Vikipedio:Tradukoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎La jura flanko: aldoneto, korekteto, stilo
Linio 4: Linio 4:
== La jura flanko ==
== La jura flanko ==


La licenco [[GFDL]] donas al ĉiu la rajton traduki la tekstojn de Vikipedio. Tamen ĝi devigas ankaŭ nomi la aŭtoro(j)n, se tiu(j) ne preferas anonimecon. Tiu kondiĉo en originale verkitaj artikoloj estas plenumita per la historio de redaktoj, kiuj permesas klare konstati, kiu verkis kion. (Pro tio ne estas en ordo, se oni kopias alies materialon inter artikoloj sen mencii la fonton; eĉ pli malbone estas, se anstataŭ ŝanĝi la nomon de artikolo oni kopias ĝian enhavon al alinoma artikolo kaj forigas la originalon, kun ĝia historio.)
La licencoj [[CC-BY-SA]] kaj [[GFDL]] donas al ĉiu la rajton traduki la tekstojn de Vikipedio. Tamen ili postulas ankaŭ indiki la aŭtoro(j)n, se tiu(j) ne preferas anonimecon. Tiu kondiĉo en originale verkitaj artikoloj estas plenumita per la historio de redaktoj, kiuj permesas klare konstati, kiu verkis kion. (Pro tio ne estas en ordo, se oni kopias alies materialon inter artikoloj sen mencii la fonton; eĉ pli malbone estas, se anstataŭ ŝanĝi la nomon de artikolo oni kopias ĝian enhavon al alinoma artikolo kaj forigas la originalon kun ĝia historio.)


Tradukoj el alilingva vikipedio ne aŭtomate montras sian devenon. La originalo probable troviĝas inter la intervikiaj ligiloj, sed ne estas klare, kiu versio en kiu lingvo servis kiel tradukbazo. Tial ekz. la germana vikipedio [[:de:Wikipedia:Übersetzungen|rekomendas]] kopii la tutan redaktohistorion de la originalo en la unuan version de la traduko, sed poste forigi ĝin en dua versio.
Tradukoj el alilingva Vikipedio ne aŭtomate montras sian devenon. La originalo probable troviĝas inter la intervikiaj ligiloj, sed ne estas klare, kiu versio en kiu lingvo servis kiel tradukbazo. Tial ekz. la germanlingva Vikipedio [[:de:Wikipedia:Übersetzungen|rekomendas]]{{ref|de}} kopii la tutan redaktohistorion de la originalo en la unuan version de la traduko, sed poste forigi ĝin en dua versio.


En la esperanta vikipedio ekzistas utila ŝablono, kiun uzu tradukantoj: [[:Ŝablono:Tradukita]] mencias sur paĝo ĝin uzanta la fakton, ke temas (eble en antaŭa versio) pri traduko, kaj la fonton. Ne uzante tiun ŝablonon aŭ ekvivalentan rimedon tradukanto riskas plendojn de la originala(j) aŭtoro(j); efektive tio jam okazis.
En la esperantlingva Vikipedio ekzistas utila ŝablono, kiun uzu tradukantoj: {{ŝ|Tradukitaĵo}} mencias sur diskutpaĝo ĝin uzanta la fakton, ke en la koncerna enhava paĝo estas (aŭ estis en antaŭa versio) traduko, kaj la fonton. Ne uzante tiun ŝablonon aŭ ekvivalentan rimedon tradukanto riskas plendojn de la originala(j) aŭtoro(j); efektive tio jam okazis.


(Bonvolu rimarki, ke tio ĉi estas nuraj atentigoj kaj ne konsiloj de advokato.)
(Bonvolu rimarki, ke tio ĉi estas nuraj atentigoj kaj ne konsiloj de advokato.)

Kiel registrite je 09:35, 8 jul. 2015

Multaj artikoloj en la esperanta vikipedio estas tradukoj el alilingvaj artikoloj aŭ enhavas tradukitajn partojn. Tio ne mirigas, ĉar certe ĉiuj kunlaborantoj sufiĉe bone regas almenaŭ unu plian lingvon krom Esperanton[1].

