Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
 
Linio 3: Linio 3:
La antaŭa [[Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko]] sin mem likvidis en septembro 1952 sub forta premo de komunistoj, kiuj ne deziris kontaktojn de esperantistoj kun okcidentanoj, plie ili trudis ideon, ke internacia lingvo de laboristaro kaj de la socialisma tendaro estas la [[rusa]].

La rondetoj devis registriĝi ĉe lokaj kulturdomoj, transdoni al ili sian havaĵon, senĉese peti pri diversaj permesoj kaj toleri multajn ĉikanojn. Sed tia traktado esperantistojn ne fortimigis, male aktivigis, junularon eĉ entuziasmigis. La reĝimo baldaŭ konstatis, ke ĝi ne sufokis la movadon, sed nur perdis kontrolon super ĝi.

Restarigon de asocio la reĝimo ne volis permesi, tial ĝi permesis almenaŭ la tutŝtatan komitaton, kiu eldonadis Informilon de [[ĈSEK]], per kiu la komitatanoj anoncadis novaĵojn al esperantistoj. Inter 1959-1968 aperis tridek numeroj, en 1969 estis refonditaj asocioj, memstare ĉeĥa ([[ĈEA]]) kaj slovaka ([[AESSR]]), kaj la Informilon anstataŭis organoj [[Starto]] kaj [[Esperantisto Slovaka]].

Nuna versio ekde 09:30, 15 dec. 2015

Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato estis fondita en 1959 ĉe Kleriga Instituto en Prago por kunordigi la laboron de esperantistaj rondetoj en Ĉeĥoslovakio.

La antaŭa Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko sin mem likvidis en septembro 1952 sub forta premo de komunistoj, kiuj ne deziris kontaktojn de esperantistoj kun okcidentanoj, plie ili trudis ideon, ke internacia lingvo de laboristaro kaj de la socialisma tendaro estas la rusa.

La rondetoj devis registriĝi ĉe lokaj kulturdomoj, transdoni al ili sian havaĵon, senĉese peti pri diversaj permesoj kaj toleri multajn ĉikanojn. Sed tia traktado esperantistojn ne fortimigis, male aktivigis, junularon eĉ entuziasmigis. La reĝimo baldaŭ konstatis, ke ĝi ne sufokis la movadon, sed nur perdis kontrolon super ĝi.

Restarigon de asocio la reĝimo ne volis permesi, tial ĝi permesis almenaŭ la tutŝtatan komitaton, kiu eldonadis Informilon de ĈSEK, per kiu la komitatanoj anoncadis novaĵojn al esperantistoj. Inter 1959-1968 aperis tridek numeroj, en 1969 estis refonditaj asocioj, memstare ĉeĥa (ĈEA) kaj slovaka (AESSR), kaj la Informilon anstataŭis organoj Starto kaj Esperantisto Slovaka.

La unua komitato havis naŭ membrojn.