Eŭropa Komisiono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
|||
Linio 17: | Linio 17: | ||
La [[prezidanto]] kaj la membroj de la Komisiono (la "komisionanoj") estas nomumitaj de la [[membroŝtatoj de Eŭropa Unio|membroŝtatoj]] post aprobo de la [[Eŭropa Parlamento]]. |
La [[prezidanto]] kaj la membroj de la Komisiono (la "komisionanoj") estas nomumitaj de la [[membroŝtatoj de Eŭropa Unio|membroŝtatoj]] post aprobo de la [[Eŭropa Parlamento]]. |
||
La [[nun en |
La [[nun en 2016|nuna]] prezidanto de la Komisiono estas [[Jean-Claude Juncker]], kiu prezidas komisionon konsistantan el 27 aliaj komisionanoj. |
||
== Ĝeneralaj Direkcioj == |
== Ĝeneralaj Direkcioj == |
Kiel registrite je 09:19, 4 jan. 2016
La Eŭropa Komisiono (EK) estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. Ĝi reprezentas kaj defendas la ĝeneralan intereson de la Unio. La sidejo de la Eŭropa Komisiono situas en Bruselo, Belgio, kie la komisionanoj situas en la kostruaĵo Berlaymont kaj kie troviĝas plejparto de la Ĝeneralaj Direkcioj de la Komisiono.
Politikaj principoj
La Komisiono estas la motoro de la institucia komunuma sistemo:
- Kiel posedanto de la rajto de leĝfara iniciato, ĝi proponas la tekstojn de leĝo, kiuj estas submetitaj al la Eŭropa Parlamento kaj al la Ministrara Konsilio.
- Kiel plenuma instanco, ĝi efektivigas la plenumon de la eŭropaj leĝoj (direktivoj, reglamentoj, decidoj), de la buĝeto kaj de la programoj alprenitaj de la Parlamento kaj de la Konsilio.
- Kiel gardanto de la eŭropuniaj traktatoj, ĝi priatentas la observon de la komunuma juro, kune kun la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj.
- Kiel reprezentanto de la Unio sur la internacia scenejo, ĝi negocas la internaciajn interkonsentojn, esence pri komerco kaj kunlaboro. Atentinde, ke ĝi negocas, dum subskribas nur la Konsilio.
Kolegio de komisionanoj
La prezidanto kaj la membroj de la Komisiono (la "komisionanoj") estas nomumitaj de la membroŝtatoj post aprobo de la Eŭropa Parlamento.
La nuna prezidanto de la Komisiono estas Jean-Claude Juncker, kiu prezidas komisionon konsistantan el 27 aliaj komisionanoj.
Ĝeneralaj Direkcioj
Agado de la Komisiono estas dividita laŭ kampoj en plurajn departementojn, similajn al ministerioj en landaj registaroj. Ili nomiĝas Ĝeneralaj Direkcioj (angle Directorate-General, france Direction générale) kaj estas dividitaj en kvar grupojn: Politikaj ĜD-j, Eksterrilataj ĜD-j, Ĝeneralservaj ĜD-j kaj Internservaj ĜD-j. En interna komunikado oni referencas al la ĜD-j per iliaj mallongigoj listigitaj ĉi-suba listo, kiu pro la kompleksa organiza strukturo de la servoj de la Komisono ne pretendas esti preciza nek kompleta:
Ceteraĵoj
Ekzistas projekto de la EK pri diĝita biblioteko.
|