Gaston Moch: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
+ teksto sub la bildo |
Alpinu (diskuto | kontribuoj) e French spelling (Ecole -> École) |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
'''Gaston MOCH''' [mok] (naskita la {{daton|6|marto|1859}} en Saint-Cyr apud [[Parizo]]; mortinta en [[1935]]) estis [[franca esperantisto]], oficiro de artilerio ĝis 1894, poste verkisto kaj [[pacifisto]]. |
'''Gaston MOCH''' [mok] (naskita la {{daton|6|marto|1859}} en Saint-Cyr apud [[Parizo]]; mortinta en [[1935]]) estis [[franca esperantisto]], oficiro de artilerio ĝis 1894, poste verkisto kaj [[pacifisto]]. |
||
En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l' |
En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l'École Polytechnique“, li legis libron pri [[Leibniz]] kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de internacia kompreniĝo, tiom pli ke li estis [[poligloto]]. Li aliĝis al Esperanto en 1889 (la tria aliĝinto en [[Francujo]]) kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]], li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris [[Beaufront|de Beaufront]], unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la [[Delegacio]] por alpreno de la lingvo internacia (1907) kiel anstataŭanto de [[%C3%89mile_Boirac|Émile Boirac]]. Iom post iom li deturnis sin de Esperanto, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon "[[Ido_%28lingvo%29|Ido]]". En la 1930-aj jaroj li reĵetis eĉ la ideon de [[planlingvo]]. |
||
Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en Esperanto precipe pri paco kaj malarmo, li verkis |
Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en Esperanto precipe pri paco kaj malarmo, li verkis |
Kiel registrite je 23:46, 19 okt. 2015
Gaston MOCH [mok] (naskita la 6-an de marto 1859 en Saint-Cyr apud Parizo; mortinta en 1935) estis franca esperantisto, oficiro de artilerio ĝis 1894, poste verkisto kaj pacifisto.
En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l'École Polytechnique“, li legis libron pri Leibniz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de internacia kompreniĝo, tiom pli ke li estis poligloto. Li aliĝis al Esperanto en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo) kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Zamenhof, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (1907) kiel anstataŭanto de Émile Boirac. Iom post iom li deturnis sin de Esperanto, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon "Ido". En la 1930-aj jaroj li reĵetis eĉ la ideon de planlingvo.
Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en Esperanto precipe pri paco kaj malarmo, li verkis
- La question de la langue internationale et sa solution par l' Espéranto, 1897.
- Pri la elparolado de Esperanto, 1907.
- Traduko de Tristan Bernard: Angla lingvo sen profesoro, komedieto, 1907.
- Traduko de About: La Reĝo de la Montoj, 1909.
- Pri la transskribo de la propraj nomoj en Esperanto, 1910.
Moch estis membro de la Lingva Komitato de 1905[1] ĝis 1912 (eksigo por kontraŭesperanta agado). (Surbaze de la artikolo de Louis BASTIEN en Enciklopedio de Esperanto).
Rete legeblaj verkoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.