Oŭrenso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 373: Linio 373:
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-10b, Ás (Baños de Molgas) (I - II dC).JPG|eta|maldekstra|180px|Romiaj flugiloj (1a-2a jc.)
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-10b, Ás (Baños de Molgas) (I - II dC).JPG|eta|maldekstra|180px|Romiaj flugiloj (1a-2a jc.)
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-03a, A Pedra Alta (Castrelo do Val)(fin. II-com. I aC).JPG|eta|maldekstra|180px|La Alta Ŝtono ([[Bronzepoko]], 2a-1a jc. a.n.e)
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-03a, A Pedra Alta (Castrelo do Val)(fin. II-com. I aC).JPG|eta|maldekstra|180px|La Alta Ŝtono ([[Bronzepoko]], 2a-1a jc. a.n.e)
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-05d, Cabeza de guerreiro (Cadós, Bande) (I dC).JPG|eta|maldekstra|180px|Militista kapo, el la kulturo de ''castros''.
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-05d, Cabeza de guerreiro (Cadós, Bande) (I dC).JPG|eta|maldekstra|180px|Militista kapo, el la kulturo de ''castros''
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-02b, Tríscele de Castromao, Celanova (IaC-IdC).JPG|eta|maldekstra|180px|[[Triskelo]] el Castromao
Dosiero:Ourense, Escolma de escultura 02-02b, Tríscele de Castromao, Celanova (IaC-IdC).JPG|eta|maldekstra|180px|[[Triskelo]] el Castromao
</gallery>
</gallery>

Kiel registrite je 15:07, 10 apr. 2016

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Galegio > Oŭrenso


Oŭrenso
galege: Ourense
urbo
La Ĉefponto
Flago
Oficiala nomo: Ourense
Deveno de nomo: latine Auriense
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Galegio
Provinco Provinco Oŭrenso
Regiono Regiono de Oŭrenso
Historia regiono Gallaecia
Memorindaĵoj Arkeologia Muzeo de Oŭrenso
katedralo Katedralo de Oŭrenso
Riveroj Minjo, Barbaña
Situo Oŭrenso
 - koordinatoj 42° 19′ 48″ N 07° 52′ 12″ U / 42.33000 °N, 7.87000 °U / 42.33000; -7.87000 (mapo)
Loĝantaro 106 905 (2014)
Parko Alameda
Fondo 1-a jarcento p.K.
Urbestro Xesús Vázquez Abad
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 15.7XX
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Ourense
Retpaĝo: www.turismodeourense.com

Oŭrenso, galege kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo Galegio, Hispanio, kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pro la tria pli loĝata urbo en Galegio, post Vigo kaj Koruno. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en 2014 ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en 2012).

Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero Minjo. La urbo estis jam konata en la romia epoko. Ĝia kromnomo estas A cidade das Burgas (La urbo de As Burgas) pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C.

Katedralo de Oŭrenso

El inter ĝiaj monumentoj elstaras la Katedralo de Oŭrenso kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata.

Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz.

Etimologio

La nomo Ourense venas el la latina Auriense[1], aludinta la abundon je oro, kiun oni ĉerpis el la rivero Minjo. De 1983, laŭ la Leĝo 3/1983, alineo 10.1 pri Lingva Normaligo, la sola oficiala nomo de la urbo (kaj de ĉiuj aliaj lokoj de Galegio) estas tiu en la galega[2].

Historio

Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto.

Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa Braga, en Portugalio) kun Asturica Augusta (hodiaŭa Astorgo, en Kastilio kaj Leono, Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la suevoj, kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉita al Sankta Marteno de Tours.

Fontano en la Ferplaco

Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc.

La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a ac. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la malnovan kvartalon. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo.

Geografio

La Ĉefplaco

La urbo situas je 135 m super la marnivelo.

Klimato

La klimato de Oŭrenso estas tre aparta. Ĝi havas oceanan klimaton kun forta influo de kontinenta klimato. La urba situo, valfunda, igas someron tre varma, kun temperaturoj kutime super 35 °C. La vintraj temperaturoj estas malaltaj, kvankam kutime ne sub 0 °C. La plej alta temperaturo iam registrita estis 42,6 °C en julio 1990 kaj la plej malalta estis -8,6 °C la tagon de Kristnasko 2001.

