Balkana duoninsulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de la [[Turka Imperio]], "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "[[balkanigo]]".
Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de la [[Turka Imperio]], "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "[[balkanigo]]".
Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.
Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

==Kulturo==
===Duskribismo===
[[Nikola Raŝiĉ]] en sia eseo ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo''<ref>Nikola Raŝiĉ, ''Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo'' [2000]. En [[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], [[2015]]. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.</ref> ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la [[skribsistemo]]. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas [[alfabeto]]n kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du [[ortografio]]j, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj ''skizoskribio'' kaj ''skizografio'') same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis [[Moldavio]] ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la [[araba]]. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en [[Hindio]] ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de [[Bosnio]] estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.


== Esperanto en Balkanio ==
== Esperanto en Balkanio ==

Kiel registrite je 20:08, 25 sep. 2015

La Balkana duoninsulo estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala duoninsulo.

Ĝi ampleksas la hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio, Montenegro, Kroatio, Respubliko de Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio.

Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro.

La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajtojn alevoluintajn en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn. Oni nomas tion la balkana lingvoligo.

Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto. Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de la Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo". Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

Kulturo

Duskribismo

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Esperanto en Balkanio

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo de Niš (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.balkanalysis.com greke http://www.lib.msu.edu/sowards/balkan greke http://www.civilitasresearch.org greke http://www.rferl.org/balkan-report

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.