Retpoŝto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
Linio 4: Linio 4:
Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la [[Interreto]] per protokoloj de la tipoj [[SMTP]], [[POP3]] kaj [[IMAP]]. Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta [[programaro]] nur traktas tekston en formato [[ASCII]] aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), [[surogata skribosistemo]] ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("'''reta'''") aŭ adverbo ("'''rete'''") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulsi ke la sendanto kaj la rivevonto ambaŭ estu ene de [[interreto]] samtempe, same kiel por [[Tujmesaĝilo]]. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele [[Servilo|serviloj]] ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties [[komputilo]]j estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn.
Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulsi ke la sendanto kaj la rivevonto ambaŭ estu ene de [[interreto]] samtempe, same kiel por [[Tujmesaĝilo]]. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele [[servilo]]j ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties [[komputilo]]j estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn.
Historie, la termino ''electronika poŝto'' estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la [[1970-aj jaroj]] uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de [[faksilo]]j.<ref>Ron Brown, Fax invades the mail market, [http://books.google.com/books?id=Ry64sjvOmLkC&pg=PA218 New Scientist], Vol. 56, No. 817 (Oct., 26, 1972), pages 218–221.</ref><ref>Herbert P. Luckett, What's News: Electronic-mail delivery gets started, [http://books.google.com/books?id=cKSqa8u3EIoC&pg=PA85 Popular Science], Vol. 202, No. 3 (Marto 1973); paĝo 85</ref> Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.

Linio 94: Linio 94:
* 1974 – La retaj notoj de la [[Retforumo]] de la komputilsistemo PLATO IV generaliĝis por havigi 'personajn notojn' en Aŭgusto 1974.<ref name="NAS USPS" /><ref name=wooley>David Wooley, [http://www.thinkofit.com/plato/dwplato.htm#pnotes PLATO: The Emergence of an Online Community], 1994.</ref>

* 1978 – ''Mail''-kliento verkita de Kurt Shoens por Unikso kaj distribuita per la Dua ''Berkeley Software Distribution'' inkludis subtenon por kromnomoj kaj dissendolistoj, resendadon, formatadon de mesaĝoj, kaj aliron al diversaj poŝtujoj.<ref name="shoens">The Mail Reference Manual, Kurt Shoens, University of California, Berkeley, 1979.</ref> Ĝi uzis la ''mail''-klienton de Unikso por sendi mesaĝojn inter sistemuzantoj. La koncepto estis etendia por komuniki demalproksime super la Berkeley Network.<ref name="berknet">An Introduction to the Berkeley Network, Eric Schmidt, University of California, Berkeley, 1979.</ref>

* 1979 – ''EMAIL'' farita de V.A. Shiva Ayyadurai por imiti la interoficejan poŝtosistemon de la Universitato de Medicino kaj Dentokuracado de Nov-Ĵerzejo<ref>{{cite web|url=http://blogs.smithsonianmag.com/aroundthemall/2012/02/a-piece-of-email-history-comes-to-the-american-history-museum/|title=A Piece of Email History Comes to the American History Museum|date=22a de Februaro 2012|accessdate=11a de Junio 2012|first=Joseph|last=Stromberg|publisher=[[Smithsonian Institution]]}}</ref><ref name=SmithsonianStatement> http://americanhistory.si.edu/press/releases/statement-national-museum-american-history-collection-materials-va-shiva-ayyudurai Statement from the National Museum of American History: Collection of Materials from V.A. Shiva Ayyadurai 23a de Februaro 2012 Alirita la 19a de Februaro 2013 National Museum of American History</ref>
* 1979 – ''EMAIL'' farita de V.A. Shiva Ayyadurai por imiti la interoficejan poŝtosistemon de la Universitato de Medicino kaj Dentokuracado de Nov-Ĵerzejo<ref>{{cite web|url=http://blogs.smithsonianmag.com/aroundthemall/2012/02/a-piece-of-email-history-comes-to-the-american-history-museum/|title=A Piece of Email History Comes to the American History Museum|date=22a de Februaro 2012|accessdate=11a de Junio 2012|first=Joseph|last=Stromberg|publisher=[[Smithsonian Institution]]}}</ref><ref name=SmithsonianStatement>http://americanhistory.si.edu/press/releases/statement-national-museum-american-history-collection-materials-va-shiva-ayyudurai Statement from the National Museum of American History: Collection of Materials from V.A. Shiva Ayyadurai 23a de Februaro 2012 Alirita la 19a de Februaro 2013 National Museum of American History</ref>
* 1979 – ''MH Message Handling System'' disvolvigita de RAND havigis kelkajn ilojn por administri elektronikan poŝton en Unikso.<ref name="borden-mh">A Mail Handling System, Bruce Borden, The Rand Corporation, 1979.</ref>

