Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Asocio por Eŭropa Konscio
+Rondo Familia
Linio 30: Linio 30:
== Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista ==
== Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista ==
La '''Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista''' (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.
La '''Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista''' (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

== Rondo Familia ==
'''Rondo Familia''' estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie [[Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj]].

'''Eksteraj ligiloj:'''
{{EL}} [http://familioj.wikispaces.com vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo]


== Tutmonda Ekumena Ligo ==
== Tutmonda Ekumena Ligo ==

Kiel registrite je 15:08, 18 mar. 2016

Asocio por Eŭropa Konscio

La Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropa Klubo.

Astronomia Esperanto-Klubo

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio

estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro

Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao

Kotizo: jare 8,00 Eŭroj ĉe UEA-konto iaea-f.

Eŭropa Klubo

La Eŭropa Klubo estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Asocio por Eŭropa Konscio (AEK).

Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj

La Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de Angelo Duranti, estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “Biblia Vortaro” eldonita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.

Vidu ankaŭ:

Internacia Asocio de Instruistoj

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista

La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

Rondo Familia

Rondo Familia estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo

Tutmonda Ekumena Ligo

Tutmonda Ekumena Ligo (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri ekumenismo.

Virina Esperanto-Klubo

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Referencoj