Palia lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) Sri-Lanko → Srilanko |
e plibonigadeto per AWB |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Lingv/Informkesto|pi}} |
{{Lingv/Informkesto|pi}} |
||
''Artikolo [[Palio (Sieno)]] temas pri ĉevalkurado en [[Sieno]].'' |
''Artikolo [[Palio (Sieno)]] temas pri ĉevalkurado en [[Sieno]].'' |
||
---- |
|||
La '''palia lingvo''' estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta [[lingvo]] de la [[budhismo]]. La [[Budho]], kiu loĝis en Norda [[Hindio]], parolis almenaŭ unu formon de [[prakrito]], eble plurajn; la budhisma kanono de la [[theravado]], la unua versio de la [[Tripitako]]), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo ''pāli-bhāsa'', poste pli mallonge ''pāli'' (kio do fakte signifas "teksto"). |

Palio estas parenca al [[sanskrito]], sed ne estas ido de sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en palio venis al [[Cejlono]]/[[Srilanko]] en la [[4-a jarcento a.K.]], kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu [[Tripitako]]). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie ''Suvanna-bhūmi'', sanskrite ''Suvarna-bhūmi''. "Or-lando", kie nun estas [[Birmo]], [[Siamo]]/[[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]]. |

== Palio kaj Budhismo == |
== Palio kaj Budhismo == |
||
Linio 23: | Linio 22: | ||
* [[Lingva familio]] |
* [[Lingva familio]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Prakrita lingvaro]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Lingvoj de Barato]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Budhismo]] |
Kiel registrite je 03:32, 23 dec. 2015
palia | ||
पािऴ | ||
lingvo • antikva lingvo | ||
---|---|---|
prakrito | ||
Parolata en | Srilanko, Barato, ... | |
Parolantoj | 0 | |
Skribo | Birma alfabeto, sinhala alfabeto | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | pi | |
ISO 639-2 | pli | |
ISO 639-3 | pli | |
SIL | PLI | |
Glottolog | pali1273 | |
Angla nomo | Pali | |
Franca nomo | pali | |
Vikipedio | ||
Artikolo Palio (Sieno) temas pri ĉevalkurado en Sieno.
La palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de la budhismo. La Budho, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la theravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo pāli-bhāsa, poste pli mallonge pāli (kio do fakte signifas "teksto").
Palio estas parenca al sanskrito, sed ne estas ido de sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en palio venis al Cejlono/Srilanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.
Palio kaj Budhismo
Krom la Tripitakon, oni verkis en la palia multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis Milinda-pañhā, "La demandoj de Milinda", pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (palie Milinda), kiu regis en Baktrio en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava palia verkisto, ĉirkaŭ mil jaroj post la Budho, estas Buddhaghosa (5-a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion Visuddhi-magga, "Vojo del puriĝo", kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la sinhala, nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto Dhammapāla. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.
Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio Pali Text Society, por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.
Hodiaŭ, multaj homoj ankoraŭ lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ĝi en theravadbudhismaj temploj.
La palilingva vikipedio havas la adreson <http://pi.wikipedia.org/wiki>