Jean-Jacques Rousseau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e +formatado de ŝablonoj per AWB
Linio 71: Linio 71:
* ''[[Les Confessions]]'' - [[Konfesoj (Rousseau)|Konfesoj]] (postmorte eldonita)
* ''[[Les Confessions]]'' - [[Konfesoj (Rousseau)|Konfesoj]] (postmorte eldonita)
* ''[[Rêveries du promeneur solitaire]]'' - [[Revoj de solula promenanto]] (postmorte eldonitaj)
* ''[[Rêveries du promeneur solitaire]]'' - [[Revoj de solula promenanto]] (postmorte eldonitaj)

== Vidu ankaŭ ==
{{Commons|Jean-Jacques Rousseau}}
{{wikiquote|Jean-Jacques ROUSSEAU}}
* [[Liberalismo]]
* [[Demokratio]]
* [[Socialismo]]


==Notoj==
==Notoj==
Linio 102: Linio 95:
* Claire Salomon-Bayet, Jean-Jacques Rousseau ou l'impossible unité, Paris, Seghers, coll. « Philosophies de tous les temps »,‎ 1968 (repr. 1971), 183 p.
* Claire Salomon-Bayet, Jean-Jacques Rousseau ou l'impossible unité, Paris, Seghers, coll. « Philosophies de tous les temps »,‎ 1968 (repr. 1971), 183 p.
* Jean Starobinski, Jean-Jacques Rousseau : la transparence et l'obstacle, Paris, Gallimard,‎ 1976 (ISBN 9782070294732)
* Jean Starobinski, Jean-Jacques Rousseau : la transparence et l'obstacle, Paris, Gallimard,‎ 1976 (ISBN 9782070294732)

== Vidu ankaŭ ==

* [[Liberalismo]]
* [[Demokratio]]
* [[Socialismo]]

== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|q=Jean-Jacques Rousseau}}


{{Sepultitoj en Pantheon}}
{{Sepultitoj en Pantheon}}


{{Bibliotekoj}}
{{havenda artikolo|Jean-Jacques Rousseau}}
{{havenda artikolo}}


{{vivtempo|1712|1778}}
{{vivtempo|1712|1778}}

Kiel registrite je 04:14, 8 mar. 2016

Jean-Jacques Rousseau
Persona informo
NomoJean-Jacques Rousseau
Dato de naskiĝo28-a de junio 1712 [#]
NaskiĝlokoĜenevo [+]
Dato de morto2-a de julio 1778 [#]
MortolokoErmenonville [+]
Mortokialokorhalto [+]
Aĝo je morto66
Okupoj kaj profesioj
Okupofilozofo
Geografio
ŜtatoSvislando
Familio
Edz(in)oThérèse Levasseur [+]
PatroIsaac Rousseau [+]
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Jean-Jacques Rousseau ([ruso] , Esperantigite Johano-Jakobo RUSEO[1] ; naskiĝis la 28-an de junio 1712 en Ĝenevo, mortis la 2-an de julio 1778 en Ermenonville) estis svisa filozofo.

Ĝeneralaĵoj

Li devenas de Ĝenevo sed komence de vivo nestabila kaj agitita, li foriris 16jaraĝa por iri al Savojo, kie li estis edukita kaj inciatita al amo fare de Sinjorino Françoise-Louise de Warens. Poste li venis al Parizo en 1742, cele karieri pri muziko. Li eltenis malfacilan vivon, serĉante diversajn protektantojn kaj vivante kun sia eksterleĝa edzino, Marie-Thérèse Le Vasseur, duonalfabeta kaj polemikiga servistino, kiu havos kvin gefilojn, ĉiuj fiditaj al la publika helpo. Samtempe, li renkontis kun Diderot kaj verkis artikolojn pri muziko por la Encyclopédie.