Averaĝaj klimataj parametroj de Oŭrenso (1931-1960)
Monate Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jare
Averaĝa temperaturo (°C) 6,9 7,7 10,8 12,6 16,0 19,4 22,1 21,4 19,2 14,7 10,0 7,7
14
Precipitaĵoj

(mm)

90 78 99 56 62 42 17 20 43 89 95 128
818
Fonto: AEMET
Averaĝaj klimataj parametroj de Oŭrenso (1972-2000)
Monate Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jare
Absoluta maksimuma temperaturo (°C) 22,0 25,0 30,6 32,9 37,4 40,9 42,6 42,2 41,1 33,0 25,0 22,4
42,6
Averaĝa maksimuma temperaturo (°C) 12,1 14,7 18,1 19,0 22,3 26,7 29,7 29,9 26,6 20,9 15,5 12,7
20,6
Averaĝa temperaturo (°C) 7,5 9,2 11,4 12,7 15,7 19,4 22,1 22,0 19,4 15,1 10,8 8,5
14,5
Averaĝa minimuma temperaturo (°C) 2,9 3,7 4,6 6,3 9,2 12,2 14,6 14,2 12,3 9,3 6,1 4,4
8,3
Absoluta minimuma temperaturo (°C) -7,0 -8,0 -6,8 -3,2 -0,4 2,4 6,4 1,5 3,0 -3,0 -6,8 -8,6
-8,6
Precipitaĵoj

(mm)

90 81 54 70 67 39 19 23 57 97 93 124
817
Sunhoroj 87 105 167 180 199 239 272 270 201 138 90 70
2043
Averaĝa relativa humideco

(%)

75 69 62 62 62 60 59 59 63 70 75 77
66
Fonto: AEMET

Vidindaĵoj

Preĝejo de la Triunuo
  • Katedralo de Oŭrenso
  • Varmofonto As Burgas. Temas pri tri fontoj verŝantaj tricent litrojn ĉiuminute, utilaj por pluraj haŭtmalsanoj. Apud ili situas kopioj de la kvar romiaj altarŝtonoj trovitaj en Oŭrenso; la unua estas tiu dediĉita de Calpurnia Abana Aeboso al la nimfoj de ĉi tiuj varmofontoj.
  • Preĝejo de la Triunuo. Gotika, kastel-aspekta, konstruita inter la 12a kaj 16a jc.
  • Ĉefponto, ankaŭ konata kiel Romia Ponto aŭ Malnova Ponto. Nacia monumento kaj unu el la simboloj de la urbo. Ĝi konservas sep el la dek unu originalaj arkoj. En la 19a jc. ĝi perdis la turon ankoraŭ aperantan en la urba blazono.
  • Palaco de Velle. Etnobela palaco el la 16a jc.
  • Ĉefplaco.
  • Arkeologia Muzeo de Oŭrenso. Ĝi enhavas kolektojn el prahistorio (ekzemple, el Bronzepoko enestas la Alta Ŝtono kaj la glavo el Mouruás, kaj el la galega kulturo de castros elstaras la figuroj de militistoj kaj la kapo de militisto el Rubiás), el la romaniga epoko kaj el la antaŭromanika periodo.

Provinco

Situo de la provinco Oŭrenso en Hispanio.

Oŭrenso estas ĉefurbo de samnoma provinco, kun loĝantaro de 350.000 homoj. Ĉefaj urboj: Verín, Ribadavia, Allariz, A Rúa, O Carballiño kaj Xinzo de Limia.

Referencoj

  1. Ferreiro, Manuel(1997). Gramática histórica galega. II. Lexicoloxía. Santiago de Compostela: Laiovento, 30. ISBN 84-89896-07-0.
  2. Leĝo pri lingva Normaligo (galege) http://www.udc.es/snl/documentospdf/Lei_normalizacion.pdf