Jean Baptiste Joseph Fourier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45: Linio 45:


En 1830, lia malboniĝinta sano komencis okazigi problemojn:
En 1830, lia malboniĝinta sano komencis okazigi problemojn:
{{quote|Fourier had already experienced, in Egypt and Grenoble, some attacks of aneurism of the heart. At Paris, it was impossible to be mistaken with respect to the primary cause of the frequent suffocations which he experienced. A fall, however, which he sustained on the 4th of May 1830, while descending a flight of stairs, aggravated the malady to an extent beyond what could have been ever feared.<ref>{{cite book | last = Arago | first = François | title = Biographies of Distinguished Scientific Men | year = 1857 | url = http://www.gutenberg.org/files/16775/16775-h/16775-h.htm}}</ref>}} Tuj post tiu okazaĵo, li mortiĝis en sia lito la 16an de Majo 1830.
{{quote|Fourier estis jam suferinta, kaj en Egiptio kaj en Grenoble, kelkajn atakojn de aneŭrismo ĉe la koro. En Parizo, maleblis erari pri la ĉefa kaŭzo de la oftaj sufokoj kiujn li suferis. Falo, tamen, kiun li suferis la 4an de Majo 1830, dum descendo de aro da ŝtupoj, pligravigis laim malsanon je etendo trans kiu oni ne povis antaŭe timi.<ref>{{cite book | last = Arago | first = François | title = Biographies of Distinguished Scientific Men | year = 1857 | url = http://www.gutenberg.org/files/16775/16775-h/16775-h.htm}}</ref>}} Tuj post tiu okazaĵo, li mortiĝis en sia lito la 16an de Majo 1830.
{{redaktata}}
Fourier was buried in the [[Tombejo Père Lachaise]] en Parizo, en tombo ornamita per egipta motivt por montri sian iaman postenon kiel sekretario de la Kaira Instituto, kaj sian collation of '''Description de l'Égypte'''. His name is one of the [[The 72 names on the Eiffel Tower|72 names inscribed on the Eiffel Tower]].


Fourier estis entombigita en la [[Tombejo Père Lachaise]] en Parizo, en tombo ornamita per egipta motivo por montri sian iaman postenon kiel sekretario de la [[Kaira Instituto]], kaj sian kompiladon de '''Description de l'Égypte'''. Lia nomo estis unu el la [[Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo|72 nomoj skribitaj sur la Eiffel-Turo]].
A bronze statue was erected in Aŭerre in 1849, but it was melted down for armaments during World War II.<ref>A [http://www.ccstib.fr/international-subscription-joseph-fourier-statue-2/ subscription] has been launched to erect a new one.</ref> [[Joseph Fourier University]] in Grenoble is named after him.

Bronza statuo estis starigita en Auxerre en 1849, sed ĝi estis fandita por fabriki armilojn dum la Dua Mondmilito.<ref>Oni lanĉis [http://www.ccstib.fr/international-subscription-joseph-fourier-statue-2/ monpeton] por starigi novan.</ref> La [[Universitato Joseph Fourier]] en Grenoble estis nomigita tiele laŭ li.


== Esploroj ==
== Esploroj ==

Kiel registrite je 16:31, 21 feb. 2016

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Joseph Fourier. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Fourier.
Joseph Fourier

Jean Baptiste Joseph Fourier [ˈ|f|ʊər|i|ˌ|eɪ|,_|-|i|ər][1] aŭ [fuʁje] (naskiĝis la 21-an de majo 1768 en Auxerre - mortis la 16-an de majo 1830 en Parizo) estis franca matematikisto kaj fizikisto plej multe konata pro siaj esploroj pri varmotransiro, vibrado kaj la malkompono de periodaj funkcioj en konverĝa serio de sinusoidaj funkcioj, nomata serio de Fourier. Ankaŭ la Furiera transformo nomiĝas tiele omaĝe al la fizikisto.

Li estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj pripensis pri la forceja efiko [2][3] kvankam li trotaksis la varmon de astroj krom Suno.

