Terpiro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
[[Kategorio:Kompozitacoj|Topinamburo]] |
[[Kategorio:Kompozitacoj|Topinamburo]] |
||
[[Kategorio:Uzadplanto|Topinamburo]] |
[[Kategorio:Uzadplanto|Topinamburo]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Nearkta flaŭro]] |
||
[[Kategorio:Radiklegomo]] |
[[Kategorio:Radiklegomo]] |
||
[[Kategorio:Alkoholaj trinkaĵoj]] |
[[Kategorio:Alkoholaj trinkaĵoj]] |
Kiel registrite je 21:24, 28 feb. 2016
Terpiro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La planto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Helianthus tuberosus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Terpiro (Helianthus tuberosus) estas plurjara, moltiga legomplanto kun stolonoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetikuloj kaj kiel furaĝo.
Priskribo
Ĝi apartenas al familio de la asteracoj (kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), originale kreskis en norda Ameriko, estis kultivita ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro (helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.
Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtono, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.
La subteraj tuberoj montras de diversan formon kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de la helbruna ĝis la prurpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.
La plano estas plimultiĝebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.
La terpiro bone toleras la sekecon kaj la froston.
La semado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.