Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+mondcivitanismo +Mensa +Martinus +kooperativismo
+ Sindikata Agado + kontraŭfuma movadoj + Ortodoksa Ligo + Mormonaro
Linio 60: Linio 60:
== Martinus-Instituto ==
== Martinus-Instituto ==
'''Martinus-Instituto''' estas esperantlingva grupiĝo subtene al la [[kosmologio de Martinus]].
'''Martinus-Instituto''' estas esperantlingva grupiĝo subtene al la [[kosmologio de Martinus]].

== Por-Esperanta Mormonaro ==
'''Por-Esperanta Mormonaro''' (PEM) estas faka Esperanto-asocio pri [[mormonismo]], la kredaro de la [[Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj]] respektive pri grupiĝo de mormonoj kiuj kune subtenas informadon pri Esperanto.

'''Eksteraj ligiloj:'''
{{EL}} [http://poresperantamormonaro.weebly.com oficiala retejo] ({{eo}})
{{EL}} [https://www.facebook.com/groups/226037860769686/ fermita grupo de la asocio en la retejo] ''[[facebook]]''

'''Vidu ankaŭ:'''
* [[Mormonaro por Paco kaj Egaleco]]


== Rondo Familia ==
== Rondo Familia ==
Linio 75: Linio 85:
'''Eksteraj ligiloj:'''
'''Eksteraj ligiloj:'''
{{EL}} [https://www.nadir.org/nadir/initiativ/bs/texte/c171-3.htm germanlingva raporto de neesperantistina aktivulino pri senmona ekonomio pri internacia kunveno de SIKA-Esperanto en suda Francio en julio 1998]
{{EL}} [https://www.nadir.org/nadir/initiativ/bs/texte/c171-3.htm germanlingva raporto de neesperantistina aktivulino pri senmona ekonomio pri internacia kunveno de SIKA-Esperanto en suda Francio en julio 1998]

== Sindikata Agado ==
'''Sindikata Agado''' estas historia faka Esperanto-asocio pri aktivado en [[sindikato]]j. Tradicie ĝi aparte proksime kunlaboras kun [[Sennacieca Asocio Tutmonda]].

== Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj ==
'''Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj''' (TAdEN) estas historia faka Esperanto-asocio pri kontraŭado de [[fumado]] aktiva kaj pasiva.


== Tutmonda Ekumena Ligo ==
== Tutmonda Ekumena Ligo ==
'''Tutmonda Ekumena Ligo''' (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[ekumenismo]].
'''Tutmonda Ekumena Ligo''' (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[ekumenismo]].

== Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista ==
'''Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista''' (TOLE) estas historia faka Esperanto-asocio pri [[ortodoksismo|ortodoksa kristanismo]].


== Universala Islama Esperanto-Asocio ==
== Universala Islama Esperanto-Asocio ==

Kiel registrite je 17:58, 18 mar. 2016

Asocio por Eŭropa Konscio

La Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropa Klubo.

Astronomia Esperanto-Klubo

La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolektado de profesiaj kaj amatoraj artikoloj en sia retpaĝo, kaj per dissendo-listo.

Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo

La Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo estas historia faka Esperanto-asocio pri mondcivitanismo.

Esperanto-Ligo Filatelista

La Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) estas historia faka Esperanto-asocio pri filatelio.

Espermenso

Espermenso estas esperantlingva laborgrupo de la internacia asocio Mensa, kiu grupigas homojn de aparte alta intelekta kvociento.

Eŭropa Klubo

La Eŭropa Klubo estas historia faka Esperanto-asocio pri subteno de pli forta integriĝo kaj unuiĝo de la landoj kaj regionoj en Eŭropo. Ĝi kunlaboras respektive kunlaboris kun la similcelaj asocioj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Asocio por Eŭropa Konscio (AEK).

Hejmoj de Internacia Kulturo

Hejmoj de Internacia Kulturo estas faka Esperanto-asocio pri subteno de esperantistaj vivkomunumoj. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj havas sian sidejon en suda Francio, en la loĝloko de la esperantisto Christian Lavarenne.

Eksteraj ligiloj:

Hilelista Esperanto-Rondo

La Hilelista Esperanto-Rondo estas historia faka Esperanto-asocio pri Hilelismo, doktrino evoluigita fare de Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la publikigo de sia libro Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando en 1901.

Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj

La Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de Angelo Duranti, estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “Biblia Vortaro” eldonita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.

Vidu ankaŭ:

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio

estas faka asocio de esperantistoj, kiuj aktivas en la kampo de agrikulturo. Ĝi estis fondita en 1996. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo kaj rilataj sciencoj. Ĝia oficiala organo estas la revuo Internacia Agrikulturo, kiu aperas kvarfoje jare.