Li estas rigardebla kiel partoprenanto de la Klerismo pro sia malakcepto de aŭtoritatismo sed ankaŭ la baptopatro de romantikismo kaj iasence de la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte la maldekstran mondbildon. Kvankam, kiam oni legas lian Pri kontrakto socia oni vidas ke ĝi ja povas pli bone konduki al faŝismaj ideoj kaj reĝimoj (nacia religio, esence militisma ideo, kie la alilandanoj estas esence malamikoj, rajto de la registaro mensogi al la "civitanoj" por politikaj celoj, kaj la fama ideo, laŭ kiu trudi individuojn obei al la leĝo estas "trudi ilin esti liberaj" (tiel)).

Rousseau estis edukita fare de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando, Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe Hume. Liaj verkoj estis bruligitaj, lia domo ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon (kaj eĉ inventis novan notometodon). Li suferis malfacilaĵojn ĉe siaj personaj rilatoj kaj rifuĝiĝis ofte en la soleco, revenante denove en Svision en 1762 post la kondamno de liaj verkoj fare de la Parlamento de Parizo. Li entreprenis tiam al la verkado de sia membiografio por justigi sin kaj multobligis siajn loĝlokojn, kaj finfine revenis en Parizon en 1770 por vivteni sin kopiante muzikon. Li mortiĝis kiam li estis 66jaraĝa en 1778 kaj liaj restoj estos metitaj en la Panteono fare de la Nacia Konvencio dum la Franca revolucio en 1794.

Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis feliĉa kaj egala, temas pri la originala stato de naturo, nome la koncepto de la nobla sovaĝulo. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon Pri kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile). Lia Konfesoj, estis la plej persona membiografio ekde la Konfesoj de Aŭgusteno, kaj starigis novan modon inter tiaj verkoj. Tiele Goethe diris pri, ke kun li "nova mondo komencas" (idee, kaj literature kaj sente). Rousseau verkis konstituciojn por Korsiko kaj Pollando.

Rousseau eniris en la historio de la idearo per siaj mallongaj eseoj: Discours sur les sciences et les arts (Diskurso pri sciencoj kaj artoj, 1750) kaj Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes (Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj, 1755), frontante la naturan staton kiu faris la feliĉon de la homaro al la socia stato, fonto de ĝenerala malfeliĉo. Kontraŭanto de la filozofio de Hobbes, li komprenas, ke reveno al la origino maleblas kaj entreprenas meditadon pri la funkciado de socio demokratia bazita sur la socia kontrakto (1762) laŭ kiu la suverena popolo organizas la kolektivan vivon. Rousseau proponis ankaŭ, per Émile, ou De l'éducation (1762), meditadon pri edukado, kiu laŭ li devas apogi sin sur la rezervo de la naturaj kvalitoj de la infano kaj certigi ĉefe liajn praktikajn kapablojn anstataŭ librecaj scioj.

En la tereno literatura, la kontribuo de Jean-Jacques Rousseau estas same grava per sia verko Julie ou la Nouvelle Héloïse (La nova Helojzo, 1761), letera romano laŭ la angla modelo du Pamela; or, Virtue Rewarded de Samuel Richardson, kiu estos unu de la plej vendataj verkoj de la jarcento alloge per sia antaŭromantisma priskribo de la ama sento kaj de la naturo. Les Confessions (Konfesoj, verkitaj inter 1765 kaj 1770, kun postmorta publikigo en 1782 kaj 1789) kaj Les Rêveries du promeneur solitaire (Revoj de solula promenanto, verkitaj en 1776-1778, publikigitaj en 1782) estas konsiderita fondo de la ĝenro de la membiografioper montrado de la sentoj la plej intimaj.

Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj tute alisence Pol Poton. Vidu ankaŭ la temon de la Nobla sovaĝulo. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas fundamenta ekologismo, primitivisma movado, kaj la ideoj de Ted Kaczynski. Ĝenerale temas pri influo en la fako de la politika filozofio per meditado pri la koncepto de demokratio, krom la kreado de nova sentiveco en la fako de literaturo, kio kondukos al Romantismo.

