Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
{{EL}} [http://www.psychiatry.org/practice/dsm/dsm-iv-tr DSM-IV-TR oficiala retejo pri la lasta versio de la antaŭa, 4-a eldono fare de la Usona Asocio pri Psikiatrio (angle)]
{{EL}} [http://www.psychiatry.org/practice/dsm/dsm-iv-tr DSM-IV-TR oficiala retejo pri la lasta versio de la antaŭa, 4-a eldono fare de la Usona Asocio pri Psikiatrio (angle)]


[[Kategorio:Klasifikaj sistemoj]]
[[Kategorio:Medicina klasifiko]]
[[Kategorio:Medicino]]
[[Kategorio:Sanscienco]]
[[Kategorio:Sanscienco]]
[[Kategorio:Malsanoj]]
[[Kategorio:Malsanoj]]

Kiel registrite je 09:51, 4 jan. 2016

La Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (angle Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders, mallonge DSM), eldonata de la Usona Asocio pri Psikiatrio, provizas komunan lingvaĵon kaj normajn kriteriojn por la klasifikado de mensaj malordoj. La DSM estas uzata en Usono kaj diversgrade ankaŭ de fakuloj en aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj (ĉapitro F) de la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angla mallongigo ICD) de la Monda Organizaĵo pri Sano.

La Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj estas uzata kaj fidata per klinike kaj praktikeje laborantaj kuracistoj, per esploristoj, agentejoj pri reguligo de psikaj medikamentoj, malsanokostaj asekuroj, farmaciaj kompanioj, la jura sistemo kaj per politikistoj. La nuna versio, eldonita la 18-an de majo 2013, estas la kvina eldono, nomata DSM-5 .

La DSM evoluis el sistemoj informkolektaj por censoj kaj psikiatriaj statistikoj, kaj de manlibro de la Armeo de Usono. Revizioj ekde ĝia unua publikigo en 1952 inter alie respegulis la kreskantan suman nombron de mensaj malordoj, kvankam ĝi ankaŭ forigis tiujn diagnozojn ne plu konsiderataj mensaj malordoj.

La jam menciita Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angle ICD), en pli longa vortumo Internacia Statistika Klasifiko de Malsanoj kaj Rilataj Prisanaj Problemoj, publikigata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas alia kutime uzita manlibro kiu inkluzivas kriteriojn pri mensaj malordoj. Tiu estas fakte la oficiala diagnoza sistemo pri mensaj malordoj en Usono, sed tie inter fakuloj pri psikiatrio malpli popularas ol la sistemo DSM, dum ĝi pli vaste uzatas en Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. La kodiga sistemo uzata en la DSM estas desegnita korespondi al la kodoj uzitaj en la sistemo KIM, kvankam ne ĉiuj kodoj plene kongruas en ĉiu momento ĉar la du eldonaĵoj ne reviziatas samtempe kaj kunordigite.

La kodiga sistemo DSM altiris laŭdojn de multaj fakuloj pro sia profesieca kaj klara normigado de psikiatriaj diagnozaj kategorioj kaj kriterioj. Tamen aliflanke multaj difinoj kaj vortumoj en ĝi ankaŭ altiris diskutojn kaj kritikojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL oficiala retejo pri la sistemo DSM-5 (angle) Ŝablono:EL pritema retpaĝaro de la retejo psychiatrictimes.com (angle) Ŝablono:EL DSM-IV-TR oficiala retejo pri la lasta versio de la antaŭa, 4-a eldono fare de la Usona Asocio pri Psikiatrio (angle)