Biografio

Akvarelaj karikaturoj de 1820 de francaj matematikistoj Adrien-Marie Legendre (maldkstre) kaj Joseph Fourier (dekstre) fare de la franca artisto Julien-Leopold Boilly, nome akvarelaj portretoj nombroj 29a kaj 30a el la Album de 73 Portraits-Charge Aquarelle’s des Membres de I’Institute.[4]

Fourier naskiĝis en Auxerre (nuntempe en Yonne nome departemento de Francio), kiel la filo de tajloro. Li iĝis orfo kiam li estis nur naŭjaraĝa. Fourier estis rekomendita al la episkopo de Auxerre, kaj danke al tio li estis edukita de la Benediktanoj de la monaĥejo de Sankta Marko. La postenoj en la scienca korpuso de la armeo estis rezervitaj por tiuj de elstara nasko, kaj tiele li estis neelektebla, li estis tamen akceptita en la milita lernejo de Auxerre pri matematiko. Li preferis la sciencojn antaŭ ol la monaĥeco kaj aniĝis al la École Normale Supérieure. Tie li havis kiel profesorojn Joseph-Louis de Lagrange, Gaspard Monge kaj Pierre-Simon Laplace, al kiu li sukcedis en la katedro en Politeknika Lernejo.

Li partoprenis en la Franca revolucio de 1789 kiam li disvastigis ties principojn en sia distrikto kaj servante por la loka Revolucia Komitato. Dum la Teroro li estis dum mallonge enkarcerigita kaj li eskapis el la gilotino danke al la falo de Robespiero. En 1798 li iris en la Militiro al Egiptio. Li iĝis diplomato kaj scienca akompananto de la ekspedicio. Li servis kiel scienca konsilisto, kaj estis nomumita sekretario en la Egipta Instituto. Kiam la francoj en Egiptio estis blokitaj el la kontaktoj kun Francio fare de la brita ŝiparo, li organizis la vorkojn por ke la Franca armeo sekurigu siajn militmuniciojn. Li kontribuis ankaŭ per kelkaj matematikaj artikoloj al la Egipta Instituto (nomita ankaŭ la Kaira Instituto) kiun Napoleono estis fondinta ĉe Kairo, cele al malfortigo de la angla influo en Mezoriento. Post la britaj venkoj kaj la kapitulaco de la francoj sub la generalo Menou en 1801, Fourier revenis en Francion.

Reveninte en Francujon en 1801,[5] Napoléon Bonaparte nomumis lin prefekto de Isère en Grenoblo, kie li superrigardis ŝosekonstruadon kaj aliajn projektojn. Tamen, Fourier estis dekomence reveninta hejmen el la Napoleona ekspedicio en Egipton por pluigi sian akademian postenon kiel profesoro ĉe la École Polytechnique kiam Napoleono decidis alimaniere por lia futuro:

... jŭs mortinte la Prefekto de la Departemento Isère, mi dezirus esprimi mian fidon en la civitano Fourier nomumante lin por tiu posteno.[5]

Dezirante montriĝi fidela al Napoleono, li elposteniĝis kiel Prefekto.[5] Estis tiam kiam ĉe Grenoble li ekeksperimentis pri la propagado de varmo. Li prezentis sian artikolon Pri la propagado de varmo en solidaj korpoj al la Pariza Instituto la 21an de Decembro, 1807. Li ankaŭ kontribuis al la monumenta Description de l'Égypte.[6]

Li estis elpostenigita dum la Resurtronigo. Fourier translokiĝis al Anglio en 1816. Poste, li revenis en Francion, kaj en 1817 li estis elektita al la Akademio de Sciencoj de Francio, de kiu li iĝis porĉiama sekretario por la sekcio pri matematika scienco je la morto de Jean-Baptiste Joseph Delambre en 1822. En 1826 li estis elektita ano de la Franca Akademio. En 1830, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

En 1830, lia malboniĝinta sano komencis okazigi problemojn:

Citaĵo
 Fourier estis jam suferinta, kaj en Egiptio kaj en Grenoble, kelkajn atakojn de aneŭrismo ĉe la koro. En Parizo, maleblis erari pri la ĉefa kaŭzo de la oftaj sufokoj kiujn li suferis. Falo, tamen, kiun li suferis la 4an de Majo 1830, dum descendo de aro da ŝtupoj, pligravigis laim malsanon je etendo trans kiu oni ne povis antaŭe timi.[7] 

Tuj post tiu okazaĵo, li mortiĝis en sia lito la 16an de Majo 1830.

