Legomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 179: Linio 179:


Stokado povas esti mallongdaŭra aŭ longdaŭra. Plej legomoj estas forpaseblaj kaj mallongdaŭra stokado dum kelkaj tagoj havigas flekseblecon en merkatadon. Dum stokado, folienhavaj legomoj perdas [[humideco]]n, kaj la [[vitamino C]] en ili degeneriĝas rapide. Kelkaj produktoj kiaj terpomoj kaj cepoj havas pli bonajn stokokvalitojn kaj povas esti vendataj kiam pli altaj prezoj estas disponeblaj, kaj per etendo de la merkatsezono, pli granda totala volumo povas esti vendata. Se fridigita stokado ne estas disponebla, la prioritato por plej kultivaĵoj estas stokadi altkvalitan produkton, por reteni altan humidecnivelon kaj teni la produkton en ombro.<ref name=Dixie/>
Stokado povas esti mallongdaŭra aŭ longdaŭra. Plej legomoj estas forpaseblaj kaj mallongdaŭra stokado dum kelkaj tagoj havigas flekseblecon en merkatadon. Dum stokado, folienhavaj legomoj perdas [[humideco]]n, kaj la [[vitamino C]] en ili degeneriĝas rapide. Kelkaj produktoj kiaj terpomoj kaj cepoj havas pli bonajn stokokvalitojn kaj povas esti vendataj kiam pli altaj prezoj estas disponeblaj, kaj per etendo de la merkatsezono, pli granda totala volumo povas esti vendata. Se fridigita stokado ne estas disponebla, la prioritato por plej kultivaĵoj estas stokadi altkvalitan produkton, por reteni altan humidecnivelon kaj teni la produkton en ombro.<ref name=Dixie/>

{{redaktata}}
Proper post-harvest storage aimed at extending and ensuring shelf life is best effected by efficient [[cold chain]] application.<ref name=pxk>Kohli, Pawanexh (2008) "Why Cold Chain for Vegetables" in [http://crosstree.info/Documents/Care%20of%20F%20n%20V.pdf ''Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics'']. Crosstree Techno-visors</ref> Cold storage is particularly useful for vegetables such as cauliflower, eggplant, lettuce, radish, spinach, potatoes and tomatoes, the optimum temperature depending on the type of produce. There are temperature-controlling technologies that do not require the use of electricity such as evaporative cooling.<ref name=Sinha>{{cite book|author1=Sinha, Nirmal |author2=Hui, Y.H. |author3= Evranuz, E. Özgül |author4=Siddiq, Muhammad |author5=Ahmed, Jasim |title=Handbook of Vegetables and Vegetable Processing |url=https://books.google.com/books?id=Fz58umYZVK8C&pg=PT192 |year=2010|publisher=John Wiley & Sons |isbn=978-0-470-95844-5 |pages=192, 352}}</ref> Storage of fruit and vegetables in controlled atmospheres with high levels of carbon dioxide or high oxygen levels can inhibit microbial growth and extend storage life.<ref name=Thompson>{{cite book|author= Thompson, A. Keith|title=Controlled Atmosphere Storage of Fruits and Vegetables |url=https://books.google.com/books?id=9DUh8FcKQtsC&pg=PA18|year=2010 |publisher=CABI |isbn=978-1-84593-647-1 |page=18}}</ref>
Pli taŭga stokado celas etendi kaj sekurigi surbretan vivon estas plej bone farita post aplikado de efika [[frostoĉeno]].<ref name=pxk>Kohli, Pawanexh (2008) "Why Cold Chain for Vegetables" in [http://crosstree.info/Documents/Care%20of%20F%20n%20V.pdf ''Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics'']. Crosstree Techno-visors</ref> Malvarma stokado estas partikulare utila por legomoj kiaj florbrasikoj, melongenoj, laktukoj, rafanoj, spinacoj, terpomoj kaj tomatoj, kies plej bona temperaturo dependas el la tipo de produkto. Estas temperatur-kontrolaj teknologioj kiuj ne postulas la uzadon de elektro kia vaporiga malvarmigo.<ref name=Sinha>{{cite book|author1=Sinha, Nirmal |author2=Hui, Y.H. |author3= Evranuz, E. Özgül |author4=Siddiq, Muhammad |author5=Ahmed, Jasim |title=Handbook of Vegetables and Vegetable Processing |url=https://books.google.com/books?id=Fz58umYZVK8C&pg=PT192 |year=2010|publisher=John Wiley & Sons |isbn=978-0-470-95844-5 |pages=192, 352}}</ref> Stokado de fruktoj kaj legomoj en kontrolita atmosfero kun altaj niveloj de karbona dioksido altaj niveloj de oksigeno povas malhelpi mikroban kreskon kaj etendi stokan vivon.<ref name=Thompson>{{cite book|author= Thompson, A. Keith|title=Controlled Atmosphere Storage of Fruits and Vegetables |url=https://books.google.com/books?id=9DUh8FcKQtsC&pg=PA18|year=2010 |publisher=CABI |isbn=978-1-84593-647-1 |page=18}}</ref>

