Paranao: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nuligis version 5821556 de anonima uzanto 91.9.127.95 (alinome EfrinEfrin kaj aliaj nomoj): La kategorio nomiĝis kaj plu nomiĝu "subŝtatoj de Brazilo". |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
|info_flago = Flago de Paranao |
|info_flago = Flago de Paranao |
||
|bildo_blazono = Brasao do parana.svg |
|bildo_blazono = Brasao do parana.svg |
||
|mus_infO_flago = Flago de Paranao |
|||
|info_blazono = Blazono de Paranao |
|info_blazono = Blazono de Paranao |
||
|mus_infO_blazono = Blazono de Paranao |
|||
|moto = |
|moto = |
||
|himno = Himno de Paranao |
|himno = Himno de Paranao |
Kiel registrite je 12:01, 4 feb. 2016
Paranao | |
---|---|
portugale Paraná | |
Flago de Paranao | Blazono de Paranao |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: Himno de Paranao | |
Nomo de la loĝanto: paranaense | |
Situo | |
- Regiono | Sudorienta |
- Limnajbaroj | Suda Mato-Groso, San-Paŭlo kaj Sankta Katarino |
- Mezoregionoj | 10 |
- Mikroregionoj | 39 |
- Municipoj | 399 |
Ĉefurbo | Kuritibo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Ratinho Júnior () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Orlando Pessuti (PMDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | () |
- Federaciaj deputitoj | 30 |
- Ŝtataj deputitoj | 54 |
Areo | |
- Entute | 199.314,850 km² (15º)[1] |
Loĝantaro | 2009 |
- proksimume | 10.686.247 loĝ. (6º) |
- Urbana | 71,1 loĝ. |
- Loĝdenso | 51,48 loĝ./km² (12º) |
Ekonomio | 2007 |
- MEP | R$ 161.582.000 (5º) |
- MEP po kapo | R$ 15.711,00 (7º) |
Sociaj indikiloj | 2000 |
- IHD | 0,820 (2005)[2] (6º) – alta |
- Vivdaŭro | 74,4 jaroj (6º) |
- Analfabetismo | 6,6% (7º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | subtropika Cfa/Cfb |
Mallongigo | BR-PR |
Paranao (portugale Paraná; mallongigo: PR) estas ŝtato en la sudo de Brazilo. Ĝi konsistas el ses ĉefregionoj kun 399 municipoj.
Geografio
Paranao havas areon de 199.554 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 9 miljonojn da loĝantoj. La loĝdenso estas proksimume po 45 homoj je kvadrata kilometro.
La nomon donis al la ŝtato rivero Paranao ĉe la okcidenta limo de la ŝtato. Trans la rivero troviĝas Argentino kaj Paragvajo. La orientan limon konsistigas la bordo de la Atlantiko. Norde de Paranao estas la brazilaj ŝtatoj Suda Mato-Groso kaj San-Paŭlio, sude estas Sankta Katarino.
La ĉefurbo estas Kuritibo (portugale Curitiba). Ĝi kromnomas sin ĉefurbo de ekologio kaj estas konata interalie pro sia modela publika transportsistemo.
Pliaj urboj en Paranao estas interalie Londrina, Paranaguá, Araucária, Maringá, Ponta Grossa kaj Foz do Iguaçu. La famaj akvofaloj de Iguaçu troviĝas en subŝtato Paranao.
Ekonomio kaj agrikulturo
En Paranao troviĝas diversaj aŭtomobilfarejoj.
Rilate al agrikulturaj produktoj, Paranao estas la plej grava ŝtato de Brazilo. Ĝi liveras maizon, kotonon, tritikon, sojon, rizon, arakidojn kaj fazeolojn. Same kiel en la sudaj ŝtatoj de Brazilo oni bredas porkojn kaj kokojn.
Gravaj urboj
- Kuritibo (1 671 194 loĝantoj)
- Londrina (467 334 loĝantoj)
- Maringá (303 551 loĝantoj)
- Ponta Grossa (286 685 loĝantoj)
- Foz do Iguaçu (279 620 loĝantoj)
- Cascavel (261 505 loĝantoj)
- São José dos Pinhais (227 994 loĝantoj)
- Colombo (203 526 loĝantoj)
- Guarapuava (160 932 loĝantoj)
- Paranaguá (135 923 loĝantoj)
- Apucarana (111 759 loĝantoj)
- Pinhais (111 447 loĝantoj)
- Araucária (104 284 loĝantoj)
- Toledo (101 882 loĝantoj)
Historio kaj kulturo
La teritorio de Paranao estis parto de ŝtato San-Paŭlo, ĝis kiam oni fondis Paranaon en 1843. En la 19-a jarcento enmigris multaj italoj, poloj, germanoj, rusoj kaj ukrainoj.
Esperanto-movado
Jam de 1925 esperantistoj aktivas en Paranao, precipe en la ĉefurbo Kuritibo. Ekzistas aktiva Paranaa Esperanto-Asocio, en kies sidejo, en la periodo 2010-2013 okazis konversaciaj rondoj en la dua sabato de ĉiu monato, kaj prelegoj en la lasta sabato.
Prezidantoj de PEA:
S-ro Roger de Castro Gotardi: 2004-2006.
S-ro Carlos Alfredo de Oliveira Andrade: 2006-2008.
S-ino Ariádene Mara Figueiró: 2008-2010.
D-ro Ivan Eidt Colling: de la 1-a de Majo 2010 ĝis la 30-a de Aprilo 2014.
S-ro Jônatas Stephen Barros Jr.: ekde la 1-a de Majo 2014.
De 2006 Esperanto estas instruata en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN, "Centro de Línguas e Interculturalidade" de Federacia Universitato de Paranao (Universidade Federal do Paraná)[3], en Kuritibo. En 2009 Ivan Eidt Colling komencis instrui tie kiel volontulo; ekde 2013 li estas kunordiganto de la projekto "Esperanto - lingvo kaj kulturo". Ankaŭ laboris/laboras kiel volontulaj instruistoj en CELIN: Matheus Artioli Firmino (2011), Thiago Machado da Silva (dum la dua monatseso de 2011 kaj dum 2012) kaj Jônathas Barros (en 2014). Antaŭaj instruistoj estas: Leonardo Janz, Daniel Haddad kaj Carlos Alfredo de Oliveira Andrade. S-ino Rita de Moraes gvidis kursojn por infanoj kaj adoleskantoj en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio en 2012-2013. En 2010 funkciis Esperanto-kursoj en Saltodolontro (Salto do Lontra), sub la gvido de Roger Gotardi kaj en Londrino (Londrina), sub la gvido de Leonardo Forster.
Prof. D-ro Geraldo Mattos, membro de Akademio de Esperanto kaj ĝia eks-prezidanto, loĝis en Kuritibo ĝis sia forpaso (la 23-an de Marto 2014).
Delegitoj de UEA estas ankaŭ en Foz do Iguaçu, Londrina kaj Lupionópolis.
En 2002 la Internacia Junulara Kongreso okazis en Pato Branco en Paranao.
Referencoj
- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
- ↑ Ranking do IDH dos estados do Brasil em 2005. ( (portugale))
- ↑ Centro de Línguas e Interculturalidade( (portugale))
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Brazilo
- Listo de riveroj en Paranao (Brazilo)
- http://esperantoparana.wordpress.com/ - Temas pri retlogo de Paranaa Esperanto-Asocio
|