Bengalio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
* [[Bengalaj hinduoj]] |
* [[Bengalaj hinduoj]] |
||
* [[Bengalaj budhistoj]] |
* [[Bengalaj budhistoj]] |
||
* [[Bengalaj kristanoj]] |
|||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
Kiel registrite je 00:16, 24 apr. 2016
Bengalio estas lando konsistanta el Bangladeŝo kaj la barata ŝtato Okcidenta Bengalio, kies ĉefurbo estas la havenurbo Kolkato.
Historio
Bengalio estas historia kaj geografia regiono de Suda Azio kiu nuntempe estas politike dividita inter Barato kaj Bangladeŝo. La loĝantoj de la regiono estas ĉefe bengaloj, kiuj parolas la bengalan lingvon kaj havas apartan kulturon. La regiono estis dividita en 1948 inter Barato kaj Orienta Pakistano, kiu poste fariĝis Bangladeŝo. Nuntempe, la barata flanko de Bengalio estas provinco kiu nomiĝas oficiale Okcidenta Bengalio.
Geografio
La regiono troviĝas en la delto de la rivero Gango. Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj regionoj en la mondo, kun denseco de po pli ol 900 homoj laŭ kvadrata kilometro. La regiono estas tre malriĉa kaj la plej multaj homoj vivas en la kamparo, sed tamen troviĝas du urbegoj en Bengalo, Kolkato sur la barata flanko kaj Dako en Bangladeŝo. La regiono estas konsiderata unu el al plej kulture viglaj de Barato. La ĉefaj religioj estas hinduismo kaj islamo. Hinduistoj estas la plej multo sur la barata flanko, kaj islamanoj estas la plej multo en Bangladeŝo.
La regiono estas tre malalta kaj ebena, kaj oni pensas ke eĉ eta altiĝo de la nivelo de la maro povus kaŭzi la inundon de granda parto de Bangladeŝo. Pro tio, tutmonda varmiĝo estas konsiderata aparta danĝero por Bangladeŝo.
Kulturo
La Baul-tradicio estas unika heredaĵo de la bengala popola muziko.
Vidu ankaŭ
- Bengala lingvo
- Bengalia Renesanco
- Bengalaj islamanoj
- Bengalaj hinduoj
- Bengalaj budhistoj
- Bengalaj kristanoj
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL mapo de la hinda subkontinento kaj aparte de Bengalio en 1760 (angle)