{{redaktata}}
The irradiation of vegetables and other agricultural produce by [[ionizing radiation]] can be used to preserve it from both microbial infection and insect damage, as well as from physical deterioration. It can extend the storage life of food without noticeably changing its properties.<ref>{{cite web |url=https://www.iaea.org/sites/default/files/publications/magazines/bulletin/bull18-0/18005480406su.pdf |title=Use of nuclear energy to preserve man's food |author=de Zeeuw, Dick |publisher=International Atomic Energy Agency |accessdate=2015-03-22}}</ref>
La traktado de legomoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj fare de [[joniga radiado]] povas esti uzata por konservi ilin kaj el mikroba infektado kaj el insekta damaĝo, same kiel el fizika kadukiĝo. Ĝi povas etendi la stokadan vivon de la maĝaĵoj sen rimarkinda ŝanĝo de ties proprecoj.<ref>{{cite web |url=https://www.iaea.org/sites/default/files/publications/magazines/bulletin/bull18-0/18005480406su.pdf |title=Use of nuclear energy to preserve man's food |author=de Zeeuw, Dick |publisher=International Atomic Energy Agency |accessdate=2015-03-22}}</ref>


===Konservado===
===Konservado===

Kiel registrite je 10:39, 17 dec. 2015

Legomoj
Legomoj en surstrata Merkato en Filipinoj.

Legomo estas nutrada kaj kuirarta termino kiu signifas parton de vegetaĵo, kiu estas kutime manĝata de homoj ĉu kiel tuto ĉu kiel parto de la plado, sed ne estas dolĉa frukto, nukso, spico, aŭ greno. La termino legomo ankaŭ signifas la tutan vegetaĵon, kies partoj estas manĝataj. Oni manĝas foliojn (kiel ĉe laktuko), tigojn (ĉe asparago kaj preferinde la plej freŝajn burĝonajn partojn), radikojn (ĉe karotoj), tuberojn (ĉe terpomoj), kaj florojn (brokolo) de diversaj plantoj. Tamen, la termino ankaŭ inkluzivas diversajn nedolĉajn fruktojn, kiel guŝojn (fabojn), tomatojn, avokadojn kaj la molajn semojn de kelkaj plantoj kiel maizo (aludata plej ofte kiel cerealo) kaj pizoj.

Ĉe PIV legomo estas ĉiu manĝebla ĝardena herbo (escepte de sukaj fruktoj kaj de spicaj herboj). Estas plej konataj tipoj la jenaj: folilegomo (ekz. laktuko, plej multaj brasikoj, spinaco), florlegomo (ekz. florbrasiko, brokolo, artiŝoko), fruktolegomo (ekz. kukurbo, tomato), radiklegomo (ekz. karoto), semlegomo (ekz. pizo), ŝoslegomo (ekz. asparago), tiglegomo (ekz. medolbrasiko).

La termino "legomo" estas iome neregula, kaj amplekse difinita per de kuirarta kaj kultura tradicio. Ĝi normale ekskludas aliajn manĝaĵojn derivitajn el plantoj kiaj fruktoj, nuksoj kaj cerealogreno, sed povas kaj ja inkludas semojn kiaj guŝojlegumoj. En kelkaj lingvoj oni alproksimigas la signifon de legomo al tiu de vegetalo, uzata ĉefe en biologio, kaj ne tiom por manĝo aŭ nutrado.

Priskribo

Manĝaĵoj el plantoj: legomoj kaj fruktoj.

