Eŭrovido-Kantokonkurso 2016: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:




[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso|2016]]
[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso 2016]]

Kiel registrite je 11:48, 15 maj. 2016

Stokholmo, urbo de Eŭrovido 2016.
Globen Arena, sidejo de la kantokonkurso en 2016.
  •  Partoprenas en la unua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la unua duon-finalo
  •  Partoprenas en la dua duon-finalo
  •  Kvalifikita, voĉdonas en la dua duon-finalo

  • Partoprenontaj landoj

    La 61a Eŭrovido-Kantokonkurso estos celebrata en la sveda urbo Stokholmo la 10an, 12an kaj 14an de majo 2016, post kiam la reprezentanto de Svedio, Måns Zelmerlöw venkis per la kanto «Herooj» en Eŭrovido 2015. Estos la sesa fojo kiam Svedio gastigos kaj organizos la festivalon, estante la lasta en 2013. La evento estos gvidata de la gastigantino de tiu jaro, Petra Mede, kaj la venkinto de la pasinta eldono Måns Zelmerlöw.

    La moto de la festivalo estas Come Together («Ni iru kune» en esperanto). Laŭ vortoj de la organizantoj, la moto aludas la historion de la kantokonkurso Eŭrovido, kiu kunigas la estintecon kaj la estantecon, kaj ĉiujn partoprenontojn. Same, la moto estiĝas el la ĉijara logoo, ofta leontodo konsistanta el pluraj semoj, kiuj simbolas la unuiĝon inter landoj.

    En tiu ĉi eldono partoprenos 43 landoj, egaligante la rekordon de partoprenantoj atingita dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 kaj ankaŭ en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011. Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kroatio kaj Ukrainio revenas al la kantokonkurso, kaj Aŭstralio revenos post la debutado kiel invitita lando en la pasinta eldono; aliflanke, Portugalio estas la nura lando kiu forlasis ĝin.

    Por la unua fojo ekde la eldono de 1975, la voĉdon-proceduro konsiderinde ŝanĝiĝos: ĉiu lando dufoje donos 1-8, 10 kaj 12 poentojn, unu de la profesia juĝantaro kaj alia per la televoĉdono, per kiu ĉiu parto havos 50 procenton el la decidoj. Tiamaniere estos forlasita la antikva sistemo pri mezum-sistemo inter la juĝantaro kaj la spektantoj. Dum la Granda Finalo, samkiel dum pasintaj eldonoj, ĉiu lando anoncos unu post unu la poentadon de sia nacia juĝantaro. Tamen, la rezultoj venintaj el la publiko estos poste diskonigataj en nur unu bloko, tiel la gajninto ne estos konata ĝis la lasta momento de la voĉdonoj.

    Laŭ la listoj de la vetejoj, Rusio estas la favorito por la ĉijara venko, sekvata de Francio kaj Aŭstralio. Aliaj favoritoj estas Svedio, Ukrainio, Malto, Latvio, Armenio, Serbio kaj Hispanio, kaj poste ankaŭ Bulgario, Kroatio, Italio, Pollando kaj Kipro.


    El la 43 partoprenontoj, 34 kantos tute en la angla. Por la unua fojo en la historio kaj post 55 partoprenoj, Hispanio prezentos kanton tute en la angla lingvo. Dume, Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino uzos siajn naciajn lingvojn, la makedona kaj la bosnia respektive. Menciindas la uzo de du lingvoj kiuj ankoraŭ ne estis uzitaj en la kantokonkurso: la Krime-tatara (Ukrainio) kaj la Ponta greka lingvo (Grekio).