Malnovfranka lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Nova paĝo kun 'right|thumb|254px|Malnovfranka enskribaĵo sur glavingo el la [[5-a jarcento, trovita en Gelderland]] {{Informkesto lingvo |Lingvo=Malnovfran...' |
kompletigo |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
''Ĉi tiu artikolo estas pri la ĝermana lingvo parolita de la [[Frankoj]]. Por la latinida lingvo parolita en la [[Franka Imperio]], vidu: [[Malnovfranca lingvo]]'' |
|||
[[Dosiero:Bergakker runes.png|right|thumb|254px|Malnovfranka enskribaĵo sur glavingo el la [[5-a jarcento]], trovita en [[Gelderland]]]] |
[[Dosiero:Bergakker runes.png|right|thumb|254px|Malnovfranka enskribaĵo sur glavingo el la [[5-a jarcento]], trovita en [[Gelderland]]]] |
||
{{Informkesto lingvo |
{{Informkesto lingvo |
||
Linio 16: | Linio 17: | ||
}} |
}} |
||
[[Dosiero:Franken Expansion bis 6Jhdt.png|right|thumb|254px|Disvastiĝo de la malnovfranka lingvo en la 5-a jarcento]] |
[[Dosiero:Franken Expansion bis 6Jhdt.png|right|thumb|254px|Disvastiĝo de la malnovfranka lingvo en la 5-a jarcento]] |
||
La '''malnovfranka lingvo''' (ankaŭ '''franka''' aŭ '''malnovfrankonia lingvo''') estis [[okcidentĝermana lingvaro|okcidentĝermana lingvo]] parolita far la [[Frankoj]]. Ĝi estingiĝis proksimume en la [[10-a jarcento]] restante nur malabunde dokumentita. Dum la [[Merovidoj|merovida periodo]], dank' al la ascendo de la [[Franka imperio|Frankan Regnon]] sur la teritorio de la eksa [[Romia Imperio]], la lingvo havis iom da influon al la evolucio ekde la [[vulgara latino]] al la [[latinidaj lingvoj]], precipe je la [[malnovfranca lingvo]]. Dum la frua [[Mezepoko]], la malnovfranka lingvo estis parolita fakte nur far la merovida [[Monarĥio|nobelaro]] kaj [[Kavaliro|kavaliraro]] de la [[Sankta Romia Imperio]] dum la loĝantaro konservis |
La '''malnovfranka lingvo''' (ankaŭ '''franka''' aŭ '''malnovfrankonia lingvo''') estis [[okcidentĝermana lingvaro|okcidentĝermana lingvo]] parolita far la [[Frankoj]]. Ĝi estingiĝis proksimume en la [[10-a jarcento]] restante nur malabunde dokumentita. Dum la [[Merovidoj|merovida periodo]], dank' al la ascendo de la [[Franka imperio|Frankan Regnon]] sur la teritorio de la eksa [[Romia Imperio]], la lingvo havis iom da influon al la evolucio ekde la [[vulgara latino]] al la [[latinidaj lingvoj]], precipe je la [[malnovfranca lingvo]]. Dum la frua [[Mezepoko]], la malnovfranka lingvo estis parolita fakte nur far la merovida kaj [[Karolidoj|karolida]] [[Monarĥio|nobelaro]] kaj [[Kavaliro|kavaliraro]] de la [[Sankta Romia Imperio]] dum la loĝantaro konservis siajn proprajn lingvojn (vulgara latino, [[ĝermanaj lingvoj]] de subigitaj triboj ktp.) Unuaj indikoj de franklingvaj homoj ni ricevis de romiaj kronikistoj de la [[3-a jarcento]]. La modernaj [[luksemburga]] kaj [[nederlanda lingvo]]j, same la [[ripuara dialektaro]] kaj aliaj [[mezgermana lingvo|mezgermanaj]] variaĵoj havas malnovfrankan [[substrato]]n. La malnovfranka influis la [[franca]]n, nederlandan, [[angla]]n, [[itala]]n, [[hispana]]n kaj [[germana]]n lingvojn kaj postlasis en ĉi tiuj multnombrajn vortojn. |
||
Kvazaŭ nenio estas konata pri la skribo krome la uzo de la pli malnova el du [[run]]o-sistemoj. Nur raraj artefaktoj atestas frankan skribkulturon dum la [[Elorienteŭropaj popolmigradoj]]. Frankaj kronikistoj (interalie [[Gregorio de Tours]]) preferis verki [[latina lingvo|latine]] kaj ili nur malofte insertis malnovfrankajn vokablojn en iliaj tekstoj. La nobelaro de la okcidenta regno preferis la malnovfrancan lingvon ekde la [[8-a jarcento]], ankaŭ skribite kiel por la [[Ĵuroj de Strasburgo]]. |
|||
==Listo de esperantaj vortradikoj de malnovfranka origino== |
==Listo de esperantaj vortradikoj de malnovfranka origino== |
||
La Esperanta |
La Esperanta vortaro kontenas plurajn radikojn el naciaj lingvoj kiuj spertis longdaŭran frankan influon. |
||
* '''abandon-''', de ''*ban'' "ordono" |
* '''abandon-''', de ''*ban'' "ordono" |
Kiel registrite je 01:33, 29 jan. 2016
Ĉi tiu artikolo estas pri la ĝermana lingvo parolita de la Frankoj. Por la latinida lingvo parolita en la Franka Imperio, vidu: Malnovfranca lingvo
