Olimpika Stadiono de Munkeno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e ThomasPusch movis paĝon Munkena Olimpa Stadiono al Olimpika Stadiono de Munkeno: vidu la diskutpaĝan noton |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
[[Kategorio:Munkeno]] |
[[Kategorio:Munkeno]] |
||
[[Kategorio:Somera Olimpiko 1972]] |
|||
[[Kategorio:Stadionoj en Germanio]] |
[[Kategorio:Stadionoj en Germanio]] |
Kiel registrite je 17:20, 23 mar. 2016
La Olimpika Stadiono aŭ en germana Olympiastadion estas stadiono situanta en Munkeno, Germanio. Situanta ĉe la kerno de la Olimpika Parko en norda Munkeno, la stadiono estis konstruita kiel ĉefa ejo por la Somera Olimpiko 1972.
Kun origina enhavokapablo de 80 000 spektantoj, la stadiono gastigis ankaŭ aliajn ĉefajn futbalajn matĉojn kiaj tiujn de Finalo de la Futbala Mondpokalo 1974 kaj la Finalo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988. Ĝi gastigis ankaŭ la Finalojn de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA de 1979, 1993 kaj 1997. La nuntempa enhavokapablo estas de 69 250 personoj.
Ĝis la konstruo de Allianz Arena por la Futbala Mondpokalo 2006, la stadiono estis hejmo al la futbalaj kluboj FC Bayern München kaj TSV 1860 München.
48° 10′ 23″ N 11° 32′ 48″ O / 48.17306 °N, 11.54667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 10′ 23″ N 11° 32′ 48″ O / 48.17306 °N, 11.54667 °O (mapo)
La Olimpika Stadiono de Munkeno en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Munkenon kun nura intereso al la Olimpika Stadiono:
|
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.