Legomvendisto estas profesiulo kiu dediĉas sin al vendado de legomoj kaj fruktoj plej ofte en sama vendejo aŭ sekcio de ĉiovendejo. Ĝi estas grava fako en vendejoj de manĝaĵoj, kune kun viando, fiŝo, pano, ovoj, lakto ktp. La termino legomejo povas referenci al ĉia tipo de kampo kie oni kultivas legomojn, sendepende de grando, posedmaniero, laborsistemo ktp. Dum la termino legomĝardeno plej ofte estas uzata por malgrandaj kampoj plej ofte proksime aŭ eĉ tute apude de domo, kiu es povas esti ĉu hejmo de la legomisto (legomproduktanto, kamparano) aŭ domo por laboriloj, stokejo, stalo ktp.). La termino legomujo estas uzata por aludi al telero aŭ alitipa manĝujo kiel bovlo, en kiu oni surtabligas la legomojn, por ties manĝo.

Legomoj estas preferata manĝofako por vegetarismo, kune kun fruktoj, kaj cerealoj.

Origine, vegetaloj estis rikoltitaj el la naturo fare de ĉasistoj-kolektistoj kaj ties rekta kultivado aperis en kelkaj partoj de la mondo, probable dum la periodo de 10,000 a.K. al 7,000 a.K., kiam disvolviĝis nova agrikultura vivmaniero. Dekomence, oni kultivis plantojn kiuj nature estis kreskiĝintaj surloke, sed post tempopaso, komercado alportis ekzotajn rikolotoproduktaĵojn el aliloke por esti aldonata al tieaj tipoj. Nuntempe, plej legomoj kreskiĝas tutmonde kie la klimato permesas ĝin, kaj tiuj plantoj povas esti kultivataj ankaŭ en protektitaj medioj en la malplej taŭgaj lokoj (forcejoj ktp). Ĉinio estas la plej granda produktanto de legomoj, kaj la tutmonda komerco de agrikulturaj produktoj ebligas, ke la konsumantoj aĉetu legomojn produktatajn el tre malproksimaj landoj. La skalo de produktado varias el vivtenigaj farmistoj kiuj plenumas la postulajn necesojn de sia familio por manĝo, al agrikultura industrio kiu uzas ampleksajn terbienojn por kultivi ununuran produkton. Depende el la tipo de la koncerna legomo, la rikoltado de la produkto estas sekvata de klasigo, stokado, procezado kaj komercigo.

Legomoj povas esti manĝataj ĉu krudaj ĉu kuiritaj kaj ili ludas tre gravan rolo en la homa nutrado, ĉar ili enhavas ĉefe malmulton el grasoj kaj karbohidratoj, sed multon da vitaminoj, mineraloj kaj fibroj. Multaj registaroj kuraĝigas siajn civitanoj al konsumado de plej eble da fruktoj kaj vegetaloj, el kiuj oni rekomendas manĝi kvin aŭ pliajn porciojn ĉiutage.

Terminaro

Venn-a diagramo montras la koincidon de la terminoj "manĝeblaj legomoj" maldekstre laŭ kuirarta senco kaj "fruktoj" dekstre laŭ botanika senco.

La preciza difino de "legomo" povas varii simple pro la multaj partoj de plantoj konsumitaj kiel manĝaĵoj tutmonde - radikoj, tuberoj, bulboj, bulbotuberoj, tigoj, folitigoj, folingoj, folioj, burĝonoj, floroj, fruktoj kaj semoj. La plej ampleksa difino estas la uzado de la vorto adjektive por signifi "materialo de planta origino" por distingi ĝin el "animala", signife "materialo de animala origino". Pli specife, legomo povas esti difinita kiel "ajna planto, parto el kiu estas uzata por manĝo",[1] kaj duaranga signifo poste povus esti "la manĝebla parto de tia planto".[1] Pli preciza difino estas "ajna plantoparto konsumita por manĝo kiu estas nek frukto nek semo, sed inkludante maturajn fruktojn kiuj estas manĝataj kiel parto de ĉefa manĝo".[2][3] Sufiĉe ekster tiuj difinoj estas fungoj kaj aliaj manĝeblaj similaj estaĵoj, kiaj manĝeblaj algoj kiuj, kvankam ne partoj de verdaj plantoj, estas ofte traktataj kiel vegetaloj.[4]

