Oŭrenso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16: Linio 16:


==Historio==
==Historio==
Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto.

Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa [[Braga]], en [[Portugalio]]) kun Asturica Augusta (hodiaŭa [[Astorgo]], en [[Kastilio kaj Leono]], Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la [[Sueboj|suevoj]], kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉita al [[Marteno de Tours|Sankta Marteno]] de Tours.

Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc.

La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a ac. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la malnovan kvartalon. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo.


==Geografio==
==Geografio==
La urbo situas je 135 m super la marnivelo.


==Vidindaĵoj==
==Vidindaĵoj==

Kiel registrite je 18:14, 9 apr. 2016

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Galegio > Oŭrenso


Oŭrenso, galege kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo Galegio, Hispanio, kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pro la tria pli loĝata urbo en Galegio, post Vigo kaj Koruno. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en 2014 ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en 2012).

Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero Minjo. La urbo estis jam konata en la romia epoko. Ĝia kromnomo estas A cidade das Burgas (La urbo de Burgas) pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C.

El inter ĝiaj monumentoj elstaras la Katedralo de Oŭrenso kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la romia ponto, la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata.

Ĝi estas eminenta varmofontejo kie, krom la menciitajn Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz.

Situo de la provinco Oŭrenso en Hispanio.

Etimologio

La nomo Ourense venas el la latina Auriense, aludinta la abundon je oro, kiun oni ĉerpis el la rivero Minjo. De 1983, laŭ la Leĝo 3/1983, alineo 10.1 pri Lingva Normaligo, la sola oficiala nomo de la urbo (kaj de ĉiuj aliaj lokoj de Galegio) estas tiu en la galega[1].

Historio

Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto.

Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa Braga, en Portugalio) kun Asturica Augusta (hodiaŭa Astorgo, en Kastilio kaj Leono, Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la suevoj, kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉita al Sankta Marteno de Tours.

Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc.

La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a ac. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la malnovan kvartalon. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo.

Geografio

La urbo situas je 135 m super la marnivelo.

Vidindaĵoj

Provinco

Oŭrenso estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun loĝantaro de 350.000 homoj. Ĉefaj urboj: Verín, Ribadavia, Allariz, A Rúa, O Carballiño kaj Xinzo de Limia.

42° 20′ N 7° 51′ U / 42.333 °N, 7.850 °U / 42.333; -7.850 (mapo)Koordinatoj: 42° 20′ N 7° 51′ U / 42.333 °N, 7.850 °U / 42.333; -7.850 (mapo)

  1. Leĝo pri lingva Normaligo (galege) http://www.udc.es/snl/documentospdf/Lei_normalizacion.pdf