Sabato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korekteto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19: Linio 19:
== Proverbo ==
== Proverbo ==
Ekzistas [[proverbo]] pri sabato en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
Ekzistas [[proverbo]] pri sabato en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|'' Liaj dentoj povas festi sabaton. ''}}
* {{citaĵo|'' Liaj dentoj povas festi sabaton. ''}}


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 27: Linio 27:
|ReVo=sabat
|ReVo=sabat
}}
}}
{{el}} http://home.netvigator.com/~jskfung/co/special/s10.html <!-- _安息日被更改為七日的第一日_? -->
{{EL}} http://home.netvigator.com/~jskfung/co/special/s10.html <!-- _安息日被更改為七日的第一日_? -->
{{el}} http://www.cjvlang.com/Dow/index.html <!-- _Ngày_ _trong_ _tuần_ vjetnama lingvo _được_ _so_ _sánh_ _với_ _ngày_ _trong_ _tuần_ _tiếng_ _Hoa_ _và_ _Nhật_ (angla lingvo) -->
{{EL}} http://www.cjvlang.com/Dow/index.html <!-- _Ngày_ _trong_ _tuần_ vjetnama lingvo _được_ _so_ _sánh_ _với_ _ngày_ _trong_ _tuần_ _tiếng_ _Hoa_ _và_ _Nhật_ (angla lingvo) -->
{{el}} http://www.indepthinfo.com/weekdays/saturday.shtml <!-- _Hwanon_ Sabato _Geat_ _His_ _Naman_ -->
{{EL}} http://www.indepthinfo.com/weekdays/saturday.shtml <!-- _Hwanon_ Sabato _Geat_ _His_ _Naman_ -->
{{el}} http://www.spiegel.de/kultur/zwiebelfisch/0,1518,340668,00.html <!-- _Zwiebelfisch_-_Kolumne_ -->
{{EL}} http://www.spiegel.de/kultur/zwiebelfisch/0,1518,340668,00.html <!-- _Zwiebelfisch_-_Kolumne_ -->


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 11:01, 3 nov. 2015

Bildo en kiu aperas la dio Javeo ripozanta sur la tero dum sabato, de Julius Schnorr von Carolsfeld (1794-1872).

Sabato. Laŭ la Internacia Prinorma Komitato (ISO) la sabato tutmonde fariĝis la sesa tago de la semajno, ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero). Verŝajne ne ĉiuj homoj konscias pri tio. Por la eklezioj ĝi kompreneble restas ĉie la sepa kaj lasta tago de la semajno.

En Esperanto, la nomo venas el la latina sabbatum, kiu siavice venas de la hebrea shabbat, ŝabato en Esperanto, tago de ripozo kaj religia observo, kiun la judoj festas sabate. La hebrea vorto "shabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.

El ŝabat venas la vortoj samedi, sábado, Samstag kaj sabato ankaŭ.

Pli malnova nomo por la tago estis dies Saturnis, tago de la dio Saturno, el kiu venis la vorto Saturday.

En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, sabato estas la unua tago de la semajnfino.

Ne nur la judoj sed ankaŭ kelkaj kristanaj sektoj kiel la Adventistoj de la Sepa Tago observas ŝabaton sabate.

Sabato sekvas vendredon kaj antaŭvenas dimanĉon. Vidu: Gregoria kalendaro.

Kvankam la multegaj malpermessitaj agoj (entute trideknaŭ, ĉerpeblaj el la Biblio) rigore observeblaj, tiu tago, krom socian perspektivon de libereco, transdonas por hebreoj kaj kristanaoj super ĉio religian signifon: rekoni Dion Kreinton kaj enmeti la homon en dimension kiu transcendas la tempon kaj la vivon.


Proverbo

Ekzistas proverbo pri sabato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Liaj dentoj povas festi sabaton.  

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://home.netvigator.com/~jskfung/co/special/s10.html Ŝablono:EL http://www.cjvlang.com/Dow/index.html Ŝablono:EL http://www.indepthinfo.com/weekdays/saturday.shtml Ŝablono:EL http://www.spiegel.de/kultur/zwiebelfisch/0,1518,340668,00.html

Referencoj

  1. Lernu