En ĉiutaga lingvaĵo, la vortoj "frukto" kaj "legomo" estas reciproke ekskludaj. "Frukto" havas precizan botanikan signifon, nome kiel parto kiu disvolviĝis el la ovolujo de florplanto. Tio estas konsiderinda diferenca el la tutmonda kuirarta signifo. Dum persikoj, prunoj, kaj oranĝoj estas "fruktoj" en ambaŭ sencoj, multaj aĵoj ofte nomataj "legomoj", kiaj la melongenoj, la kapsikoj kaj la tomatoj, estas botanike fruktoj. La demando ĉu la tomato estas frukto aŭ legomo faris vojon eĉ al la Supera Kortumo de Usono en 1893. Tiu kortumo reguligis unuanime en la proceso Nix kontraŭ Hedden ke tomato estas ĝuste identigita, kaj tiele taksita kiel, legomo, por celoj rilataj al importaĵoj laŭ la Tarifo de 1883. La kortumo tamen agnoskis, ke botanike parolante, tomato estas frukto.[5]

Historio

Samkiel la plimulto de la kamparanoj de Subsahara Afriko, ĉi kamerunano kultivas legomojn je vivteniga nivelo.

Antaŭ la alveno de agrikulturo, homoj estis ĉasistoj-kolektistoj. Ili manĝis manĝeblajn fruktojn, nuksojn, tigojn, foliojn, guŝojn kaj tuberojn, kadavrumis mortintajn animalojn kaj ĉasadis vivantajn por manĝi.[6] Arbarĝardenado en klarejo de tropika ĝangalo ŝajne estis la unua ekzemplo de agrikulturo; utilaj plantospecioj estis identigitaj kaj kuraĝigitaj por kreski dum nedezireblaj specioj estis forigitaj. Plantobredado pere de selektado de variaĵoj kiu enhavu dezireblajn trajtojn kiaj grandaj fruktoj kaj vigla kreskomaniero sekvis tuje.[7] Kvankam la unuaj pruvoj pri sennaturigo de herboj kiaj tritiko kaj hordeo troviĝis en la Fekunda duonluno en Mezoriento, ŝajne diversaj popoloj ĉirkaŭ la mondo startis kreski rikoltajn produktojn en la periodo de 10,000 a.K. al 7,000 a.K.[8] Vivteniga agrikulturo pluas ĝis nuntempe, ĉar estas multaj ruraj farmistoj en Afriko, Azio, Sudameriko kaj aliloke kiu uzas siajn kampetojn por produkti sufiĉajn manĝaĵojn por siaj familioj, kaj eĉ ajna kromproduktado utilas por akiri aliajn varojn.[9]

Laŭlonge de la registrita historio, riĉuloj povis permesi al si akiri varian dieton kiu inkludu viandon, legomojn kaj fruktojn, sed ĉe malriĉuloj, viando estas luksaĵo kaj la manĝaĵoj kiujn ili manĝas estas tre malvaria, tipe enhavantaj ĉefe iome da bazmanĝaĵoj faritaj el rizo, sekalo, hordeo, tritiko, miliomaizo. La aldono de vegetala materialo havigis iome da varieco al la dieto. La bazmanĝa dieto de Aztekoj en Centrameriko estis el maizo kaj ili kultivis ankaŭ tomatojn, avokadojn, fabojn, kapsikojn, kukurbojn, kaj manĝis ankaŭ semojn de ternuksoj kaj amaranto por suplementi siajn tortiljojn kaj kaĉojn. En la teritorio de la nuna Peruo, la Inkaoj vivtenis sin el maizo en la malaltaj teroj kaj el terpomoj ĉe pli altaj terenoj. Ili uzis ankaŭ semojn el kvinoo, suplementante sian dieton per kapsikoj, tomatoj kaj avokadoj.[10]

En Antikva Ĉinio, rizo estis la bazmanĝa agrikultura produkto en la sudo kaj tritiko en la nordo, el kiuj tiu laste menciita kuiriĝis kiel farĉopastaĵoj, nudeloj kaj patkukoj. Legomoj uzitaj por akompani tiujn estis ignamoj, sojfaboj, faboj, rapoj, ŝalotoj kaj ajloj. La dieto de antikvaj egiptoj estis bazita sur pano, ofte enhavanta sablon kiu difektigis siajn dentojn. Viando estis luksaĵo sed fiŝoj estis pli disponeblaj. Tiuj estis akompanataj de gamo da legomoj kiaj longkukurboj, faboj, lentoj, cepoj, poreoj, ajlo, rafanoj kaj laktukoj.[10]

