Krakova Societo ESPERANTO: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informoj laŭ la retejo de KSE
 
+ koordinato
Linio 1: Linio 1:
{{Koordinato|latitudo=50.044414|longitudo=19.945507|type=landmark|region=PL}}


[[Krakova Societo ESPERANTO]] estas loka [[Esperanto-klubo]] en la [[Pollando|sudpollanda]] urbo [[Krakovo]]. Estras ĝin [[Lidia Ligęza]]. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", apud la rivero [[Vistulo]].
[[Krakova Societo ESPERANTO]] estas loka [[Esperanto-klubo]] en la [[Pollando|sudpollanda]] urbo [[Krakovo]]. Estras ĝin [[Lidia Ligęza]]. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", apud la rivero [[Vistulo]].


Linio 12: Linio 15:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://esperantujo.w.interia.pl Retejo de la Krakova Societo ESPERANTO]
* [http://esperantujo.w.interia.pl Retejo de la Krakova Societo ESPERANTO]
* [http://goo.gl/maps/jo4xD Sidejo de la societo sur mapo]


[[Kategorio:Krakovo]]
[[Kategorio:Krakovo]]

Kiel registrite je 14:07, 21 aŭg. 2015

50.04441419.945507


Krakova Societo ESPERANTO estas loka Esperanto-klubo en la sudpollanda urbo Krakovo. Estras ĝin Lidia Ligęza. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", apud la rivero Vistulo.

Klubaj renkontiĝoj okazas ĉiusemajne (krom somero) en la kulturdomo. La oficiala organo de la societo estas Apudvistula Bulteno, eldonata ĉirkaŭ 8-foje jare.

Historio

La societo fondiĝis fine de majo 1906 kaj havis pli ol 50 membrojn. Ĝia unua prezidanto iĝis doktoro Antoni Schudmak. Unu jaron poste ĝi estis oficiale registrita. En 1912 en Krakovo okazis la 8-a Universala Kongreso. Prezidanto de la LKK estis Odo Bujwid, tiama gvidanto de la societo.

Post la unua mondmilito la societo refondiĝis la 13-an de februaro 1919, Odo Bujwid elektiĝis kiel ĝia prezidanto. Tiun postenon li tenis ĝis 1924, tiam anstataŭis lin profesoro Bronisław Kuhl. Bujwid tamen reelektiĝis denove en 1927. La sekva granda evento por la loka movado estis 23-a Universala Kongreso, kie grave kontribuis la societo. Post la dua mondmilito la krakova esperantistaro restis malaktiva dum longa tempo. Nur en 1957 ekagis krakova filio de AEP. La movado vigliĝis ankaŭ pro la gvido de PEA fare de Stanisław Świstak.

Nur la 24-an de marto 1995 okazis ĝenerala kunveno, kiu celis denove oficialigi la societon, kiu havis tiam 118 membrojn. Elektiĝis nova estraro, kun Danuta Rymar kiel prezidantino. En 1997 la nova prezidantino iĝis Lidia Ligęza.

Eksteraj ligiloj