Fourier estis entombigita en la Tombejo Père Lachaise en Parizo, en tombo ornamita per egipta motivo por montri sian iaman postenon kiel sekretario de la Kaira Instituto, kaj sian kompiladon de Description de l'Égypte. Lia nomo estis unu el la 72 nomoj skribitaj sur la Eiffel-Turo.

Bronza statuo estis starigita en Auxerre en 1849, sed ĝi estis fandita por fabriki armilojn dum la Dua Mondmilito.[8] La Universitato Joseph Fourier en Grenoble estis nomigita tiele laŭ li.

Esploroj

En Grenoblo, li faris eksperimentojn pri la varmotransiro kaj modeligis la temperaturan evoluon per trigonometriaj serioj, kreante la fundamenton de la termodinamiko. Tiuj esploroj estis la ĝermoj de la teorioj pri la serio de Fourier kaj la konverto de Fourier.

La simpligo, kiun tiuj iloj alportas, estos kritikata de Pierre-Simon Laplace kaj Joseph-Louis de Lagrange.

Omaĝoj

Verkoj

  • Fourier, Joseph (1822). Théorie analytique de la chaleur. Paris: Firmin Didot Père et Fils. [1]
  • Fourier, Joseph (1824). Annales de chimie et de physique 27. Paris: Analoj de Kemio kaj Fiziko. pp. 236–281. [2]
  • Fourier, Joseph (1827). Mémoire sur la température du globe terrestre et des espaces planétaires 7. Memoroj de la Reĝa Akademio de Sciencoj de la Institut de France. pp. 569–604. [3]
  • Fourier, Joseph (1827). Mémoire sur la distinction des racines imaginaires, et sur l'application des théorèmes d'analyse algébrique aux équations transcendantes qui dépendent de la théorie de la chaleur 7. Memoroj de la Reĝa Akademio de Sciencoj de la Institut de France. pp. 605–624. [4]
  • Fourier, Joseph (1827). Analyse des équations déterminées 10. Firmin Didot frères. pp. 119–146. [num-scd-ulp.u-strasbg.fr:8080/827/]
  • Fourier, Joseph (1827). Remarques générales sur l'application du principe de l'analyse algébrique aux équations transcendantes 10. Paris: Memoroj de la Reĝa Akademio de Sciencoj de la Institut de France. pp. 119–146. [5]
  • Fourier, Joseph (1833). Mémoire d'analyse sur le mouvement de la chaleur dans les fluides 12. Paris: Memoroj de la Reĝa Akademio de Sciencoj de la Institut de France. pp. 507–530. [6]
  • Fourier, Joseph (1821). Rapport sur les tontines 5. Paris: Memoroj de la Reĝa Akademio de Sciencoj de la Institut de France. pp. 26–43. [7]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. "Fourier". Random House Webster's Unabridged Dictionary.
  2. *Fourier, Joseph. (1827) Mémoire sur la température du globe terrestre et des espaces planétaires (Memuaro pri la temperaturo de la terglobo kaj de la planedaj ĉirkaŭspacoj) 7. Akademio de Sciencoj de Francio, p. Volumeno 7, j 569–604. (france)
  3. Cowie, J.. (2007) Climate Change: Biological and Human Aspects. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-69619-7.
  4. Boilly, Julien-Leopold. (1820). Album de 73 Portraits-Charge Aquarelle’s des Membres de I’Institute (watercolor portrait #29). Biliotheque de l’Institut de France.
  5. 5,0 5,1 5,2 Jean-Baptiste Fourier. Alirita 4a de Aprilo 2012.
  6. Nowlan, Robert. A Chronicle of Mathematical People.
  7. Arago, François. (1857) Biographies of Distinguished Scientific Men.
  8. Oni lanĉis monpeton por starigi novan.