La ĉefa dieto de la antikvaj grekoj estis pano, kaj tio estis akompanata de kapra fromaĝo, olivoj, figoj, fiŝoj kaj foje viando. La kultivitaj legomoj estis cepoj, ajlo, brasikoj, melonoj kaj lentoj.[11] En Antikva Romo oni faris densan kaĉon el ameltritiko aŭ faboj, akompane de verdaj legomoj sed malmulta viando, kaj fiŝoj ne estis tre aprezataj. Romianoj kultivis grandajn fabojn, pizojn, cepojn kaj refanojn kaj manĝis la foliojn de betoj pli ol ties radikojn.[12]

Kelkaj oftaj legomoj

Kelkaj oftaj legomoj
Bildo Priskribo Uzataj partoj Origino Kultivovarioj Monda produktado
(×106 tunoj, 2012)[13]
brasiko
Brassica oleracea
folioj, akselaj ŝosoj, tigoj, florŝosoj Eŭropo brasiko, ruĝa brasiko, savoja brasiko, krispa brasiko, burĝonbrasiko, tigobrasiko, florbrasiko, brokolo, ĉina brokolo 70.1
rapo
Brassica rapa
tuberoj, folioj Azio rapo, napo, ĉina brasiko, pekina brasiko, ĉinia brasiko, verda brasiko
rafano
Raphanus sativus
radikoj, folioj, semoguŝoj, semoleo, ŝosoj Sudorienta Azio rafano, dajkono, semoguŝaj variaĵoj
karoto
Daucus carota
radiktuberoj Persio karoto 36.9[n 1]
pastinako
Pastinaca sativa
radiktuberoj Eŭrazio pastinako
ruĝa beto
Beta vulgaris
tuberoj, folioj Eŭropo, Mezoriento kaj Hindio ruĝa beto, marbeto, folibeto, sukerbeto
laktuko
Lactuca sativa
folioj, tigoj, semoleo Egipto laktuko, ĉina laktuko 24.9
faboj
Phaseolus vulgaris
Phaseolus coccineus
Phaseolus lunatus
guŝoj, semoj Centra kaj Suda Ameriko fazeolo, franca fazeolo, ruĝa fazeolo, blanka fazeolo, perua fazeolo 44.6[n 2]
faboj
Vicia faba
guŝoj, semoj Nordafriko
Suda kaj sudokcidenta Azio
fabo
pizo
Pisum sativum
guŝoj, semoj, burĝonoj Mediteranea regiono kaj Mezoriento ĝardena pizo, ebenpizo, sukerpizo, seka pizo 28.9[n 2]
terpomo
Solanum tuberosum
radiktuberoj Sudameriko terpomo 365.4
melongeno
Solanum melongena
fruktoj Suda kaj Orienta Azio melongeno 48.4
tomato
Solanum lycopersicum
fruktoj Sudameriko tomato 161.8
kukumo
Cucumis sativus
fruktoj Suda Azio kukumo 65.1
kukurbo
Cucurbita spp.
fruktoj, floroj Mezameriko kukurboj, legomkukurbo 24.6
cepo
Allium cepa
bulboj, folioj Azio cepo, ŝaloto, askolonio, askalono 87.2[n 2]
ajlo
Allium sativum
bulboj Azio ajlo 24.8
poreo
Allium ampeloprasum
foliguŝoj Eŭropo kaj Mezoriento poreo, elefantajlo 21.7
kapsiko
Capsicum annuum
fruktoj Norda kaj Suda Ameriko kapsiko, dolĉa kapsiko 34.5[n 2]
spinaco
Spinacia oleracea
folioj Centra kaj sukokcidenta Azio spinaco 21.7
ignamo
Dioscorea spp.
tuberoj Tropika Afriko ignamo 59.5
Batato
Ipomoea batatas
tuberoj, folioj, burĝonoj Centra kaj Suda Ameriko batato 108.0
manioko
Manihot esculenta
tuberoj Sudameriko manioko 269.1

Ŝablono:Reflist

Listo de oftaj legomoj

Aziaj legomoj

Afrikaj legomoj

Produktado

Kultivado

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Legomĝardeno kaj Utilĝardeno.
Kultivante legomojn en Sudafriko.