Malnovfranka | |
*frankisk | |
lingvo • historia lingvo | |
---|---|
Malaltfranka lingvo | |
Parolita en | Franka Imperio, Sankta Romia Imperio, Germania Magna, Gallia Belgica |
Skribo | runoj |
Morto | ĉ. la 10-a jarcento, vokabularo parte postvivis en aliaj lingvoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gem |
ISO 639-3 | frk |
Glottolog | fran1264 |
Angla nomo | Frankish |
Franca nomo | francique |
La malnovfranka lingvo (ankaŭ franka aŭ malnovfrankonia lingvo) estis okcidentĝermana lingvo parolita far la Frankoj. Ĝi estingiĝis proksimume en la 10-a jarcento restante nur malabunde dokumentita. Dum la merovida periodo, dank' al la ascendo de la Frankan Regnon sur la teritorio de la eksa Romia Imperio, la lingvo havis iom da influon al la evolucio ekde la vulgara latino al la latinidaj lingvoj, precipe je la malnovfranca lingvo. Dum la frua Mezepoko, la malnovfranka lingvo estis parolita fakte nur far la merovida kaj karolida nobelaro kaj kavaliraro de la Sankta Romia Imperio dum la loĝantaro konservis siajn proprajn lingvojn (vulgara latino, ĝermanaj lingvoj de subigitaj triboj ktp.) Unuaj indikoj de franklingvaj homoj ni ricevis de romiaj kronikistoj de la 3-a jarcento. La modernaj luksemburga kaj nederlanda lingvoj, same la ripuara dialektaro kaj aliaj mezgermanaj variaĵoj havas malnovfrankan substraton. La malnovfranka influis la francan, nederlandan, anglan, italan, hispanan kaj germanan lingvojn kaj postlasis en ĉi tiuj multnombrajn vortojn.
Kvazaŭ nenio estas konata pri la skribo krome la uzo de la pli malnova el du runo-sistemoj. Nur raraj artefaktoj atestas frankan skribkulturon dum la Elorienteŭropaj popolmigradoj. Frankaj kronikistoj (interalie Gregorio de Tours) preferis verki latine kaj ili nur malofte insertis malnovfrankajn vokablojn en iliaj tekstoj. La nobelaro de la okcidenta regno preferis la malnovfrancan lingvon ekde la 8-a jarcento, ankaŭ skribite kiel por la Ĵuroj de Strasburgo.
Listo de esperantaj vortradikoj de malnovfranka origino
La Esperanta vortaro kontenas plurajn radikojn el naciaj lingvoj kiuj spertis longdaŭran frankan influon.
- abandon-, de *ban "ordono"
- aranĝ-, de *hring "vico, grupo, sekvenco en ciklo"
- -ard-, de la sufikso *-hard "dura, masiva"
- atak-, de *stakon "stiki, dismarki, montrigi proprietaĵon"
- baron-, de *baro "(libera) viro"
- blond-, de *blunt "nuanco inter orkolore kaj helbrune"
- bordel-, de *bord, tiusence "ligna aŭ plankita kabano"
- bot-, de *butt "rajdboto"
- debut-, de *bottan "puŝi, bati"
- emajl-, de *smalt "fandaĵo"
- embusk-, de *busk "arbedo, arbaĵo"
- -esk-, de *-isk, adjektiviganta sufikso
- feŭd-, de *fehu-od el "posedo" kaj "riĉaĵoj"
- flank-, de *hlank "longo, flanko"
- franc-, de *frank "libera viro, libera"
- -frank-, vidu franc-
- frok-, de *hrok "mantelo"
- -gaĝ-, de *wadjan "rekompenci, promesi, interkonsentiĝi
- gajn-, de *wadanjan "ricevi manĝaĵon"
- gal-, de *wala "bone, bona"
- galop-, de *wala "bone" kaj *laupan "kuri"
- garant-, de *waron "gardi, averti, konservi"
- -gard-, de *wardon "gardi, observi, gvati"
- garn-, de *warnijan "plifortigi, fiksi, atenti"
- girland-, verŝajne de *weron "dekoracii, ornami"
- glis-, de *glidan "gliti, glisi"
- grat-, de *kratton "grati, skrapi"
- gvid-, de *witan "montri la vojon, konduki"
- ĝarden-, de *gardo "ĝardeno, ĉirkaŭkadrigo"
- hast-, de *haifst "vehemento, perforto"
- hont-, de *haunitha "malestimo, moko, ridindigo"
- kontraband-, vidu "abandon-" supre
- kroĉ-, de *krōk "kroĉilo, hoko"
- log-, de *lothr "logilo, io altiranta viktimon, embusko"
- lot-, de *lōt "lotilo, porcio, gajno"
- loĝ-, de *laubja "dormejo, restejo"
- rang-, de *hring, vidu "aranĝ-"
- rev-, de *rēswan "konsideri, konjekti, konsili"
- rost-, de *hraustjan "kuiri super malfermita fajro"
- ŝel-, de *skallja "ŝelo, karapaco"
- skrap-, vidu grat-
- spion-, de *spehon "skolti, observi"
- stalon-, de *stal "stala"
- standard-, de *stand "staru" kaj *hard "firme"
- ŝtop-, de *stopfon "obturi, fermi farĉante"
- ŝir-, de *skeran "tranĉi, tondi"
- trot-, de *trotton "meti piedon sur io"
- trup-, de *throp "kuniĝo de homoj, bando"
- tuf-, de *topp "harligo"
- tuŝ-, de *tokkon "tuŝi"