Transgenrulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:TransgenreatParis2005.JPG|eta|Aktivul(in)o en transgenrula manifestacio en Parizo, 2005]]
'''Transgenrulo''' ([[angle]] ''transgender'', [[france]] ''transgenre'', [[hispane]] ''transgénero'') estas homo kun malakordo inter sia [[socia sekso]] kaj sia biologia [[sekso]].
'''Transgenrulo''' ([[angle]] ''transgender'', [[france]] ''transgenre'', [[hispane]] ''transgénero'') estas homo kun malakordo inter sia [[socia sekso]] kaj sia biologia [[sekso]].
La vorto estas [[neologismo]], elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu apartigilon [[genro]]).
La vorto estas [[neologismo]], elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu apartigilon [[genro]]).

Kiel registrite je 19:21, 28 dec. 2015

Aktivul(in)o en transgenrula manifestacio en Parizo, 2005

Transgenrulo (angle transgender, france transgenre, hispane transgénero) estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso. La vorto estas neologismo, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu apartigilon genro). Ĝi estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko transgenro, oni foje inkluzivas transvestulojn kaj reĝinjojn, kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.

Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas sia sekso pro malakordo kun sia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.

Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Kutime ili intencas havi sekso-ŝanĝan ĥirurgion; en tiu kazo, ili ofte nomiĝas transseksuloj.

Transgenruloj estas plejofte inkluzivataj en la kviragejrajta movado, kvankam ne ĉiuj konsentas kun tio. Transgenruloj ofte suferas diskriminacion, malfacilecojn en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj dokumentoj, kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia genra identeco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj