La Rochelle: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (7), |right| → |dekstra| (2), |left| → |maldekstra| (5) per AWB
Linio 35: Linio 35:

== Geografio ==
== Geografio ==
[[Dosiero:Charente-Maritime-LaRochelle.svg|thumb|left|upright|Departementa situo de La Rochelle]]
[[Dosiero:Charente-Maritime-LaRochelle.svg|eta|maldekstra|upright|Departementa situo de La Rochelle]]
La Rochelle situas ĉe la [[Atlantika Oceano]], proskimume ĉe la mezo de la franca atlantika bordo, fronte al la [[insulo Ré]], kun kiu ĝi estas ligita per [[Ponto de Ré|2,9-kilometra ponto]] finpretigita en [[1988]]. La insuloj [[Oléron]] kaj [[Île-d'Aix|Aix]] estas ankaŭ proksimaj.

Linio 42: Linio 42:
{{clr|left}}
{{clr|left}}
== Historio ==
== Historio ==
[[Dosiero:Blason ville fr LaRochelle 17.svg|thumb|left|120px|La blazono de La Rochelle]]
[[Dosiero:Blason ville fr LaRochelle 17.svg|eta|maldekstra|120px|La blazono de La Rochelle]]
La Rochelle estis fondita dum la [[10-a jarcento]], kaj fariĝis grava [[haveno]] ekde la [[12-a jarcento]]. En [[1137]], la [[duko]] de [[Akvitanio]] donis al la urbo novan statuton de “libera haveno”. 50 jarojn poste, la unua [[urbestro]] en la [[historio de Francio]] enoficiĝis en La Rochelle, kaj nomiĝis Guillaume DE MONTMIRAIL. Ĝis la [[15-a jarcento]], La Rochelle restis la plej granda franca haveno ĉe la [[Atlantika Oceano]], ĉefe komercinte [[vino]]n kaj [[salo]]n.

[[Dosiero:RichelieuRochelle.jpg|thumb|left|[[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Kardinalo Richelieu]] dum la sieĝo de La Rochelle]]
[[Dosiero:RichelieuRochelle.jpg|eta|maldekstra|[[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Kardinalo Richelieu]] dum la sieĝo de La Rochelle]]
Dum la [[Renesanco]], la loĝantoj de La Rochelle konvertiĝis al [[protestantismo]], kaj fariĝis ekde [[1568]] grava centro por la francaj protestantoj (la ''Huguenots''), tiel iniciatinte pacan kaj prosperan periodon ĝis [[1620]]. La urbo finfine konfrontiĝis kun la reĝa potenco de katolika [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], kiam kelkaj kanonpafoj okazis inter La Rochelle kaj reĝaj rotoj la [[10-a de septembro|10-an de septembro]] [[1627]]. Tio kaŭzis la sieĝo de La Rochelle : la potenca [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]] ĉirkaŭis la urbon dum 14 monatoj, ĝis la kapitulaco de La Rochelle, kiu do perdis sian urbestron kaj sian privilegiojn. La sekva periodo estis tamen tre prospera, ĉefe danke al intensa [[komerco]] kun [[Kanado]] kaj [[Antiloj]].

En [[1864]], la haveno de La Rochelle estis la elektita loko por la provo de la unua [[submarŝipo]] en la tuta monda, la ''[[Plongeur]]'', estrita de [[Marie-Joseph-Camille Doré]], kiu naskiĝis en La Rochelle.

