Saint-Barthélemy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: akuzativo
Linio 16: Linio 16:
Dum [[1648]] francaj [[koloniigo|koloniistoj]] setlis sur la insulo. Dum [[1651]] la franca reĝo tamen vendis la insulon al la [[ordeno de Malto]]. Kvin jarojn pli poste, dum [[1656]], la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro [[1763]] denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.
Dum [[1648]] francaj [[koloniigo|koloniistoj]] setlis sur la insulo. Dum [[1651]] la franca reĝo tamen vendis la insulon al la [[ordeno de Malto]]. Kvin jarojn pli poste, dum [[1656]], la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro [[1763]] denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.


Dum [[1785]] la reĝo [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]] de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvalora insulo kontraŭ komerca rajto en la haveno de [[Gotenburgo]] kun la reĝo [[Gustavo la 3-a]] de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝloko [[Gustavia]]. Laŭ statuso de libera komercado la [[haveno]] ekprosperisĝis dum [[1852]] granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.
Dum [[1785]] la reĝo [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]] de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvaloran insulon kontraŭ komerca rajto en la haveno de [[Gotenburgo]] kun la reĝo [[Gustavo la 3-a]] de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝloko [[Gustavia]]. Laŭ statuso de libera komercado la [[haveno]] ekprosperisĝis dum [[1852]] granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.


La 10-an de aŭgusto [[1877]] la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 [[franca franko|francaj frankoj]].
La 10-an de aŭgusto [[1877]] la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 [[franca franko|francaj frankoj]].

Kiel registrite je 18:14, 8 nov. 2015

Ĉi tiu artikolo temas pri la transmara kolektivo Saint-Barthélemy. Por aliaj signifoj, vidu Saint-Barthélemy (apartigilo)
Flago de Saint-Barthélemy
satelita bildo de Saint-Barthélemy
Situo

Saint-Barthélemy (aŭ mallonge Saint Barts, ambaŭ formoj france por "Sankta Bartolomeo") estas insulo de la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. Ekde februaro 2007 la insulo estas transmara kolektivo de Francio. Ĝi havas areon de 24 km² kaj iom malpli ol 7.000 enloĝantojn, do proksimume 280 enloĝantojn po km². La geografiaj koordinatoj estas 17° 55′ norde kaj 62° 50′ okcidente.

La tuta insulo estas unu komunumo de Francio. Ĝis februaro 2007, kune kun la najbara insuloparto Saint-Martin (france por "Sankta Marteno") ĝi konsistigis arondismenton de la transmara departemento Gvadelupo de Francio, la Arondismento Nordaj Insuloj (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Administra centro de Saint-Barthélemy estas la loĝloko Gustavia, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo" - administra sidejo de la arondismento estas la loĝloko Marigot sur la najbara Saint-Martin.

Politika statuso

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Barthélemy estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Martin, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. La valuto de Saint Barthélemy estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.

Historio

La insulo origine estis loĝata de la etno kariboj. Dum la jaro 1493 la navigisto Kristoforo Kolumbo malkovris kaj nomis ĝin laŭ sia frato Bartolomeo.

Dum 1648 francaj koloniistoj setlis sur la insulo. Dum 1651 la franca reĝo tamen vendis la insulon al la ordeno de Malto. Kvin jarojn pli poste, dum 1656, la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro 1763 denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.

Dum 1785 la reĝo Ludoviko la 16-a de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvaloran insulon kontraŭ komerca rajto en la haveno de Gotenburgo kun la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝloko Gustavia. Laŭ statuso de libera komercado la haveno ekprosperisĝis dum 1852 granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.

La 10-an de aŭgusto 1877 la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 francaj frankoj.

la insula haveno

Trafiko

Sur la insulo ekzistas flughaveno, kiu nomiĝas kiel la insulo (ĝia IATA-kodo estas SBH). Pilotoj de privataj aviadiloj, kiuj volas surteriĝi tie, bezonas specialan licencon, ĉar la surteriĝo pro daŭre ŝanĝiĝantaj ventoj kaj la monta situo relative danĝeras.

Eksteraj ligiloj