Mary Cassatt: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
97 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
→‎Frua vivo: Enmetis referencon
(→‎Frua vivo: Aldonis ferman </ref>-on)
(→‎Frua vivo: Enmetis referencon)
 
Cassatt naskiĝis en la urbo de Allegheny, Pensilvanio, kiu nun estas parto de [[Pittsburgh (Pensilvanio)]].<ref name="Columbus Museum of Art p.36"/> Ŝi naskiĝis en altan mez-klasan familion:<ref>Pollock 1998, p. 280</ref> ŝia patro, Robert Simpson Cassat (pli malfrue Cassatt) estis sukcesa bilmakleristo kaj land-spekulaciisto. Li devenis de la Franca [[Hugenotoj|Hugenoto]] Jacques Cossart, kiu venis al [[Nov-Amsterdamo]] en 1662.
<ref name=americanwoman/> Ŝia patrino, Katherine Kelso Johnston, devenis de banka familio. Katherine Cooper, edukita kaj klera, havis profundan influon sur sia filino.<ref>Pollock 1998, pp. 281&ndash;82</ref> Pri tio, [[Louisine Havemeyer]], la amiko de Cassatt dum la tuta vivo, verkis en siaj memoraxjoj: "Ĉiu, kiu havis la privilegion koni la patrinon de Marry Cassatt, tuj scius, ke estis de ŝi, kaj nur ŝi, ke [Mary] heredis sian kapablon." <ref name="Havemeyer 1961"/> La prapatra nomo estis Cossart.<ref>Mathews, Nancy Mowll (1998). Mary Cassatt: A Life. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-585-36794-1, p.3</ref> Cassatt estis kuzo de artisto [[Robert Henri]].<ref name="Perlman 1991"/> Cassatt estis unu el sep infanoj, el kiuj du mortis dum frua infaneco. Unu frato, [[Alexander Cassatt|Alexander Johnston Cassatt]], poste fariĝis prezidento de la [[Pensilvania Fervojo]]. Ŝia familio transloĝiĝis orienten, unue al [[Lancaster, Pennsylvania]], poste al la [[Filadelfio|Filadelfia]] regiono, kie ŝi komencis siajn lernejajn jarojn je la aĝo de ses jaroj.
 
Cassatt kreskiĝis en medio, kiu vidis vojaĝadon kiel nedisigebla parto de edukado; ŝi pasis kvin jarojn en Eŭropo, kaj vizitis multajn el la ĉefurbojn, inter ili Londonon, Parizon, kaj Berlinon. Dum ŝia vivo en Eŭropo, ŝi lernis la Germanan kaj Francan lingvojn, kaj spertis siajn unuajn lecionojn pri desegnado kaj muziko.<ref>Mathews 1998, p. 11</ref> Verŝajne ŝi ekkonis la verkojn de la Francaj artistoj [[Jean Auguste Dominique Ingres|Ingres]], [[Eugène Delacroix|Delacroix]], [[Jean-Baptiste-Camille Corot|Corot]], kaj [[Gustave Courbet|Courbet]] ĉe la Pariza Monda Ekspozicio de 1855. Ankaŭ en la ekspozicio estis bildoj de [[Edgar Degas|Degas]] kaj [[Camille Pissarro|Pissarro]]. Ambaŭ el ili poste fariĝis ŝiaj kolegoj kaj gvidantoj.<ref>McKown 1972, pp.10&ndash;12</ref>
 
Malgraŭ ke ŝia familio konstraŭstaris ŝian profesian artistiĝon, Cassatt komencis studi pentradon ĉe la [[Pensilvania Belarta Akademio]] (Pennsylvania Academy of Fine Arts) ĉe Filadelfio je la frua aĝo de 15 jaroj.<ref>Mathews 1998, p.15</ref> Eble la konstraŭstaro de ŝiaj gepatroj temis pri la eklerno de Cassatt pri feminismaj idealoj, kaj la malkonvencia konduto de kelkaj el la viraj studentoj. Malgraŭ tio, ke ĉirkaŭ 20 procento el la studentoj estis inaj, la plejparto opiniis, ke arto estis nur socie valora kapablo; malmulte el ili volis, kiel Cassatt, fari el arto siajn karierojn.<ref>Mathews 1994, p.18</ref> Ŝi daŭrigis la studadon de 1861 ĝis 1865, la daŭro de la [[Usona Enlanda Milito]].<ref name="Columbus Museum of Art p.36" /> Inter ŝiaj kunstudentoj estis [[Thomas Eakins]], kiu poste fariĝis la polemika direktoro de la Akademio.

Navigada menuo