Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Nekorekta linirompo (<br>), anstataŭigis: </br> → <br> (6) per AWB)
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
 
== Fondiĝo kaj celoj ==
Jam dum la pasinteco ekzistis streboj de dekstre ekstremismaj membroj de la Eŭropa Parlamento, krei komunan frakcion, sed ĝis nun la juraj kondiĉoj pri sufiĉe granda nombro da parlamentanoj el sufiĉe granda nombro da ŝtatoj ne estis plenumataj. Pro la aliĝo de la ŝtatoj [[Rumanio]] kaj [[Bulgario]] al la [[Eŭropa Unio]] la [[1-an de januaro]] [[2007]] kaj la sendo de dekstrismaj parlamentanoj el tiuj ŝtatoj al la Eŭropa Parlamento, la grupo nun havas la necesan nombron de minimume 20 parlamentanoj el 6 ŝtatoj kaj tuj preparis fondon de frakcio.<ref>Gazetara servo de la Eŭropa Parlamento: [http://www.europarl.europa.eu/news/expert/briefing_page/1927-015-01-03-20070112BRI01902-15-01-2007-2007/default_en.htm Resumoj de la plenkunsidoj inter la 15-a ĝis 18-a de januaro 2007 - Strasburgo] (paĝoj anglalingvaj)</ref> Al la antaŭaj 15 parlamentantoj el Aŭstrio, Belgio, Britio, Francio kaj Italio aliĝis 9 el la du novaj membroŝtatoj. Politika ĉarto publikiĝis la 9-an de januaro, kaj la saman tagon la frakcio estis oficiale registrita en la Eŭropa Parlamento. La frakcio oficiale ekfunkciis la 15-an de januaro 2007, dum la unua kunsida tago de la parlamento dum 2007.
 
La frakcia prezidanto ''Bruno Gollnisch'' anoncis, ke la frakcio ITS ĉefe publikigos sian opinion pri la enmigro de ne-EU-anoj en la Eŭropan Union, kaj pri la diskutata liberaligo de laboraj servoj ene de la Unio. La aŭstra parlamentano ''Andreas Mölzer'' deklaris, ke la plej gravaj celoj estus la batalo kontraŭ eŭropa konstitucio, la teno de eŭopa ligo de suverenaj ŝtatoj kaj la malebligo de kreo de centralisma eŭropa ŝtatego. Post la frakcia fondiĝo la parolisto de la frakcio [[Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj]] en la Eŭropa Parlamento, [[Martin Schulz]] ([[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|SPD]]) alvokis la aliajn frakciojn kunlabori pri tio, ke la dekstrismaj EU-parlamentanoj ne ricevu elstarajn postenojn ene de la parlamento, do ekzemple ne elektiĝu prezidanto aŭ vicprezidanto de komisionoj aŭ delegacioj. La [[ Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo]], la [[Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj]] kaj la [[Frakcio de la Verduloj kaj Libera Eŭropa Alianco]] subtenis tiun proponon. Plue la socialdemokratoj proponis, malfaciligi la kondiĉoj por kreo de frakcio post la venontaj eŭropaj balotoj. Membroj de la konservativa frakcio [[Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj]] (la plej granda parlamenta frakcio) jam antaŭ la fondo de la dekstrisma frakcio anoncis voli jure batali kontraŭ la nova politika grupo. Konservativaj kaj socialdemokratiaj parlamentanoj sekve provis atingi malfondon de la dekstrisma frakcio kun la argumentoj, ke la frakcianoj politike estus ne tro malunuecaj. Tiuj provoj tamen ne sukcesis, kaj la frakcio daŭre vivas.
 
== Gvidantoj ==
La frakcion prezidis la franco [[Bruno Gollnisch]], kies partio [[Front National (Francio)|Front National]] estis la plej forta partio de la frakcio. Vicprezidantoj estis la belgo [[Philip Claeys]], la rumano [[Eugen Mihăescu]] kaj la brito [[Ashley Mote]]. Estraranoj krome estis la aŭstro [[Andreas Mölzer]], la bulgaro [[Dimitar Stojanow]], la italoj [[Luca Romagnoli]] kaj [[Alessandra Mussolini]]. La postenon de kasisto transprenis la rumano [[Petre Popeangă]].
 
== Membropartioj ==
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.europarl.europa.eu/members/expert/groupAndCountry/search.do?group=2345&language=DE informoj pri la frakcianoj sur la paĝoj de la eŭropa parlamento (ĉi-tie en la germana, sed ankaŭ havebla en aliaj lingvoj)]
 
{{Frakcioj en la Eŭropa Parlamento}}
112 941

redaktoj

Navigada menuo