Linio 56: Linio 56:
== Turismo ==
== Turismo ==
{{Vidu ankaŭ|Turismo en Charente-Maritime}}
{{Vidu ankaŭ|Turismo en Charente-Maritime}}
[[Dosiero:060905 Overlooking Old Town and Harbour.JPG|thumb|left|La urbocentro de La Rochelle]]
[[Dosiero:060905 Overlooking Old Town and Harbour.JPG|eta|maldekstra|La urbocentro de La Rochelle]]
[[Dosiero:Tour de la Grosse Horloge.jpg|thumb|right|La pordego de la Granda Horloĝo]]
[[Dosiero:Tour de la Grosse Horloge.jpg|eta|dekstra|La pordego de la Granda Horloĝo]]
La Rochelle belege konservis sian estintan [[arkitekturo]]n; notindaj estas la mezepokaj defendoturoj de la [[Malnova haveno de La Rochelle|malnova haveno]]. Ĝi estas tial unu el la plej pitoreskaj kaj historie grandvaloraj francaj urboj ĉe la [[Atlantika Oceano]]. Tio favorigis disvolviĝon de forta [[Turismo|turisma ekonomio]].

Linio 66: Linio 66:
== Transporto ==
== Transporto ==
=== Havenoj ===
=== Havenoj ===
[[Dosiero:LesMinimes.JPG|thumb|right|La haveno Les Minimes]]
[[Dosiero:LesMinimes.JPG|eta|dekstra|La haveno Les Minimes]]
En La Rochelle estas pluraj havenoj:
En La Rochelle estas pluraj havenoj:
* la [[malnova haveno de La Rochelle]], kiu estas la historia haveno de la urbo;
* la [[malnova haveno de La Rochelle]], kiu estas la historia haveno de la urbo;
Linio 73: Linio 73:

=== Fervojo ===
=== Fervojo ===
[[Dosiero:Gare de La Rochelle2.JPG|thumb|left|La stacidomo La Rochelle-Ville]]
[[Dosiero:Gare de La Rochelle2.JPG|eta|maldekstra|La stacidomo La Rochelle-Ville]]
En La Rochelle estas du stacidomoj. La [[stacidomo La Rochelle-Ville]] estas la ĉefa: de ĝi eblas iri al [[Parizo]] tra [[Niort]] kaj [[Poitiers]] per rapida trajno ([[TGV]]). Krome, regionaj trajnoj ([[Intercités]] kaj [[TER (trajno)|TER]]) iras interalie al [[Nantes]], [[Bordeaux]], [[Rochefort (Charente-Maritime)|Rochefort]], [[Saintes]], [[Angoulême]] kaj [[La Roche-sur-Yon]].

Kiel registrite je 03:44, 25 dec. 2015

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rochelle.
La Rochelle
La turoj de la malnova haveno
La turoj de la malnova haveno
komunumo en Francio • havenurbo • urbo
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento La Rochelle
Kantono La Rochelle-1, 2, 3
Komunumaro Communauté d'agglomération de La Rochelle
Urbestro Jean-François Fountaine (2014–2020)
Insee-kodo 17300
Poŝtkodo 17000
Demografio
Loĝantaro 74 123 (2012)
Loĝdenso 2 607,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 10′ N, 1° 9′ U (mapo)46.160037-1.14996Koordinatoj: 46° 10′ N, 1° 9′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 28 m
Areo 28,43 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

La Rochelle (Charente-Maritime)
La Rochelle (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

La Rochelle (Francio)
La Rochelle (Francio)
DEC
Map
vdr

La Rochelle [laʁoʃɛl] Pri tiu ĉi sono aŭskultiestas komunumo kaj haveno ĉe Atlantiko en la regiono Puatuo-Ĉarentoj, en okcidenta Francio. Ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento Charente-Maritime.

La Rochelle havis 74 123 loĝantojn en la jaro 2012[1] kaj estas la koro de urba areo kun proksimume 200 000 loĝantoj.

Geografio

Departementa situo de La Rochelle

La Rochelle situas ĉe la Atlantika Oceano, proskimume ĉe la mezo de la franca atlantika bordo, fronte al la insulo Ré, kun kiu ĝi estas ligita per 2,9-kilometra ponto finpretigita en 1988. La insuloj Oléron kaj Aix estas ankaŭ proksimaj.

La najbaraj komunumoj estas L'Houmeau nordokcidente, Lagord norde, Puilboreau nordoriente, Périgny oriente kaj Aytré sudoriente. (Rivedoux-Plage, okcidente, estas atingebla per la ponto.)

