Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
e →La nombro de esperantoparolantoj: Aktualigo de retligo |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
Laŭ sugestoj de Lindstedt, [[Edmund Grimley Evans]] modifis la skemon per aldono de |
Laŭ sugestoj de Lindstedt, [[Edmund Grimley Evans]] modifis la skemon per aldono de |
||
* 10 000 000 iam iom studis ĝin<ref>http://www.rano.org/nombro.html</ref>. |
* 10 000 000 iam iom studis ĝin<ref>http://web.archive.org/web/20060924124158/http://www.rano.org/nombro.html</ref>. |
||
== Referencoj == |
== Referencoj == |
Kiel registrite je 22:07, 11 dec. 2015
Jouko LINDSTEDT (naskiĝis en 1955) estas profesoro en Instituto pri Slavistiko kaj Baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando).
Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantio:
- pri sia taksopropono pri la nombro de esperantoparolantoj en la mondo (vidu sube).
- kiel esperanta edukanto kaj redaktoro de la Hejma vortaro.
- kiel kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo.
- kiel la Esperantisto de la Jaro en 2000 (kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre), nomumita de La Ondo de Esperanto.
Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la makedona kaj Esperanto, kaj al lingvopolitiko.
La nombro de esperantoparolantoj
En 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron pri parolantoj de Esperanto jene:
- 1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
- 10 000 parolas ĝin flue, kvazaŭ denaske.
- 100 000 povas uzi ĝin por efika komunikado.
- 1 000 000 konas la elementojn de ĝi.
Lindstedt klarigas, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".
Laŭ sugestoj de Lindstedt, Edmund Grimley Evans modifis la skemon per aldono de
- 10 000 000 iam iom studis ĝin[1].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:ELHejmpaĝo de Jouko Lindstedt en Esperanto. Ŝablono:ELIntervjuo je laŭreatiĝo kiel Esperantisto de la Jaro. Ŝablono:ELVerkoj de kaj pri Jouko Lindstedt en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
|