* 1981 – PROFS de [[IBM]]<ref>[http://www.ibm.com/ibm100/us/en/icons/networkbus/ ''"...PROFS changed the way organizations communicated, collaborated and approached work when it was introduced by IBM's Data Processing Division in 1981..."''], IBM.com</ref><ref>[http://www.fas.org/spp/starwars/offdocs/reagan/chron.txt ''"1982 – The National Security Council (NSC) staff at the White House acquires a prototype electronic mail system, from IBM, called the Professional Office System (PROFs)...."''], fas.org</ref>

Kiel registrite je 20:24, 24 dec. 2015

La heliko, deviga signo en retmesaĝoj.

Retpoŝto, retletero, retmesaĝoe-poŝto (mallongigo de elektronika poŝto) estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn).

Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP. Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro nur traktas tekston en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulsi ke la sendanto kaj la rivevonto ambaŭ estu ene de interreto samtempe, same kiel por Tujmesaĝilo. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele serviloj ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties komputiloj estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn. Historie, la termino electronika poŝto estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la 1970-aj jaroj uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de faksiloj.[1][2] Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.

Terminologio

Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn leterkesto, poŝtkestopoŝtujo por tio.

Proponoj (angle: inbox kaj outbox):

  • ricevujo kaj senditujo
  • enpoŝtujo kaj elpoŝtujo

Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata. Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn. Ĉi tiuj adresoj estas:

  • Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
  • Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
  • Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy

Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.

Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.

Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.

Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.

Historio

La reto AUTODIN, unuafoje funkcianta en 1962, havigis mesaĝservon inter 1,350 terminaloj, funkciigante 30 milionojn da mesaĝoj por monato, kun averaĝa mesaĝlongo de proksimume 3,000 karaktroj. Autodin estis funkciigita de 18 grandaj komputiligitaj aparataroj, kaj estis konektita al la Progresa Registrosistemo de la Usona Ĝenerala Servadministracio, kiu havigis similajn servojn al ĉirkaŭ 2,500 terminaloj.[3]

Gasto-bazitaj retpoŝtaj sistemoj

Per la enkonduko de la Compatible Time-Sharing System (CTSS) de la MIT en 1961[4] multaj uzantoj kapablis gastigi en centra sistemo[5] el malproksimaj terminaloj, kaj stokigi kaj kunhavi arkivojn en la centra disko.[6] Oni disvolvigis kaj etendis neformalajn metodojn uzi tion por pasi mesaĝojn:

  • 1965 – La retpoŝto (MAIL) Compatible Time-Sharing System (CTSS) de la MIT.[7]

Disvolvigantoj de aliaj komencaj sistemoj disvolvigitaj per similaj retpoŝtaj aplikaĵoj estas jenaj:

  • 1962 – 1440/1460 Administrative Terminal System[8]
  • 1968 – ATS/360[9][10]
  • 1971 – SNDMSG, loka inter-uzantoj retpoŝta programo aliginta la eksperimentan arkivtransferantan programon, CPYNET, permesanta la unuan komputilretan elektronikan poŝton[11]
  • 1972 – Retpoŝta programo Unikso[12][13]
  • 1972 – APL Mailbox de Larry Breed[14][15]
  • 1974 – La retaj notoj de la Retforumo de la komputilsistemo PLATO IV generaliĝis por havigi 'personajn notojn' en Aŭgusto 1974.[3][16]
  • 1978 – Mail-kliento verkita de Kurt Shoens por Unikso kaj distribuita per la Dua Berkeley Software Distribution inkludis subtenon por kromnomoj kaj dissendolistoj, resendadon, formatadon de mesaĝoj, kaj aliron al diversaj poŝtujoj.[17] Ĝi uzis la mail-klienton de Unikso por sendi mesaĝojn inter sistemuzantoj. La koncepto estis etendia por komuniki demalproksime super la Berkeley Network.[18]
  • 1979 – EMAIL farita de V.A. Shiva Ayyadurai por imiti la interoficejan poŝtosistemon de la Universitato de Medicino kaj Dentokuracado de Nov-Ĵerzejo[19][20]
  • 1979 – MH Message Handling System disvolvigita de RAND havigis kelkajn ilojn por administri elektronikan poŝton en Unikso.[21]
  • 1981 – PROFS de IBM[22][23]
  • 1982 – ALL-IN-1[24] de Digital Equipment Corporation

