Bosnia Milito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto milito
{{Informkesto milito
| Kunpuŝiĝo = Bosnia milito
| kunpuŝiĝo = Bosnia milito
|konflikto = parto de la [[jugoslaviaj militoj]]
| konflikto = parto de la [[jugoslaviaj militoj]]
| dosiero = Sarajevo Grbavica.JPG
| dosiero = Sarajevo Grbavica.JPG
| komentario = Grbavica, urboparto de [[Sarajevo]]
| komentario = Grbavica, urboparto de [[Sarajevo]]
Linio 13: Linio 13:
[[Dosiero:Flago-de-Serbio-kaj-Montenegro.svg|20px]] [[Jugoslavio|Jugoslava]] Popola Armeo ''(JNA)''
[[Dosiero:Flago-de-Serbio-kaj-Montenegro.svg|20px]] [[Jugoslavio|Jugoslava]] Popola Armeo ''(JNA)''
|komandanto1 = [[Alija Izetbegović]], prezidento de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino)

|komandanto1 = [[Alija Izetbegović]], prezidento de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino)

[[Rasim Delić]] generalo( supera komandisto de la respublika armeo

[[Rasim Delić]] generalo (supera komandisto de la respublika armeo)

|komandanto2 = [[Franjo Tuđman]], prezidento de Kroatio

|komandanto2 = [[Franjo Tuđman]], prezidento de Kroatio

[[Mate Boban]], prezidento de la Kroata Respubliko Herceg-Bosna
[[Mate Boban]], prezidento de la Kroata Respubliko Hercegovino-Bosnio
|komandanto3 = [[Slobodan Milošević]] prezidento de Serbio (kaj de la FR Jugoslavio)

|komandanto3 = [[Slobodan Milošević]] prezidento de Serbio (kaj de la FR Jugoslavio)

[[Radovan Karadžić]] prezidento de la bosniaj serboj

[[Radovan Karadžić]] prezidento de la bosniaj serboj

Kiel registrite je 13:35, 28 jul. 2015

Bosnia milito
Konflikto: parto de la jugoslaviaj militoj
interna militointeretna milito
Daŭro: 1-a de aprilo 1992 ĝis 14-a de decembro 1995
Loko: Bosnio kaj Hercegovino
Rezulto: internacia rekono de la suverena ŝtato Bosnio kaj Hercegovino kaj forta malcentrigo de la ŝtata potenco
Flankoj
armeo de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (Armija Republike Bosne i Hercegovine) armeo de bosniaj kroatoj (Hrvatsko vijeće obrane)

armeo de la Respubliko Kroatio

Komandantoj
Alija Izetbegović, prezidento de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino)

Rasim Delić generalo (supera komandisto de la respublika armeo)

Franjo Tuđman, prezidento de Kroatio

Mate Boban, prezidento de la Kroata Respubliko Hercegovino-Bosnio

vdr

La bosnia milito okazis inter la 1-a de aprilo 1992 ĝis 14-a de decembro 1995 pri la sendependeco aŭ plua politika aparteno de la antaŭa jugoslavia provinco Bosnio kaj Hercegovino, en kiu etne ekzistas (krom sendependuloj, oonvinkitaj jugoslavoj, miksitaj grupoj kaj familioj) tre kontraŭstarantaj kaj kroatoj (religie tradicie katolikaj kristanoj) kaj serboj (religie tradicie ortodoksaj kristanoj) kaj bosniaj islamanoj. Sekve de la disfalo de la antaŭa Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio ankaŭ en la antaŭa jugoslavia provinco Bosnio kaj Hercegovino dum la jaroj 1990 kaj 1991 pliakriĝis politikaj tensioj inter la etnaj grupoj. La plej multaj lokaj serboj pledis pri restado de la provinco ene de la antaŭa federacio sub gvido de la ŝtato Jugoslavio respektive Serbio, plejmulto el la lokaj kroatoj volis proksiman rilaton al la najbara ŝtato Kroatio aŭ aliĝon al ĝi, kaj la bosniaj islamanoj forte preferis sendependan ŝtaton Bosnio kaj Hercegovino, inklude de la sektoroj kie loĝas majoritate serboj aŭ kroatoj. La tensioj eksplodis, post kiam komence de 1992 estis proklamita unuflanke sendependa Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (RBiH) kaj aliflanke bosnia Serba Respubliko (Republika Srpska).

En la milito interbatalis la armeo de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (Armija Republike Bosne i Hercegovine) je unu flanko, la armeo de bosniaj kroatoj (Hrvatsko vijeće obrane) kun la armeo de la Respubliko Kroatio je dua flanko kaj la armeo de la Serba Respubliko (Vojska Republike Srpske) kun la Jugoslava Popola Armeo (JNA) je tria flanko. Fina rezulto estis la internacia agnosko de la suverena ŝtato Bosnio kaj Hercegovino kaj forta malcentrigo de la ŝtata potenco.

1992: plimultiĝanta detruo de civilaj objektoj en Sarajevo

Dum la milito pliakriĝis la kontraŭstaron inter la diversaj sektoroj kaj la vivkondiĉoj terure malpliboniĝis. Unu el la ĉefa batalo de la milito estis la sieĝo de Sarajevo fare de serboj kaj la rezistado de la lokaj ĉefurbanoj. Krome multobliĝis la respektivaj akuzoj de amasmurdoj de civiluloj aŭ prizonuloj en la diversaj geografiaj sektoroj.

Vidu ankaŭ