Legomoj estis parto de la homa dieto el ekstermemora tempo. Kelkaj estas bazaj manĝaĵoj sed plej estas akcesoraj kromaĵoj, kiuj aldonas variecon al manĝaĵoj ties unikajn gustojn kaj samtempe, kaj aldonas ankaŭ nutraĵojn necesaj por la sano. Kelkaj legomoj estas plurjaraj sed plej estas unujaraj kaj dujaraj, kutime rikoltita en la sama jaro de semado aŭ plantado. Ajna sistemo estas uzata por kutivi legomojn, sekvante similan modelon; preparado de la grundo per moligado uax mildigado ĝin, forigo aŭ enterigo de fiherboj kaj aldono de organikaj aŭ kemiaj sterkoj; semado de semoj aŭ plantado de junaj plantoj; zorgado de la kultivita planto por malpliigi la plantokonkurencon, kontrolado de plagoj kaj havigado de sufiĉa akvo; rikoltado de la kultivaĵo kiam ĝi pretas; klasifikado, stokado kaj komercigado de la rikolto aŭ ties manĝado freŝe rekte el la grundo.[14]

Diferencaj grundotipoj kongruas al diferencaj kultivaĵoj, sed ĝenerale en moderaj klimatoj, sablecaj grundoj sekiĝas rapide sed ankaŭ varmiĝas rapide printempe kaj estas taŭgaj por fruaj kultivoj, dum tre argilecaj grundoj retenas malsekecon pli bone kaj pli taŭge por malfruaj rikoltosezonoj. La kreskosezono povas esti plilongigita per la uzado de retkovriloj, sonorilkovriloj, plastaj mulĉejoj, tuneletoj kaj forcejoj.[14] En pli varmaj regionoj, la produktado de legomoj estas limigita de la klimato, ĉefe pro la modelo de la precipitaĵo, dum en moderklimataj zonoj, ĝi estas limigita de la temperaturo kaj de la tagolongo.[15]

Foli-brasikoj en Koloradio, Usono.

Je hejma skalo, ŝovelilo, forkego kaj ŝpato estas la uzeblaj iloj, dum ĉe komercaj farmoj disponeblas ampleksa gamo de mekanika ekipaĵaro. Krom traktoroj, tiuj estas plugiloj, erpiloj, driloj, transplantiloj, kultivatoroj, irigacia ekipaĵaro kaj ŝredatoroj. Novaj teknikoj estas ŝanĝantaj kultivoprocedurojn engaĝiĝintajn en kultivado de legomoj pere de komputilkontrolaj sistemoj, lokigiloj pere de GPS kaj memŝoforaj programoj por senŝoforaj maŝinoj kio havigas ekonomian profiton.[15]

Rikoltado

Rikoltado de ruĝa beto en Unuiĝinta Reĝlando.

Kiam oni rikoltas legomon, ĝi estas eltranĉita el sia fonto de akvo kaj manĝado. Ĝi pluspiras kaj perdas humidecon kiam ĝi faras tion, nome procezo plej notinda en la velkiĝo de la verdaj folienhavaj kultivaĵoj. Rikoltado de radikaj legomoj kiam ili estas tute maturaj plibonigas ties stokadan vivon, sed alternative, tiuj radikaj legomoj povas esti lasataj surgrunde kaj kolektitaj laŭlonge de etenda periodo. La rikolta procezo serĉas malpligrandigi damaĝaron kaj vundaron al la kultivaĵoj. Cepoj kaj ajloj povas esti sekigitaj dum kelkaj tagoj en la kampo kaj la radikkultivaĵoj kiaj terpomoj profitas el mallonga maturperiodo en varmaj humidaj medioj dum kiu tempo damaĝo saniĝas kaj la haŭto dikiĝas kaj plifortiĝas. Antaŭ komercado aŭ stokado, oni bezonas fari klasigadon por forigi damaĝitajn aĵojn kaj selekti produktojn laŭ ties kvalito, grando, matureco kaj koloro.[16]

Stokado

Ĉiuj legomoj eltiras profiton el taŭga postrikolta zorgado. Granda proporcio de legomoj kaj de forpaŝantaj manĝaĵoj perdiĝas post rikoltado dum la stokoperiodo. Tiuj perdoj povas esti tiom grandaj kiom ĝis 30 al 50 procento en disvolviĝantaj landoj kie ne disponeblas taŭgaj malvarmaj instalaĵoj por stokado. La ĉefaj kaŭzoj de perdoj estas forĵetaĵoj okazigitaj de humideco, fungoj, mikro-organismoj kaj plagoj.[17]

Provizora stokado de terpomoj en Nederlando.

