Ajnagrunda aŭtomobilo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q946596) |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
* alta [[ĉasio]], rilate al la grundo |
* alta [[ĉasio]], rilate al la grundo |
||
* grandaj radoj kaj malfajna [[pneŭmatiko|pneŭa]] profilo |
* grandaj radoj kaj malfajna [[pneŭmatiko|pneŭa]] profilo |
||
* [[ |
* [[kvarrada propulso]] |
||
* tre malalte lokita movilo |
* tre malalte lokita movilo |
||
* [[diferenciala blokilo]] |
* [[diferenciala blokilo]] |
Kiel registrite je 18:44, 12 okt. 2015
Ajnagrundaj aŭtomobiloj (ĵipo, ekstervojaj aŭtomobiloj) estas aŭtomobiloj por veturi sur malfacilaj grundoj, ekster vojo kun firma glata surfaco (ekz. asfalta aŭ betona).
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭa profilo
- kvarrada propulso
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala blokilo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de soldatoj, ĉasistoj, en la agro- kaj forstokulturo kaj en motorsporto. Ili eĉ iĝas tre laŭmodaj ĉe la riĉaj etburĝoj, nur por la ŝajnigado. La terenaj aŭtoj estas parencaj al Sport-Utila Veturilo (angle Sports Utility Vehicle).
mezurnombroj
Por la terena veturkapablo ekzistas karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla je malrapida veturo.
- suprenira kapablo (dekliveco)
- grunda libereco (maksimuma alto de mallarĝaj obstakloj)
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
tipaj terenaj aŭtomobiloj
- Unimog
- Munga
- Mercedes G-klaso, Wolf (Bundeswehr)
- VW Iltis
- Toyota Landcruiser
- Nissan Patrol
- Jeep
- Steyr-Daimler-Puch Haflinger kaj Pinzgauer
- Land Rover
- Hummer
- Lada Niva
- Suzuki Samurai/JIMNY
jure
En la Eŭropunia juro, terena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj kun sekvaj ekipaĵoj:
- Antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movitaj
- diferenciala blokilo.
Krom tio ekzistas preskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.