Jean Baptiste Joseph Fourier: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
[[Dosiero:Fourier2.jpg|eta|Joseph Fourier]] |
[[Dosiero:Fourier2.jpg|eta|Joseph Fourier]] |
||
'''Jean Baptiste Joseph Fourier''' [ˈ|f|ʊər|i|ˌ|eɪ|,_|-|i|ər]<ref>[http://dictionary.reference.com/browse/fourier "Fourier"]. '' |
'''Jean Baptiste Joseph Fourier''' [ˈ|f|ʊər|i|ˌ|eɪ|,_|-|i|ər]<ref>[http://dictionary.reference.com/browse/fourier "Fourier"]. ''Random House Webster's Unabridged Dictionary''.</ref> aŭ [fuʁje] (naskiĝis la [[21-an de majo]] [[1768]] en [[Auxerre]] - mortis la [[16-an de majo]] [[1830]] en [[Parizo]]) estis [[francio|franca]] [[matematikisto]] kaj [[fizikisto]] plej multe konata pro siaj esploroj pri [[varmotransiro]], [[vibrado]] kaj la malkompono de [[perioda funkcio|periodaj funkcioj]] en [[konverĝa serio]] de sinusoidaj funkcioj, nomata [[serio de Fourier]]. Ankaŭ la [[Furiera transformo]] nomiĝas tiele omaĝe al la fizikisto. |
||
Li estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj pripensis pri la [[forceja efiko]] <ref> *{{Cite book |
Li estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj pripensis pri la [[forceja efiko]] <ref> *{{Cite book |
Kiel registrite je 12:53, 21 feb. 2016
Jean Baptiste Joseph Fourier [ˈ|f|ʊər|i|ˌ|eɪ|,_|-|i|ər][1] aŭ [fuʁje] (naskiĝis la 21-an de majo 1768 en Auxerre - mortis la 16-an de majo 1830 en Parizo) estis franca matematikisto kaj fizikisto plej multe konata pro siaj esploroj pri varmotransiro, vibrado kaj la malkompono de periodaj funkcioj en konverĝa serio de sinusoidaj funkcioj, nomata serio de Fourier. Ankaŭ la Furiera transformo nomiĝas tiele omaĝe al la fizikisto.
Li estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj pripensis pri la forceja efiko [2][3] kvankam li trotaksis la varmon de astroj krom Suno.
Biografio
Post lernado ĉe la Benediktanoj, li aliĝis en la milita lernejo de Auxerre. Li preferis la sciencojn antaŭ ol la monaĥeco kaj aniĝis al la École Normale Supérieure. Tie li havis kiel profesorojn Joseph-Louis de Lagrange, Gaspard Monge kaj Pierre-Simon Laplace, al kiu li sukcedis en la katedro en Politeknika Lernejo.
Li partoprenis en la Franca revolucio de 1789. Dum la Teroro li eskapis el la gilotino danke al la falo de Robespiero. En 1798 li iris en la Militiro al Egiptio. Li iĝis diplomato kaj sekretario en la Egipta Instituto. Reveninte en Francujon en 1801, Napoléon Bonaparte nomumis lin prefekto de Isère. Li estis elpostenigita dum la Restaŭracio.
En 1817 li estis elektita al la Akademio de Sciencoj de Francio, de kiu li iĝis ĉiama sekretario por la sekcio pri matematika scienco je la morto de Jean-Baptiste Joseph Delambre en 1822. En 1826 li estis elektita ano de la Franca Akademio.
Esploroj
En Grenoblo, li faris eksperimentojn pri la varmotransiro kaj modeligis la temperaturan evoluon per trigonometriaj serioj, kreante la fundamenton de la termodinamiko. Tiuj esploroj estis la ĝermoj de la teorioj pri la serio de Fourier kaj la konverto de Fourier.
La simpligo, kiun tiuj iloj alportas, estos kritikata de Pierre-Simon Laplace kaj Joseph-Louis de Lagrange.
Omaĝoj
- Li estis entombigita en Tombejo Père-Lachaise.
- La liceo de Auxerre kaj la Universitato de Grenoblo-1 portas lian nomon Joseph Fourier.
- Li estas unu el la francaj famuloj, kies nomoj estas skribitaj sur la Eiffel-turo.
- La kratero Fourier estas luna kratero, lokata sur sud-okcidenta parto de la videbla flanko de la Luno.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ "Fourier". Random House Webster's Unabridged Dictionary.
- ↑ *Fourier, Joseph. (1827) Mémoire sur la température du globe terrestre et des espaces planétaires (Memuaro pri la temperaturo de la terglobo kaj de la planedaj ĉirkaŭspacoj) 7. Akademio de Sciencoj de Francio, p. Volumeno 7, j 569–604. (france)
- ↑ Cowie, J.. (2007) Climate Change: Biological and Human Aspects. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-69619-7.