Tiuj originaj mesaĝsistemoj havis amplekse diferencajn trajtojn kaj funkciis ĉe sistemoj kiuj estis enkongrueblaj unu kun alia. Plej el ili permesis nur komunikadon inter uzantoj gastigintoj en la sama gastigejo aŭ "mainframe" (ĉefa kadro), kvankam povus esti ankaŭ centoj da miloj da uzantoj ene de unu organizo.

Retletero en aliaj lingvoj

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero) kaj electronique (elektronika). La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).

En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremda vorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Ron Brown, Fax invades the mail market, New Scientist, Vol. 56, No. 817 (Oct., 26, 1972), pages 218–221.
  2. Herbert P. Luckett, What's News: Electronic-mail delivery gets started, Popular Science, Vol. 202, No. 3 (Marto 1973); paĝo 85
  3. 3,0 3,1 USPS Support Panel, Louis T Rader, Chair, Chapter IV: Systems, Electronic Message Systems for the U.S. Postal Service, National Academy of Sciences, Washington, D.C., 1976; pages 27–35.
  4. "CTSS, Compatible Time-Sharing System" (4a de Septembro, 2006), Universitato de Suda Alabamo, USA-CTSS.
  5. IBM 7094
  6. Tom Van Vleck, "The IBM 7094 and CTSS" (10a de Septembro, 2004), Multicians.org (Multics), retejo: Multicians-7094.
  7. Tom Van Vleck The History of Electronic Mail.
  8. IBM. 1440/1460 Administrative Terminal System (1440-Ĉ-07X and 1460-Ĉ-08X) Application Description. IBM. H20-0129-1.
  9. IBM. System/36O Administrative Terminal System DOS (ATS/DOS) Program Description Manual. IBM. H20-0508.
  10. IBM. System/360 Administrative Terminal System-OS (ATS/OS) Application Description Manual. IBM. H20-0297.
  11. Ray Tomlinson The First Network Email. Openmap.bbn.com. Alirita 2014-01-09.
  12. Version 3 Unix mail(1) manual page from 10/25/1972. Minnie.tuhs.org. Alirita 2014-01-09.
  13. Version 6 Unix mail(1) manual page from 2/21/1975. Minnie.tuhs.org. Alirita 2014-01-09.
  14. APL Quotations and Anecdotes, inklude historion de Leslie Goldsmith pri Mailbox
  15. History of the Internet, including Carter/Mondale use of email
  16. David Wooley, PLATO: The Emergence of an Online Community, 1994.
  17. The Mail Reference Manual, Kurt Shoens, University of California, Berkeley, 1979.
  18. An Introduction to the Berkeley Network, Eric Schmidt, University of California, Berkeley, 1979.
  19. . A Piece of Email History Comes to the American History Museum. Smithsonian Institution (22a de Februaro 2012). Alirita 11a de Junio 2012.
  20. http://americanhistory.si.edu/press/releases/statement-national-museum-american-history-collection-materials-va-shiva-ayyudurai Statement from the National Museum of American History: Collection of Materials from V.A. Shiva Ayyadurai 23a de Februaro 2012 Alirita la 19a de Februaro 2013 National Museum of American History
  21. A Mail Handling System, Bruce Borden, The Rand Corporation, 1979.
  22. "...PROFS changed the way organizations communicated, collaborated and approached work when it was introduced by IBM's Data Processing Division in 1981...", IBM.com
  23. "1982 – The National Security Council (NSC) staff at the White House acquires a prototype electronic mail system, from IBM, called the Professional Office System (PROFs)....", fas.org
  24. Gordon Bell's timeline of Digital Equipment Corporation. Research.microsoft.com (1998-01-30). Alirita 2014-01-09.

Bibliografio

  • Yves Nevelsteen, Komputeko, prikomputila terminokolekto, E@I, Partizánske, Slovakio, 2008. 94 p.

Eksteraj ligiloj