Biografio

Familio kaj infanaĝo

Raymond Trousson, en la biografio kiun li dediĉas al Jean-Jacques Rousseau, indikas, ke lia familio estas origina de Monthléry, ĉe Étampes, sude de Parizo[2]. La praavo de Jean-Jacques, nome Didier Rousseau, lasas Monthléry por fuĝi el la religia persekutado kontraŭ protestantoj. Li instaliĝis en Ĝenevo en 1549 kie li malfermis gastejon[3].

La plej juna nepo de Didier Boucher, nome David Rousseau (1641-1738) estis la avo de Jean-Jacques Rousseau. Li estis, kiel sia patro, Jean Rousseau, horloĝisto, profesio respektata kaj monprodukta tiutempe. Li edziĝis al Suzanne Cartier kiu havigos nombrajn filojn el kiuj ses atingod la adoltecon; tri filoj, David, André kaj Isaac la patro de Jean-Jacques (oni ne scias pri la du unuaj); tri filinoj, Clermonde kiu edziniĝos al Antoine Fazy, Théodora kaj Suzanne, tiuj du onklinoj ludos gravan rolon en la vivo de Jean-Jacques.

Jean-Jacques Rousseau, naskiĝis la 28-a de junio 1712 ĉe la gepatra hejmo ĉe Grand-Rue en la historia centro de Ĝenevo. Li estis la filo de Isaac Rousseau, (Ĝenevo, 1672 - Nyon, 1747), horloĝisto kiel sia patro kaj kiel sia avo, kaj de Suzanne Bernard (Ĝenevo, 1673 - Ĝenevo, 1712), filino ankaŭ de horloĝisto nomita Jacques Bernard. Liaj gepatroj estis geedziĝintaj en 1704, post unu unua unio jam estis kuniginta la du familiojn ĉar la frato de Suzanne, Gabriel Bernard estis edziĝinta la fratino de Isaac, Théodora Rousseau en 1699. Unua filo, François, naskiĝis la 15-a de marto 1705. Poste Isaac lasis edzino kaj ĵus naskiton en Ĝenevo por esti horloĝisto en Konstantinopolo. Li restos tie ses jarojn kaj revenos hejmen en 1711, kaj faros duan filon kun sia edzino; tiu lasta bedaŭrinde mortos pro febroj la 7-a de julio 1712, naŭ tagojn post la nasko de Jean-Jacques Rousseau.

Isaac Rousseau havis perforteman karakteron foje. Post kverelo kun samlandano, li rifuĝiĝis en Nyon en la kantono Vaud, la 11-a de oktobro 1722, por eviti justicon[4]. Li neniam revenos al Ĝenevo, sed konservos kelkajn kontaktojn kun siaj gefiloj, ĉefe kun Jean-Jacques kiu faros regule la vojaĝon al Nyon kaj kiu komunikos sian pasion por libroj. Li fidis sian patrorajton al sia duobla bofrato Gabriel Bernard ŝanĝe de pensio.

Rememora tabulo dediĉita al estado de Jean-Jacques Rousseau en la iama presbitero ĉe la preĝejo Sankta Petro de Bossey, en Supra Savojo.

El aĝo de dek, Rousseau estis tiele edukita de sia onklo Gabriel[5], pastoro kiun li konsideris sian avon, kaj de sia onklino Suzanne. Lia frato, François, forlasis la hejmon tuj kaj oni perdis sian estonton en Germanio, fakte en la regiono Freiburg. Rousseau estis poste fidita kiel pensio al la pastoro Lambercier en Bossey ĉe Salève, sude de Ĝenevo, kie li pasigis du jarojn (1722 - 1724) akompane de sia kuzo Abraham Bernard.

Lia onklo metis lin poste kiel metilernanto ĉe aktuaro, poste, pro manko de intereso de la infano, ĉe gravuristo, Abel Ducommun. La kontrakto de metilernado estis la 26-a de aprilo 1725 por daŭro de kvin jaroj[6]. Jean-Jacques kiu estis ĝis tiam koninta feliĉan infanaĝon, aŭ almenaŭ trankvilan, devis tiam fronti akran disciplinon[7]. La 14-a de marto 1728, revene malfrue kaj trovante la pordegojn de Ĝenevo fermitaj, li decidis fuĝi (time esti denove frapita de sia mastro[8]), ne sen adiaŭi sian kuzon Abraham.