Stokado povas esti mallongdaŭra aŭ longdaŭra. Plej legomoj estas forpaseblaj kaj mallongdaŭra stokado dum kelkaj tagoj havigas flekseblecon en merkatadon. Dum stokado, folienhavaj legomoj perdas humidecon, kaj la vitamino C en ili degeneriĝas rapide. Kelkaj produktoj kiaj terpomoj kaj cepoj havas pli bonajn stokokvalitojn kaj povas esti vendataj kiam pli altaj prezoj estas disponeblaj, kaj per etendo de la merkatsezono, pli granda totala volumo povas esti vendata. Se fridigita stokado ne estas disponebla, la prioritato por plej kultivaĵoj estas stokadi altkvalitan produkton, por reteni altan humidecnivelon kaj teni la produkton en ombro.[16]

Pli taŭga stokado celas etendi kaj sekurigi surbretan vivon estas plej bone farita post aplikado de efika frostoĉeno.[18] Malvarma stokado estas partikulare utila por legomoj kiaj florbrasikoj, melongenoj, laktukoj, rafanoj, spinacoj, terpomoj kaj tomatoj, kies plej bona temperaturo dependas el la tipo de produkto. Estas temperatur-kontrolaj teknologioj kiuj ne postulas la uzadon de elektro kia vaporiga malvarmigo.[19] Stokado de fruktoj kaj legomoj en kontrolita atmosfero kun altaj niveloj de karbona dioksido aŭ altaj niveloj de oksigeno povas malhelpi mikroban kreskon kaj etendi stokan vivon.[20]

La traktado de legomoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj fare de joniga radiado povas esti uzata por konservi ilin kaj el mikroba infektado kaj el insekta damaĝo, same kiel el fizika kadukiĝo. Ĝi povas etendi la stokadan vivon de la maĝaĵoj sen rimarkinda ŝanĝo de ties proprecoj.[21]

Konservado

The objective of preserving vegetables is to extend their availability for consumption or marketing purposes. The aim is to harvest the food at its maximum state of palatability and nutritional value, and preserve these qualities for an extended period. The main causes of deterioration in vegetables after they are gathered are the actions of naturally-occurring enzymes and the spoilage caused by micro-organisms.[22] Canning and freezing are the most commonly used techniques, and vegetables preserved by these methods are generally similar in nutritional value to comparable fresh products with regards to carotenoids, vitamin E, minerals and dietary fiber.[23]

Bean field and canning factory, New Jersey, US

Canning is a process during which the enzymes in vegetables are deactivated and the micro-organisms present killed by heat. The sealed can excludes air from the foodstuff to prevent subsequent deterioration. The lowest necessary heat and the minimum processing time are used in order to prevent the mechanical breakdown of the product and to preserve the flavor as far as is possible. The can is then able to be stored at ambient temperatures for a long period.[22]

Freezing vegetables and maintaining their temperature at below Ŝablono:Convert/°C will prevent their spoilage for a short period, whereas a temperature of Ŝablono:Convert/°C is required for longer-term storage. The enzyme action will merely be inhibited, and blanching of suitably sized prepared vegetables before freezing mitigates this and prevents off-flavors developing. Not all micro-organisms will be killed at these temperatures and after thawing the vegetables should be used promptly because otherwise, any microbes present may proliferate.[24]

Sun-drying tomatoes in Greece

Traditionally, sun drying has been used for some products such as tomatoes, mushrooms and beans, spreading the produce on racks and turning the crop at intervals. This method suffers from several disadvantages including lack of control over drying rates, spoilage when drying is slow, contamination by dirt, wetting by rain and attack by rodents, birds and insects. These disadvantages can be alleviated by using solar powered driers.[17] The dried produce must be prevented from reabsorbing moisture during storage.[22]

High levels of both sugar and salt can preserve food by preventing micro-organisms from growing. Green beans can be salted by layering the pods with salt, but this method of preservation is unsuited to most vegetables. Marrows, beetroot, carrot and some other vegetables can be boiled with sugar to create jams.[22] Vinegar is widely used in food preservation; a sufficient concentration of acetic acid prevents the development of destructive micro-organisms, a fact made use of in the preparation of pickles, chutneys and relishes.[22] Fermentation is another method of preserving vegetables for later use. Sauerkraut is made from chopped cabbage and relies on lactic acid bacteria which produce compounds that are inhibitory to the growth of other micro-organisms.[19]

