Mary Cassatt: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
3 748 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
 
Ankaŭ en 1891, Ĉikaga negociistino [[Bertha Palmer]] mendis de Cassatt 12-futa x 58-futa murpentraĵon pri "Moderna Virino" por la Virina Konstruaĵo por la [[Monda_Kolumba_Ekspozicio|Mond Kolumba Ekspozicio]], kiu okazos en 1893. Cassatt finis la projekton dum a sekvaj tri jaroj, dum ŝi vivis en Francio kun sia patrino. La murpentraĵo planiĝis kiel [[triptiko]]. La centra temo portis la titolon, ''Juna Virino Rikoltas la Fruktojn de Scio aŭ Scienco'', kaj la dekstra panelo ''Artoj, Muziko, Danco''. La murpentraĵo montras komunumon da virinoj aparte de iliaj rilatoj al viroj, kiel sendependaj, spertaj homoj. Palmer estimis Cassatt-on usona trezoro, kaj konsideris ŝin la plej tauga por pentri muralon ĉe ekspozicio, kiu tiom tirus la atenton de la mondo al la stato de virinoj.<ref name=Lunardini1997/> Bedaŭrinde, la murpentraĵo detruiĝis post la fino de la ekspozicio, kiam oni malkonstruis la konstruaĵon. Cassatt faris plurajn skizojn kaj pentraĵojn pri similaj temoj, al tiuj en la murpentraĵo, do estas eble vidi, kiel ŝi elvolvis tiujn ideojn kaj imagojn.<ref name=Nichols/> Cassatt ankaŭ montris aliajn pentraĵojn ĉe la Ekspozicio.
 
Je la alveno de la nova jarcento, Cassatt servis kiel konsilanto al pluraj gravaj art-kolektantoj, kaj kondiĉis, ke ili finfine donu la de ili aĉetitaĵojn al usonaj art-muzeoj. Por rekoni ŝiajn kontribuojn al la arto, Francio donis al ŝi la [[Honoran Legion]] en 1904. Malgraŭ ŝia graveco en la konsilado de usonaj kolektantoj, rekono de ŝia arto alvenis pli malrapide en Usono. Eĉ inter ŝiaj familianoj en Usono, ŝi ricevis malmultan rekonon, kaj ŝia fama frato ricevis multe pli da atento.<ref>McKown 1972, p. 182</ref>
 
[[File:Mary Cassatt, 1902, Reine Lefebre and Margot before a Window.jpg|thumb|250px|''Mère et enfant (Patrino kaj infano) (Reine Lefebre kaj Margot antaŭ Fenestro)'', c.1902]]
La frato de Mary Cassatt, [[Alexander Cassatt]], estis prezidento de la [[Pensilvania Fervojo]] de 1899 ĝis sia morto en 1906. Ŝi multe maltrankviliĝis je lia morto, ĉar ili multe amis unu la aliian, sed ŝi daŭre estis produktema dum la jaroj antaŭ 1910.<ref>Mathews 1998, p. 281</ref> Pliiganta sentimentaleco noteblas en sixa verko de la 1900aj jaroj; ŝiaj verkoj estis multe ŝatata de la publiko kaj kritikistoj, sed ŝi ne plu esploris novan artan kampon, kaj ŝia Impresionismaj kolekoj, kiuj iam kaj stimulis ŝian kreemon kaj kritikis ŝin formortis. Ŝi kontraŭis tiajn novajn artajn disvolvigojn kiel [[post-Impresionismo]], [[Faŭvismo]], kaj [[Kubismo]]<ref>Mathews 1998, p. 284</ref> Du el ŝiaj verkoj aperis en la [[Armileja Ekspozicio de 1913]], ambaŭ imagoj de patrino kaj infano.<ref name=GalleryList>{{cite web|title=1913 Armory Show List by Gallery|url=http://armory.nyhistory.org/resources/1913-armory-show-list-by-gallery/|publisher=New York Historical Society|accessdate=1 February 2014}}</ref>
 
[[File:Mary Stevenson Cassatt, American - Woman with a Pearl Necklace in a Loge - Google Art Project.jpg|thumb|200px|''Virino kun Perla Kolĉeno en Loĝio'', 1879, oleo sur kanvaso, 81.3 c 59.7 cm, [[Filadelfia Muzeo de Arto]]]]
 
Vojaĝo al [[Egipcio]] en 1910 impresis Cassatt-on per la beleco de ĝia antikva arto, sed sekviĝis de krizo de kreemo; ŝia forto ne nur elĉerpiĝis pro la vojaĝo, sed ŝi deklaris sin "frakasita de la forto de ĉi-tiu Arto", diranta, "Mi luktis kontraŭ ĝi, sed ĝi venkis, ĝi estas certe la plej impona arto, kiun la pasinteco lasis al ni ... kiel povas miaj malfortaj manoj iam pentru la efikon, kiun ĝi havis ĉe mi."<ref>Mathews 1998, p. 291</ref> En 1911, oni diagnozis ĉe ŝi [[diabeto]]n, [[reŭmatismo]]n, [[neŭralggio]]n, kaj [[katarakto]]jn, sed ŝi ne malrapidigis sian laboron, sed post 1914 ŝi devis ĉesi la pentradon, ĉar ŝi kvazaŭ blindiĝis.
 
Ŝi estis [[Feminismo|Feminismulo]] de frua aĝo, sed ŝia feminismo havis nuancojn kaj estis plejparte privata afero. Ŝi ne volis estis vidata kiel stereotipa "virina artisto", kaj ŝi subtenis la [[Virina balotrajto|virinan voĉdonrajton]], kaj en 1915 ŝi montris dek ok verkojn ĉe ekspozicio, kiu subtenis la movadon organizitan de Loisine Havemeyer, sindediĉa kaj agema feministo. La ekspozicion estigis konflikton inter ŝi kaj ŝia fratino, Eugenie Carter Cassatt, kiu kontraŭis la virinan balotrajton, kaj kiu bojkotis la ekspozicion, samkiel la Filadelfia societo ĝenerale. Cassatt responde vendis la verkojn, kiuj aliiel irus al ŝiaj heredantoj.
'''La Boato-Festo''', supozeble inspirita de la naskiĝo de Ellen Mary, la filino de Eugenie, aĉetiĝis de la Nacia Galerio en [[Vaŝingtono]].<ref>Mathews 1994, pp. 306-10</ref><ref>{{Google books|EtXCĜMSE9oC|Mary Cassatt: A Life|page= 306|plainurl=}}</ref>
 
Cassatt mortis je la 14a de junio, 1926 ĉe Château de Beaufresne, proksime al Parizo, kaj entombiĝis en la familian tombejon ĉe [[Le Mesnil-Théribus]], Francio.
 
==Famaj pentraĵoj==

Navigada menuo