Protektado de Madame de Warens

Malfacilaj komencoj

Famo

Soleco

Ekzilo

Angla intermezo

Reveno en Francion

Verkoj

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Emile.

Notoj

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P212
  2. Por konsulti la genealogian arbon de Rousseau, vidu Connaissez-vous Jean-Jacques ? Famille, je vous aime ! ĉe la retejo de la Akademio de Grenoble.
  3. Trousson.
  4. Trousson.
  5.  , Les confessions, Livre premier, 44, Garnier-Flammarion, 1968.
  6. Trousson.
  7. Ĉiu informo pri la infanaĝo de Jean-Jacques troviĝas en la unua libro de Confessions.
  8. Bernard Cottret, « Rousseau fête ses 300 ans ! », eldono Au cœur de l'histoire ĉe Europe 1, 17-a de majo 2012

Bibliografio

  • Raymond Trousson, Jean-Jacques Rousseau, Paris, Tallandier,‎ 1998, 2 tomes (ISBN 284734098X) Dokumento uzata por la franclingva redakto de tiu artikolo
  • Bibliografio de Raymond Trousson : « Dictionnaire de Jean-Jacques Rousseau », Bibliografio, ĉe http://tecfa.unige.ch/ TECFA Éducation & Technologies
  • Jean-Jacques Rousseau à Venise (1743-1744) raconté par lui-même, Paris, Maurice Glomeau éditeur,‎ 1920
  • Claude Genoux, Les enfants de Jean-Jacques Rousseau, Serriere imprimeur,‎ 1857 (rete ĉe [1])

Studoj

  • Jean-Paul Jouary, Rousseau, citoyen du futur, Paris, Audiolib,‎ 2012. (ISBN 9782356414120)
  • Nanine Charbonnel, Philosophie de Rousseau, Lons-le-Saunier, Aréopage,‎ 2006, 3 vol. (ISBN 9782908340587)
  • Guillaume Chenevière, Rousseau, une histoire genevoise, Genève, Labor et Fides,‎ 2012
  • Monique Cottret kaj Bernard Cottret, Jean-Jacques Rousseau en son temps, Paris, Perrin,‎ 2005 (ISBN 9782262021283)
  • Gaëtan Demulier, Apprendre à philosopher avec Rousseau, Paris, Ellipses,‎ 2009
  • Bernard Gagnebin, Album Rousseau : Iconographie réunie et commentée, Paris, Gallimard,‎ 1976
  • Bernard Groethuysen, Jean-Jacques Rousseau, Paris, Gallimard, coll. « Les Essais »,‎ 1949 (réimpr. 2003) (ISBN 9782070354832)
  • Rémy Hebding, Jean-Jacques Rousseau : les Lumières grâce à Dieu, Paris, Punctum, coll. « Vies choisies »,‎ 2005 (ISBN 9782351160015)
  • Pierre-Maurice Masson, La Religion de Jean-Jacques Rousseau, Paris, Hachette,‎ 1916
  • Édouard Rod, L'Affaire J.-J. Rousseau, Paris, Perrin,‎ 1906
  • Raymond Trousson (eld.) kaj Frédéric S. Eigeldinger (eld.), Dictionnaire de Jean-Jacques Rousseau : la transparence et l'obstacle, Paris, Éditions Honoré Champion,‎ 2006
  • Claire Salomon-Bayet, Jean-Jacques Rousseau ou l'impossible unité, Paris, Seghers, coll. « Philosophies de tous les temps »,‎ 1968 (repr. 1971), 183 p.
  • Jean Starobinski, Jean-Jacques Rousseau : la transparence et l'obstacle, Paris, Gallimard,‎ 1976 (ISBN 9782070294732)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1712" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Rousseau ,Jean-Jacques".