Naruhito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
Linio 11: Linio 11:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.kunaicho.go.jp/e03/ed03-03.html Kunaicho | Iliaj imperiestraj moŝtoj Kronprinco Naruhito kaj Kronprincino Masako] (angle)
{{EL}} [http://www.kunaicho.go.jp/e03/ed03-03.html Kunaicho | Iliaj imperiestraj moŝtoj Kronprinco Naruhito kaj Kronprincino Masako] (angle)


[[Kategorio:Japanoj]]
[[Kategorio:Japanoj]]

Kiel registrite je 19:44, 3 nov. 2015

Naruhito en 2008

Kronprinco Naruhito (japane: 皇太子徳仁親王 Kōtaishi Naruhito Shinnō; naskiĝis la 23-an de februaro 1960 en Tokio, Japanio) estas la plej aĝa filo de la imperiestro Akihito kaj la imperiestrino Michiko. Lia infana titolo estis Princo Hiro (浩宮 Hiro-no-miya). Li iĝis oficiala kronprinco je sia 31-a naskiĝdatreveno, la (23-an de februaro 1991).

Edukado

Naruhito post siaj historiaj studoj ĉe la universitato Gakushuin ricevis en 1982 la diplomon Bachelor kaj en 1988 Master. De 1983 ĝis 1985 li studis ankaŭ ĉe Merton College en Oksfordo, Anglio.

Geedziĝo kaj familio

Kronprinco Naruhito fianĉiĝis la 19-an de januaro 1993 al Princino Masako. Li jam dufoje faris al la burĝa diplomatfilino geedziĝproponon, antaŭ ol ŝi konsentis. La 9-an de junio 1993 ambaŭ geedziĝis.

La nura infano de la paro, Princino Aiko naskiĝis la 1-an de decembro 2001. Ĉe ŝia naskiĝo ekis debato en Japanio pri la reguloj de la tronosukcedo, ĉar ĝi malpermesis al virinoj surtroniĝon, kaj la imperiestra familio de 1965 ne plu naskis filojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Kunaicho | Iliaj imperiestraj moŝtoj Kronprinco Naruhito kaj Kronprincino Masako (angle)