Historio

La blazono de La Rochelle

La Rochelle estis fondita dum la 10-a jarcento, kaj fariĝis grava haveno ekde la 12-a jarcento. En 1137, la duko de Akvitanio donis al la urbo novan statuton de “libera haveno”. 50 jarojn poste, la unua urbestro en la historio de Francio enoficiĝis en La Rochelle, kaj nomiĝis Guillaume DE MONTMIRAIL. Ĝis la 15-a jarcento, La Rochelle restis la plej granda franca haveno ĉe la Atlantika Oceano, ĉefe komercinte vinon kaj salon.

Kardinalo Richelieu dum la sieĝo de La Rochelle

Dum la Renesanco, la loĝantoj de La Rochelle konvertiĝis al protestantismo, kaj fariĝis ekde 1568 grava centro por la francaj protestantoj (la Huguenots), tiel iniciatinte pacan kaj prosperan periodon ĝis 1620. La urbo finfine konfrontiĝis kun la reĝa potenco de katolika Ludoviko la 13-a, kiam kelkaj kanonpafoj okazis inter La Rochelle kaj reĝaj rotoj la 10-an de septembro 1627. Tio kaŭzis la sieĝo de La Rochelle : la potenca kardinalo Richelieu ĉirkaŭis la urbon dum 14 monatoj, ĝis la kapitulaco de La Rochelle, kiu do perdis sian urbestron kaj sian privilegiojn. La sekva periodo estis tamen tre prospera, ĉefe danke al intensa komerco kun Kanado kaj Antiloj.

En 1864, la haveno de La Rochelle estis la elektita loko por la provo de la unua submarŝipo en la tuta monda, la Plongeur, estrita de Marie-Joseph-Camille Doré, kiu naskiĝis en La Rochelle.

Dum la Dua mondmilito, Germanio starigis submarŝipan bazon. Tio forta germana bastiono estis la lasta liberigita loko en Francio.

Turismo

La urbocentro de La Rochelle
La pordego de la Granda Horloĝo

La Rochelle belege konservis sian estintan arkitekturon; notindaj estas la mezepokaj defendoturoj de la malnova haveno. Ĝi estas tial unu el la plej pitoreskaj kaj historie grandvaloraj francaj urboj ĉe la Atlantika Oceano. Tio favorigis disvolviĝon de forta turisma ekonomio.

Unu el la plej grandaj muzikaj festivaloj de Francio, “FrancoFolies”, okazas ĉi tie ĉiusomere. Franclingvaj muzikistoj kunigas dum unu semajno. 2004 estis la 20-a datreveno de tiu okazaĵo.

La akvariejo de La Rochelle, unu el la plej grandaj en Eŭropo, ricevas 800 000 vizitantojn ĉiujare.

Transporto

Havenoj

La haveno Les Minimes

En La Rochelle estas pluraj havenoj:

Fervojo

La stacidomo La Rochelle-Ville

En La Rochelle estas du stacidomoj. La stacidomo La Rochelle-Ville estas la ĉefa: de ĝi eblas iri al Parizo tra Niort kaj Poitiers per rapida trajno (TGV). Krome, regionaj trajnoj (Intercités kaj TER) iras interalie al Nantes, Bordeaux, Rochefort, Saintes, Angoulême kaj La Roche-sur-Yon.

La pli malgranda stacidomo La Rochelle-Porte Dauphine estas finstacio de regiona linio ĝis Saintes.

Flughaveno

La Rochelle havas flughavenon: la flughaveno La Rochelle - île de Ré. Ĝi havas flugojn al Liono, pluraj urboj de Britio (Londono, Edinburgo, Glasgovo, Manchester…) kaj Irlando (Dublino, Cork), kaj ankaŭ al Oslo.

Notoj kaj referencoj

  1. Insee. Populations légales 2012 - 17300-La Rochelle (france). Alirita la 26-an de marto 2015.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj