Genseriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono
e {{vivtempo}}
Linio 5: Linio 5:
{{ĝermo|historio}}
{{ĝermo|historio}}


{{vivtempo|4-a jarcento|477|Gaisariks}}
[[Kategorio:Ĝermanoj]]
[[Kategorio:Ĝermanoj]]

Kiel registrite je 14:24, 11 nov. 2015

arĝenta monero Siliqua kun portreto de Gaisariks
la vandala imperio de Gaisariks ĉirkaŭ la jaro 455

Gaisariks (vandale Gaisarīks, latine Geisericus, germane - kiel reprezentanto de nunaj ĝermanaj lingvoj - Geiserich, GenserichGaiserich, en multaj romanidaj lingvoj Genserico aŭ simile, signifo "lanca reganto", naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 389, mortis la 25-an de januaro 477 en Kartago), estis historie grava ĝermano el la tribo de asdingoj apartena al la etno de vandaloj, tiutempe vivantaj sur la iberia duoninsulo. Li estis reĝo respektive reganto de la vandaloj kaj alanoj inter la jaroj 428 kaj 477. Gaisariks estis la fondinto de la vandala regno en la antaŭa romia provinco Africa proconsularis en nordokcidenta Afriko, ampleksanta ankaŭ la insulojn Korsiko kaj Sardinio. Post kreo de sia ŝtato, la vandaloj militmarŝis kontraŭ pliaj partoj de la Roma Imperio, kaj ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Gaisariks, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizar detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.