Paseroformaj birdoj: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
→‎Origino kaj evoluo: Ortografía corregida
(Kelkaj lingvaj ĝustigoj)
(→‎Origino kaj evoluo: Ortografía corregida)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
 
== Origino kaj evoluo ==
La evolua historio kaj rilatoj inter la paserinaj familioj restis sufiĉe misteraj ĝis ĉirkaŭ la fino de la [[20-a jarcento]]. Multaj paserinaj familioj estis grupigitaj kune surbaze de morfologiaj similaĵoj kiuj, kiel oni supoxassupozas lastatempe, estas la rezulto de [[konverĝa evoluo]], kaj ne de proksima genetika rilato. Ekzemple, la [[trogloditedoj]] de norda hemisfero, tiuj de [[Aŭstralio]], kaj tiuj de [[Novzelando]] aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al tri apartaj tri branĉoj de la familiarbo de la paserinoj; ili estas tiom nerilataj kiom eblas ene de la Paseroformaj.
 
Multe da priserĉado restas nefarita, sed antaŭeniro en [[molekula biologio]] kaj plibonigita [[paleobiogeografio]] montras pli kaj pli klaran bildon de la originoj kaj evoluo de la paserinoj. Nuntempe oni supozas, ke la unuaj paserinoj evoluis en [[Gondvano]] iam en la [[Paleogeno]], eble ĉirkaŭ la [[Malfrua Paleoceno]] antaŭ ĉirkaŭ 60–55 [[Ma (unuo)|milionoj da jaroj]] (''mya''). La komenca disiĝo okazis inter la [[Tyranni]], la [[Passeri]], la ''Eurylaimides'' kaj la [[Akantisitedoj]], kiuj eble evoluis dum mallonga periodo (kelkaj milionoj da jaroj). La Paseroformaj ŝajne forevoluis el tre proksima [[klado]] de "[[preskaŭpaserinaj]]" kiuj enhavus birdojn kiel la [[Pegoformaj]] kaj la [[Koracioformaj]].<ref>Johansson & Ericson (2003)</ref>
Sennoma uzanto

Navigada menuo