Provinco Kacereso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 65: Linio 65:


[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Provincoj de Hispanio]]
[[Kategorio:Provinco Kacereso| ]]
[[Kategorio:Provinco de Cáceres| ]]

Kiel registrite je 22:10, 25 aŭg. 2015

Situo de la provinco Kacereso en Hispanio

Kacereso (hispane: Cáceres estas provinco de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Ekstremaduro, dum ties sudan parton okupas la Provinco de Badajoz. Ĝi limas kun la provincoj de Salamanca kaj Ávila norde, Toledo nordoriente, Badajoz sude kaj kun Portugalio okcidente.

La ĉefurbo estas la urbo Cáceres.

La provinco Kacereso havas populacion de 412.899 loĝantoj (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2006), el kiuj 21,8% loĝas en la ĉefurbo.

Ekonomie temas pri agrikultura regiono (kun brutobredado), sed lastatempe turismo estas gravega enspezofonto en la historiaj urboj Cáceres, Trujillo kaj Plasencia kaj en la belaj komarkoj de la nordo kaj sudoriento de la provinco.

Geografie la provinco enhavas diversajn pejzaĝojn nome sude ebenaĵo inter Trujillo kaj Cáceres, pli norde la valo de la rivero Taĵo kaj plej norde la montaraj komarkoj; ankaŭ sudoriente estas montara komarko Villuercas. Okcidente la strio lima kun Portugalio estis izolita de tiaj kontaktoj, kiam ne rekte en milita situacio, dum nuntempe tiu proksimeco estas helpo por ambaŭflankaj kultura kaj ekonomia situacioj: oni konstruis ŝoseojn kaj pontojn kie iam ne ekzistis. La nordorientaj zonoj profitas la proksimecon de urbo Madrido de kie venas multaj turistoj kaj vizitantoj.

Administraj distriktojkomarkoj de la provinco Kacereso

Urboj de la provinco

Plej loĝataj urboj
Pozicio Urbo Loĝantaro
1-a Cáceres 90.218
2-a Plasencia 39.785
3-a Navalmoral de la Mata 17.099
4-a Coria 12.767
5-a Miajadas 10.241
6-a Trujillo 9.860
7-a Talayuela 9.282
8-a Moraleja 7.983
9-a Jaraíz de la Vera 6.464
10-a Arroyo de la Luz 6.461

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj