [[Lech]], [[Wertach]] kaj [[Singold]]. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 600 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj.
La sudgermana urbo '''Augsburg''' (en Esperanto '''Aŭgsburgo''') estas la administra sidejo de [[distrikto Augsburg|samnoma distrikto]] (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la [[Bavario|bavara]] [[administra distriktaro (Germanio)|administra distriktaro]] [[Distriktaro Ŝvabio|Ŝvabio]], universitata urbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Fine de {{#time: F Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario||STATO}}}} la urbo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario|09761000}}}} loĝantojn. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj [[Lech]], [[Wertach]] kaj [[Singold]]. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 600 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj.


== Historio ==
== Historio ==

Kiel registrite je 19:34, 29 jun. 2015

Augsburg
Blazono
Augsburg (Germanio)
Augsburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • universitata urbo • Luterurbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksa administra teritoria unuo • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Libera regna urbo
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0821
Poŝtkodo 86150–86199
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8900
Aŭtomobila kodo A
Oficiala Municipokodo 09761000
NUTS DE271
LOCODE DE AGB
Politiko
Komunumestro Paul Wengert
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Maximilianstraße 4
86150 Augsburg
Demografio
Loĝantaro 301033 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo)48.36888888888910.897777777778Koordinatoj: 48° 22′ N, 10° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 446–561 m
Areo 146,93 km²
Oficiala retejo https://www.augsburg.de/
vdr
La urbodomo
Baziliko de la Sanktuloj Ulrich kaj Afra

La sudgermana urbo Augsburg (en Esperanto Aŭgsburgo) estas la administra sidejo de samnoma distrikto (al kiu ĝi tamen ne apartenas), ĉefurbo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, universitata urbo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 301 033 loĝantojn. Augsburg situas borde de la ĉefriveroj Lech, Wertach kaj Singold. En Augburg troviĝas hodiaŭ pli ol 600 pontoj kaj pontetoj sur multaj kanaloj, kanaletoj kaj rojoj.

Historio

Fondita dum la jaro 15 antaŭ Kristo, la romia setlejo Augusta Vindelicorum evoluis al riĉa urbo.

La regiono ĉirkaŭ Lech (Licus) kaj Wertach (Virdo, ankaŭ Vinda) nomiĝis Vindelicum pro la tie loĝantaj Vindelikoj. Por honorigi la romian imperiestron Aŭgusto Cezaro la urbo ricevis la nomon Augusta Vindelicorum. Dum la tiama epoko Augsburg estis nodo de romiaj stratoj al ĉiuj urboj kaj setlejoj de la okupita regiono. La plej fama strato estas la parte hodiaŭ videbla Via Claudia. 500 jaroj poste la alemanoj forpelis la romianojn.

En la jaro 955 okazis la batalo kontraŭ la hungaroj en la Lechkampo antaŭ la urbmuroj.

Pro la bona pozicio en Eŭropo kiel trafiknodo la urbo kreskis kaj estiĝis monda metropolo en la 13-a jarcento per la komercistaj familioj Fugger kaj Welser. La dinastio Fugger estis bankistoj kaj la dinastio Welser gajnis monon per markomerco.

Jakob Fugger la riĉulo fondis en 1516 la Fuggerei, socialan loĝlokon por katolikaj Augsburganoj, kiuj senkulpe malriĉiĝis. La hodiaŭa luprezo por unu jaro estas ĉirkaŭ 1€ po loĝejo.

Per la Augsburga paco de konfesioj (Augsburger Religionsfrieden) je la 25a de septembro 1555 permesiĝis, ke la suvereno povis decidi pri la konfesio de sia regiono (cuius regio, eius religio). Kiu havus alian konfesion ol la suvereno, havis nun la rajton de transloĝiĝo. Bedaŭrinde la paco ne daŭris.

Post la tridekjara milito kreskis la metio, precipe la ora kaj arĝenta metio. En la 18a jarcento evoluis la tekstila industrio kaj la maŝinkonstruado. La unua fabriko en Eŭropo konstruiĝis 1770-1772 de Johann Heinrich Schüle kiel palaco. Tie 350 homoj samtempe povis surpresi katunon.

Dum la dua mondmilito la urbo tre suferis pro la bomboj, precipe pro la bombnokto je la 25-a ĝis la 26-a de februaro 1944.

Vidindaĵoj

Famuloj

Esperanto

UEA havis en 1910 en tiu ĉi urbo UEA-kongreson, kaj en 1985 la Universalan Kongreson de Esperanto.

Tri kongresoj de SAT okazis tie, en 1970, 1977 kaj 1997. En la okcidenta urboparto Kriegshaber estas strato nomata "Dr. Zamenhofstraße".

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo greke reta urba plano greke paĝoj de la universitato Augsburg greke La Esperanto-Lingvoklubo Augsburg