Vidu ankaŭ

Bildoj

Notoj

  1. 1,0 1,1 Vegetable. Dictionary.com. Alirita 2015-03-03.
  2. Sinha, Nirmal; Hui, Y.H.; Evranuz, E. Özgül; Siddiq, Muhammad; Ahmed, Jasim (2010). Handbook of Vegetables and Vegetable Processing. John Wiley & Sons. pp. 192, 352. ISBN 978-0-470-95844-5. [1] Alirita la 14an de Decembro 2015.
  3. Vainio, Harri kaj Bianchini, Franca. (2003) Fruits And Vegetables. IARC. ISBN 9283230086.
  4. Fungi vegetables. Spices & Medicinal Herbs: Classification of vegetables. Alirita 2015-03-24.
  5. NIX v. HEDDEN, 149 U.S. 304 (1893). Findlaw.com.
  6. Portera, Claire C.; Marlowe, Frank W. (January 2007). “How marginal are forager habitats?”, Journal of Archaeological Science 34 (1), p. 59–68. doi:10.1016/j.jas.2006.03.014. 
  7. Douglas John McConnell. (1992) The forest-garden farms of Kandy, Sri Lanka. ISBN 978-92-5-102898-8.
  8. The Development of Agriculture. National Geographic. Alirita 2015-03-05.
  9. Wharton, Clifton R.. (1970) Subsistence Agriculture and Economic Development. Transaction Publishers. ISBN 978-0-202-36935-8.
  10. 10,0 10,1 Lambert, Tim A brief history of Food. Alirita 2015-03-04.
  11. Apel, Melanie Ann. (2004) Land and Resources in Ancient Greece. Rosen Publishing Group. ISBN 978-0-8239-6769-8.
  12. Forbes, Robert James. (1965) Studies in Ancient Technology. Brill Archive.
  13. FAOSTAT Query page. Alirita 2015-09-16. Aggregate data: may include official, semi-official or estimated data
  14. 14,0 14,1 Brickell, Christopher (ed). (1992) The Royal Horticultural Society Encyclopedia of Gardening. Dorling Kindersley, p. 303–308. ISBN 978-0-86318-979-1.
  15. 15,0 15,1 (2007) Introduction to Agricultural Engineering Technology: A Problem Solving Approach. Springer Science & Business Media. ISBN 978-0-387-36915-0.
  16. 16,0 16,1 Dixie, Grahame (2005) 8. Post-harvest handling: Storage. Horticultural Marketing. FAO. Alirita 2015-03-21.
  17. 17,0 17,1 (2000) Solar Energy: Fundamentals and Applications. Tata McGraw-Hill Education, p. 191. ISBN 978-0-07-463631-2.
  18. Kohli, Pawanexh (2008) "Why Cold Chain for Vegetables" in Fruits and Vegetables Post-Harvest Care: The Basics. Crosstree Techno-visors
  19. 19,0 19,1 (2010) Handbook of Vegetables and Vegetable Processing. John Wiley & Sons, p. 192, 352. ISBN 978-0-470-95844-5.
  20. Thompson, A. Keith. (2010) Controlled Atmosphere Storage of Fruits and Vegetables. CABI. ISBN 978-1-84593-647-1.
  21. de Zeeuw, Dick Use of nuclear energy to preserve man's food. International Atomic Energy Agency. Alirita 2015-03-22.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 (1968) Home preservation of Fruit and Vegetables. Ministry of Agriculture, Fisheries and Food, p. 1–6.
  23. Rickman, Joy C. ; Bruhn, Christine M.; Barrett, Diane M. (2007). “Nutritional comparison of fresh, frozen, and canned fruits and vegetables II. Vitamin A and carotenoids, vitamin E, minerals and fiber”, Journal of the Science of Food and Agriculture 87 (7), p. 1185–1196. doi:10.1002/jsfa.2824. 
  24. (2003) Handbook of Vegetable Preservation and Processing. CRC Press, p. 286–290. ISBN 978-0-203-91291-1.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://www.uga.edu/nchfp/how/can4_vegetable.html Ŝablono:EL http://www.giantvegenetics.com/Giant_Vegetables/local_links.php Ŝablono:EL http://www.frukt.no


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "n", sed la responda etikedo <references group="n"/> ne estis trovita; $2