Hanovro (lando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
| flago = Flag of Hanover 1837-1866.svg
| flago = Flag of Hanover 1837-1866.svg
| artikolo pri la flago =
| artikolo pri la flago =
| flago grandeco =
| flago grandeco = 120
| blazono = Kingdom of Hanover Arms.svg
| blazono = Kingdom of Hanover Arms.svg
| artikolo pri la blazono =
| artikolo pri la blazono =
| blazono grandeco =
| blazono grandeco = 120
| kadro blazono =
| kadro blazono =
| mapo = Hanovro1720.png
| mapo = Hanovro1720.png

Kiel registrite je 19:20, 25 nov. 2015

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)
1. Elekto-princlando Hanovro
2. Reĝlando Hanovro
Plena origina nomo:
1. Kurfürstentum Hannover, Kurhannover
2. Königreich Hannover
17081806

Geografio
Ĉefurbo:
Hanovro
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
rangaltiĝo de la duko al princo-elektisto
Pereo:
aneksita de Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Brunsvigo-Luneburgo Brunsvigo-Luneburgo
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La lando Hanovro (en Esperanto kelkfoje ankaŭ nomata "Hanovrio") estas historia regiono – kaj portempe memstara lando dinastie ligita kun Britio – en norda Germanio. Ĝia teritorio estas la ĉefa parto de la hodiaŭa federacia lando Malsupra Saksio. Ĉefurbo estis Hanovro.

Antaŭulo de la lando Hanovro estis la princlando Calenberg, parto de la iama duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg). Ekde 1692 ĝi ankaŭ neoficiale nomiĝis "duklando Hanovro".

En 1708 ĝi rangaltiĝis al "elekto-princlando Hanovro" ("Kurhannover"). La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto. Hanovro kaj Britio havis komunan reĝon de 1714 ĝis 1837.

En 1806 la elektoprinclando estis okupita de Prusio, kaj anstataŭ ĝi estis formita la napoleona ŝtato Reĝlando Vestfalio. Post Napoleono, la lando estis restarigita kaj rangaltigita de la Viena Kongreso kaj ekzistis de 1814 ĝis 1866 kiel memstara "reĝlando Hanovro". En 1866 ĝi estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara ŝtato. Ĝia teritorio fariĝis prusia provinco, "provinco Hanovro".

Post la Dua Mondmilito la lando Prusio estis malfondita. Per dekreto de la brita militista registaro la lando Hanovro estis restarigita la 23-an de aŭgusto 1949, sed ĝuis nur tre mallongan memstaran ekziston, ĝis kiam alia dekreto la 23-an de novembro samjare unuigis ĝin kun najbaraj landopartoj al la nove kreita federacia lando Malsupra Saksio.

Regantoj

La dinastio Hanovro regis la duklandon Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro", kiu ekde 1692 fariĝas elekto-princlando.

Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo).

Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo

Reĝoj de Hanovro

En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.