Orienta Uusimaa: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
e Kategorio:Ŝtatoj kaj teritorioj malfonditaj en 2011 forigita; Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 2011 aldonita per HotCat |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[Kategorio:Uusimaa| ]] |
[[Kategorio:Uusimaa| ]] |
||
[[Kategorio:Suda Finnlando]] |
[[Kategorio:Suda Finnlando]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 2011]] |
Kiel registrite je 17:01, 1 mar. 2016
Orienta Uusimaa estis administra provinco de Finnlando en la jaroj 1997–2010. Ĝi estis malfondita la 1-an de januaro 2011 kaj ĝia tuta areo nun apartenas al la provinco Uusimaa. La ĉi-suba artikolo pritraktas la provincon tia, kia ĝi estis ĝis la jarfino 2010.
Orienta Novlando aŭ Orienta Uusimaa (finne Itä-Uusimaa [ˈitæˌuːsimɑː], svede Östra Nyland [ˈœstra ˈnyːland]) estas unu el 20 provincoj de Finnlando. Ĝi apartenas al la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 2.800 km² kaj fine de la jaro 2008 ĝi havis 93.491 loĝantojn. La ĉefurbo estas Porvoo.
La provinco ekestis kadre de la novordigo de la finnlandaj gubernioj en la jaro 1997 kaj konsistas el la orienta parto de la eksa gubernio Uusimaa (svede Nyland, "Novlando"). La teritorio situas ĉe la suda marbordo de Finnlando, kiu riĉas je apudmarbordaj insuletoj. La regiono estas agrikulture strukturigita. Triono de la loĝantoj de Orienta Novlando estas svedlingvanoj. El la dek komunumo du estas dulingvaj kun la sveda kiel ĉefa lingvo, ses dulingvaj kun la finna kiel ĉefa lingvo kaj du unulingve finnaj.
Komunumoj
Al la provinco apartenas 10 komunumoj, el kiuj 2 (en pli dika literaro) estas urboj. La nomo estas indikita en la lingvo de la urba plimulto, en la kazo de dulingvaj komunumoj la urbonomo en la malplimulta lingvo estas aldonata inter krampoj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de la jaro 2008.
Iamaj komunumoj
- Liljendal
- Pernå (Pernaja)
- Ruotsinpyhtää (Strömfors)