La jura flanko

La licencoj CC-BY-SA kaj GFDL donas al ĉiu la rajton traduki la tekstojn de Vikipedio. Tamen ili postulas ankaŭ indiki la aŭtoro(j)n, se tiu(j) ne preferas anonimecon. Tiu kondiĉo en originale verkitaj artikoloj estas plenumita per la historio de redaktoj, kiuj permesas klare konstati, kiu verkis kion. (Pro tio ne estas en ordo, se oni kopias alies materialon inter artikoloj sen mencii la fonton; eĉ pli malbone estas, se anstataŭ ŝanĝi la nomon de artikolo oni kopias ĝian enhavon al alinoma artikolo kaj forigas la originalon kun ĝia historio.)

Tradukoj el alilingva Vikipedio ne aŭtomate montras sian devenon. La originalo probable troviĝas inter la intervikiaj ligiloj, sed ne estas klare, kiu versio en kiu lingvo servis kiel tradukbazo. Tial ekz. la germanlingva Vikipedio rekomendas (germane) kopii la tutan redaktohistorion de la originalo en la unuan version de la traduko, sed poste forigi ĝin en dua versio.

En la esperantlingva Vikipedio ekzistas utila ŝablono, kiun uzu tradukantoj: {{Tradukitaĵo}} mencias sur diskutpaĝo ĝin uzanta la fakton, ke en la koncerna enhava paĝo estas (aŭ estis en antaŭa versio) traduko, kaj la fonton. Ne uzante tiun ŝablonon aŭ ekvivalentan rimedon tradukanto riskas plendojn de la originala(j) aŭtoro(j); efektive tio jam okazis.

(Bonvolu rimarki, ke tio ĉi estas nuraj atentigoj kaj ne konsiloj de advokato.)

Transpreno de faktoj

Transpreni nurajn faktojn el alilingvaj vikipedioj ne lezas iujn rajtojn. Tial ekzemple la tradukanto de informskatolo en tabela formo ne bezonas mencii la aŭtoron de la originalo.

Kiel traduki?

Ni grandparte ne estas profesiaj tradukistoj kaj tial bone konsciu pri la diversaj kaptiloj, kiuj gvatas tradukantojn. Ĉar tradukita artikolo kaŭzas malmulte da enhava laboro, des pli diligente ni kontrolu la lingvan flankon kaj atentu ekzemple pri

  • falsaj amikoj
  • kulturdependaj esprimiloj:
    • datoj uzu la formon de la ŝablono:dato
    • nombroj uzu la komon kiel dekuman apartigilon kaj punktojn aŭ spacetojn kiel mil-grupajn apartigilojn (en artikoloj pri Svislando eble la apostrofon)[2]
    • vicmontraj nombroj uzu la formon x-a; romiaj ciferoj ne estu uzataj en la esperanta vikipedio, escepte en alilingvaj esprimoj
  • komplikaj gramatikaĵoj; ofte estas preferinde uzi la aktivon anstataŭ la pasivo aŭ disigi longan frazon en plurajn mallongajn

Multaj vikipedioj koncentriĝas en siaj artikoloj al la vidpunkto de certa(j) regno(j) aŭ regiono(j), kie oni parolas la koncernan lingvon. Tie necesas en la tradukaĵo mencii, ke la teksto rilatas al la cirkonstancoj (juraj, politikaj, sociaj ktp.) de certa regiono. Prefere oni faru tion post kompletigo de la traduko, por ke en la redaktohistorio estu klare, kiu versio estis pura traduko kaj kiam komenciĝis modifoj kaj adaptoj.

Maŝina tradukaĵo eble povas esti la bazo de homa traduko kaj faciligi ĝin, kvankam profesiaj tradukistoj tion neas. Neprilaboritaj maŝinaj tradukaĵoj ne eniru Vikipedion, ĉar ili malaltigas ties lingvan nivelon. Krome ĉiu uzanto ja povas mem maŝine traduki el alilingvaj vikipedioj, per libere haveblaj maŝinaj tradukservoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj kaj notoj