Ĝeneralaj informoj: Prezidanto: Bruno Najbaro

Adreso: Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, p/a ĝen. sekr. Huang Yinbao, Jingchuan-Xian Kewei, Gansu, CN-744300, Ĉinio; tel.: [o] +86+(933)3938189, +86+13993316800, agrikulturo@126.com; skajpo-konto:huangyinbao

Kotizo: jare 8,00 Eŭroj ĉe UEA-konto iaea-f.

Internacia Asocio de Instruistoj

La Internacia Asocio de Instruistoj (mallongigite IAI) estis historia organo fondita de Esperanto-instruistoj en 1910.

Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto

La Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) estas historia faka Esperanto-asocio pri pedagogio laŭ la konceptoj de Célestin Freinet.

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista

La Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) estas historia faka Esperanto-asocio pri aŭtomobilismo, do libertempa aŭ profesia engaĝiĝo favore al uzado de aŭtmobiloj, kaj subteno de aŭtomobila turismo. Kontraste al naciaj aŭtomobilistaj asocioj, kiuj engaĝiĝas por bonaj kaj sekuraj aŭte uzeblaj vojoj kaj stratoj, internacia helpo en kazo de aŭtomobilaj paneoj, eldonado de vojaj mapoj kaj vojaĝogvidiloj, sendependa testado de aŭtomobiloj kaj aŭtomobiletoj, la Esperanto-Klubo limiĝis al internacia kunordigo de esperantistoj aktivaj en tiaj naciaj asocioj aŭ interesitaj pri la temo, kaj aldonis malmultajn servojn, kiel produktado de varbaj Esperanto-glumarkoj por la malantaŭa vitro aŭ karoserioparto de aŭtomobilo. Probable la klubo ne plu funkcias ekde 1995, eble jam iom pli frue.

Internacia Forstista Rondo Esperantlingva

La Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) estas historia faka Esperanto-asocio pri forstado aŭ arbara mastrumado.

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo

Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO) estas historia faka Esperanto-asocio subtene al la movado de kooperativismo.

Martinus-Instituto

Martinus-Instituto estas esperantlingva grupiĝo subtene al la kosmologio de Martinus.

Por-Esperanta Mormonaro

Por-Esperanta Mormonaro (PEM) estas faka Esperanto-asocio pri mormonismo, la kredaro de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj respektive pri grupiĝo de mormonoj kiuj kune subtenas informadon pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL oficiala retejo (esperante) Ŝablono:EL fermita grupo de la asocio en la retejo facebook

Vidu ankaŭ:

Rondo Familia

Rondo Familia estas esperantista laborgrupo pri informinterŝanĝo kaj subteno de denaske esperantlingva edukado de infanoj en familioj, kaj ĝenerale pri subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo. Unu el la aktivuloj de la laborgrupo estas [[Renato Corsetti], kaj subteniĝas pluraj familiaj Esperanto-renkontiĝoj, inter alie Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL vikio de Rondo Familia por subteno de praktika apliko de Esperanto en ĉiutaga familia vivo

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro

Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro estas historia faka Esperanto-asocio pri homaj ŝatantoj de hejmaj katoj.

SIKA-Esperanto

SIKA-Esperanto estas faka Esperanto-grupiĝo pri alternativa ekonomio aŭ pli konkrete pri ekonomio sen mono, bazigita nur je interŝanĝo de servoj, kiu en la 1990-aj jaroj estis, kaj eventuale daŭre estas, aparte forta en suda Francio.

Eksteraj ligiloj: Ŝablono:EL germanlingva raporto de neesperantistina aktivulino pri senmona ekonomio pri internacia kunveno de SIKA-Esperanto en suda Francio en julio 1998

Sindikata Agado

Sindikata Agado estas historia faka Esperanto-asocio pri aktivado en sindikatoj. Tradicie ĝi aparte proksime kunlaboras kun Sennacieca Asocio Tutmonda.

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj

Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN) estas historia faka Esperanto-asocio pri kontraŭado de fumado aktiva kaj pasiva.

Tutmonda Ekumena Ligo

Tutmonda Ekumena Ligo (TEL) estas historia faka Esperanto-asocio pri ekumenismo.

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista

Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) estas historia faka Esperanto-asocio pri ortodoksa kristanismo.

Universala Islama Esperanto-Asocio

La Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA) estas historia faka Esperanto-asocio pri islamo.

Virina Esperanto-Klubo

Virina Esperanto-Klubo estis fondita de Julia Fernandes en Brazilo 1912.

Referencoj