Erfordia Latina: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
== Vastigo == |
== Vastigo == |
||
La elsendo tute ne estas nura retradio<ref>[http://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html Ligilo por aŭskultado interreta]</ref>, sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtondoj kaptebla. Tiel la produkto ne nur estas io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo. |
La elsendo tute ne estas nura retradio<ref>[http://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html Ligilo ĝenerala por aŭskultado interreta de ĉiuj elsendoj de la menciita radistacio]</ref>, sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtondoj kaptebla. Tiel la produkto ne nur estas io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo. |
||
==Notoj== |
==Notoj== |
Kiel registrite je 04:52, 2 jul. 2015
Erfordia Latina (laŭvorte: Latina Erfurto) estas la titolo de dulingvaj elsendoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto, nome en la germana kaj en la latina: la pli granda parto estas en la lingvo de la antikvaj Romianoj. Intenco estas prezenti la buntecon de la tradiciriĉa ĉefurbo de Turingio kaj la latinlingvan kulturon, sed ankaŭ propagandi la uzon de la latina lingvo kiel viva lingvo.
Historio kaj elsendohoroj
Komenco de la elsendoj komencos en julio 2015[1]. En ĉiu merkredo eblas aŭskulti latinaĵojn inter la horo 16.00-16.15 laŭ mezeŭropa (somera) tempo. Eblas ankaŭ per podkasto reaŭdi ĉion kaj eĉ elŝuti la tekstojn de sur la retpaĝaro radistacia.[2]
Enhavo
Jen la rubrikoj kiuj en la kuro de unu monato alterne aperu:
- Nova: Novaĵoj el la regiono erfurta
- Angulus librorum: prezento de latinlingva literaturo el 2 jarmiloj
- Thuringiensia: sciindaĵoj pri Turingio (eks. geografio, historio, kutimoj kaj moroj, personuloj, arkitekturo)
- Colloquia Latina: koncerne diversajn temojn pliriĉiĝu la propra vorttrezoro latina
Vastigo
La elsendo tute ne estas nura retradio[3], sed ankaŭ per anteno sur ultrakurtondoj kaptebla. Tiel la produkto ne nur estas io por la relative eta celgrupo de jam entuziasmiĝintaj latinistoj sed flanke ankaŭ propagandilo por la viva kaj moderna uzo de la latina lingvo.